Kiam mi aŭdas pri Venko de Esperanto, mi ne povas ne rideti. Kompreneble, mi respektas tiujn samideanjojn, kiuj esperas, ke iam la tuta mondo alprenos nian belan kaj utilan lingvon kiel la mondan, tiel ke ĉiuj, kiuj tion deziros, povos kompreni la tutan homaron kaj komprenigi sin al ĝi. Tamen, tio ne estos venko de Esperanto, sed de la mondo.
Oni imagu, ke meĥanikistoj el la tuta mondo subite stultas kaj uzas fingrojn por turni kaj malturni ŝraŭbojn. Meĥanika metio certe devas esti nur por homoj kun fortaj fingroj, ĉu ne? Sed imagu, ke venas homo, kiu diras al meĥanikistoj, ke oni povas uzi ŝraŭbilon por pli facile fari tion, tiel ke, ankaŭ, aliaj homoj kun pli malfortaj fingroj ankaŭ povas iĝi meĥanikistoj. Imagu, ke li sukcesas konvinki ilin, tiel ke iom post iom la tuta meĥanikistaro el la mondo fine uzas ŝraŭbilon anstataŭ siajn nudajn fingrojn por turni kaj malturni ŝraŭbojn. Ĉu tio estus venko de ŝraŭbilo? He, fakte tio estus venko por meĥanikistoj, ĉu ne? Eĉ estus venko por la mondo!
Simile, konsideru ke ŝraŭboj estas lingvoj, ke meĥanikistoj estas parolantoj, kaj ke ŝraŭbilo estas Esperanto. Do, se ĉiuj parolantoj el la mondo uzas Esperanton, jen venko por la mondo, ne por Esperanto.
Tio signifus, certe, ke esperantistoj pravas, kaj ke la invento de Zamehof estas plej utila por la mondo. Jen tio, kion Zamenhof deziris, kaj certe tio estus la venko fina de Zamenhof..., sed ĉu la venko de Esperanto? Nu, nur se per tiu vorto Esperanto, oni komprenos la originan signifon de la vorto, la kaŝnomo de Ludoviko Zamenhof.
Pro tio, mi ne povas ne kompati tiujn samidenajojn, kiuj revas pri La venko de Esperanto. Esperanto ne venkos. Venkos la mondo pere de la akcepto kaj disuzo de Esperanto. Sed ni esperantistoj, jam venkis: ni povas iri ĉien en la mondon kaj trovi geesperantistojn, kiuj parolos libere kun ni pri siaj kaj niaj aferoj tute senĝene, certe je nivelo per kiu nek ili nek ni povus paroli en iu ajn alia komuna lingvo, kaj fojfoje eĉ ne per ties lingvo. Ĉar Esperanto estas tia, ke la konceptoj pli densaj riveliĝas kiel maldensaj, se oni bone uzas la dekses regulojn de Esperanto.