Iam la nura maniero komuna civitano havis informi sin pri tio, kio okazas en sia urbo, lando kaj mondo, estis ĵurnaloj kaj radiaj kaj televidaj elsendoj. Sed de kelkaj jaroj teĥnologio moderna permesas komunan civitanon bildsonorigi siajn pensojn kaj publikigi ilin pere de komputilo kaj interreto, de kie ĉiuj povas elpreni la vidsonaĵon kaj konsideri ĉu tio, kion la elsendisto diras, havas sencon. Do registaroj jam perdis monopolion pri informado, feliĉe por pensema civitano, eĉ se ili elpensas manierojn cenzuri tiujn pli-malpli liberajn informantojn, kiujn oni konas kiel influistojn ĉar ili povas influi la opinion de vidantoj.
Kompreneble, oni povas vidi kaj aŭdi verajn sentaŭgaĵojn kaj stultaĵojn, sed oni uzu sian inteligenton por klarigi al si pri tio, kio estas vera, kio ne. Oni uzu sian cerbon kredi aŭ malkredi tion, kion oni rakontas, ĉu komunaj informantoj, ĉu registarpagataj raportistoj, ne mencii tiuj raportistoj pagataj de komercaj entreprenoj, kio ĵurnaloj devenas iom post iom.
Unu el tiuj ĉi influistoj estas Ruben' Gisbert', kiu laste elsendis du interesajn ĉapitrojn de sia informadejo, La truo de la vulpo (La guarida del zorro, hispane), nome Kvar mitoj pri sindeteno kaj Kvin kialoj ne voĉdoni, kiujn estas oportune, ke hispanoj aŭskultu antaŭ iri voĉdoni. Mi ne havas lokon diskuti tiujn temojn profunde, sed mi povas resumi miajn konkludojn el tio, kion li diras: