Hodiaŭ, la 19an de junio de 2023ª, jam estas 70 jaroj de la tago, kiam oni mortopunis la geedzojn Rosenbergojn pro perfido al sia patrio pro komuniki al Sovetunio informadon necesan por fari atombombon, komencante tiel la Malvarma Milito.
Oni povas proklami sian kondamnon al mortopuno, kaj certe je la plejmulto de la ŝtatoj de tiuj Unuiĝintaj, Usono, la mortopuno ne plu ekzistas, sed eble multaj niaj legantoj ne scias, ke tiu puno ankoraŭ ekzistas pri federaciaj krimoj eĉ hodiaŭ laŭ la tuta lando.
Tuj post la fino de la Dua Mondmilito, oni timis, ke ekokazos la Tria, inter Usono kaj Sovetunio, kaj la koncernaj aliĝintoj de ili du. Cirkaŭ la fino de la milito Usono sukcesis krei la unuan atombombon, kaj Prezidento Truman decidis eksplodigi ĝin sur du urboj japanaj, anstataŭ montri ĝia povo en senpopolata insulo aŭ teritorio sufiĉe proksime al Japanio, por ke japanoj vidos la potencon kaj decidu kapitulacii, tiel, kiel kelkaj scienciscoj petis de li.
Tiun bombon havis nur Usono, sed kelkajn monatojn poste Sovetunio komunikis Usonon, ke ankaŭ ili jam havas ĝin. Oni enketis, kaj trovis, ke frato de Ethel Rosenberg laboris por la projekto Manhatan —kiu poduktis la atombombon— kaj ŝi kaj sia eezo povintus transdoni informon al Sovetunio pri tio. Sekvis juĝo kontraŭ ili, kaj oni trovis ilin kulpaj pri perfido kaj spionado favore al Sovetunio, ĉar ili estis komunistoj, anoj de la komunisma partio de Usono.
Ili estis mortopunataj per elektrika seĝo la 19an de junio de 1953ª je la prizono de Sing Sing (proksime de Novjorko), ekzakte 70 jarojn antaŭ la tago, kiam ĉi tiu artikolo estas verkata. La edzo, Julius Rosenberg, mortis tuj post la elektrika malŝargo, sed ŝi bezonis kelkajn, kaj ne mortis facile.
Oni povas diskuti hodiaŭ pri la krueleco de mortopuno, kaj ĉu senkulpulo estas murdita de ĵura sistemo pro falsaj aŭ eraraj pruvoj, sed oni komprenu ankaŭ, ke tiutempe estis multe da timo al komunismo, kiu okupis la plej grandan landon en la mondo de kelkaj jardekoj, kaj minacis la ceteran mondon preni ilin sub sia povo pere de sangaj militoj, kiel okazis en Rusujo je 1917.
Alia diskutotemo nuntempa estas, ĉu la geedzoj Rosenberg mem ne kulpis pri tio, kion oni priakuzis ilin, kaj fakte ili neis tion ĝis sia morto. Tamen la Brita Enciklopedio akceptas la konkludon de la ĵurio, same kiel ĉiuj siatempe, kaj neniu ankoraŭ pruvis, ke ŝi kaj sia edzo estis vere senkulpaj; sed iliaj sep apelacioj malsukcesis, kaj Prezidentoj Harry S. Truman kaj Dwight Eisenhower rifuzis la prezidentan pardonon. Ĉu oni volis ekzempligi aliajn spionojn per tiu dureco? Sed vere la afero temas pri kulpo, ne dureco. La afero doni la plej danĝeran armilon al malamiko estis nepardonebla afero, ĉu ne?
Ĉiukaze oni nun pensu pri la afero, ĉu estus pli bone vivi eterne en prizono, ĉu fini rapide en elektrikseĝo.
Tamen, el pacisma vidpunkto, esas domaĝe, ke okazis tiuj mortigoj, kaj ĉefe, ke atombombon oni necesis ne daŭrigi militon inter Usono kaj Rusio tiutempe, kaj tiurilate, la agado de tiuj, kiuj donis atombomban informadon al Sovetunio eble protektis la mondon kontraŭ pli kruela milito inter okcidento kaj oriento, kiuj eĉ sen atombombado certe regresigus la mondon tiel, kiel ni ne komprenus nun. Pro tio oni konsideris la atombombon La bombo de Paco, pro tio, ke neniu kuraĝis uzi ĝin la unuan, ĉar certe tiu lando kulpintus pri la detruo de nia mondo.
Kaj tamen la mondo same orbitadus sian stelon same kiel ĝi faris jam de 4500 miliardoj, tute senĝene kaj sen la speco, kiu konsideris sin inteligenta: certe kiam la surfaco tera estis magmo, ĝi estis malpli konvena al ekzistado de plantoj kaj bestoj ol post nuklea milito.. Eble jam ekzistis aliaj inteligentaj specoj, kiuj elĉerpiĝis aŭ sindetruis, kaj tre verŝajne venos alia post ni malaperos, senrigarde al kiom da miloj da jaroj ĝi bezonos disvolvi inteligenton. Ni ne estu tiom arogantaj pensi, ke se homo malaperas, Tero malaperos.