La papoj de Romo estas la plej elstaraj figuroj rilate al la historia kaj religia signifoj en la mondo, per siaj pravoj kaj malpravoj, brilo kaj mizero. Eĉ se la unua papo, apostolo Petro, estis humila kaj malriĉa, kiu finfine li havis eĉ ne sian propran vivon, ĉar li estis mortigata de romianoj idoladorantoj, ĉiu posta papo estas alrigardata kiel la plej alta aŭtoritato en la tuta kristaneco. Papoj estas konataj pro siaj potenco kaj aŭtoritato, kaj ankaŭ pro siaj gravegaj kontribuoj al la evoluo de la religio kaj la mondo.
Papeco kiel institucio tamen ne ekzistis en la tempo de Sankta Petro, ĉar ĝi aperis tiel post la regado de Imperiestro Konstantino la Grandulo en la 4-a jarcento, kiam li profitis la unuecon religia por konstrui la efektivan unuecon de la Romia Imperio, transigante la jesuan konsilon Amu vian malamikon al Kun Kristo vi venkos. Kiam tio okazis, jam regintis 32 papoj, oficante papo 33ª Melquiades, kiam la imperiestro proklamis la Kristanan Eklezion kiel al solan oficialan religion por la tuta Imperio.
De tiam Papo estas elektita de la kardinaloj, kiuj estas la plej altaj rangaj oficialuloj de la eklezio, kaj papoj iĝas la voĉo de la eklezio kaj la unua pastro de la tuta kristanaro. Li ne nur donas konsilon al la eklezio, sed ankaŭ priskribas kaj interpretas la doktrinojn de la religio katolika.
Kelkaj papoj iĝis sanktuloj, kaj aliaj estas konataj pro siaj gravegaj kontribuoj al la eklezio kaj la mondo. Kelkaj el la plej konataj papoj estas Sankta Leono la Grandulo, kiu estis papo en la 5ª jarcento kaj kontribuis al la evoluo de la katolika doktrino; Sankta Gregoro la Grandulo, kiu regis en la 6ª jarcento kaj estis konata pro siaj gravaj literaturaj kontribuoj kaj kantaroj; kaj Sankta Johano Paŭlo la 2ª, kiu regis la Katolikan Eklezion de la jaro 1978ª ĝis 2005ª kaj estis konata pro siaj interreligiaj kontribuoj kaj liaj vojaĝoj al diversaj partoj de la mondo.
Kune kun tiuj respektindaj papoj, ankaŭ ekzistis aliaj, kies agadoj estas tute kontestendaj: iom post iom papado akiris potencon kaj aŭtoritaton ĉimondajn, malgraŭ la jesua deklaracio Mia regno ne estas de tiu ĉi mondo, ĉar kelkaj papoj famiĝis pro siaj ĉimondregnaj aferoj, kiel ekzemple la Papo Aleksandro 6ª, la plej fama el Papoj Borĝaj, kiu regis je la 15ª jarcento.
Je la 16ª jarcento la kutimoj de pastroj kaj aliaj eklezianoj estis nekristanaj, kaj ili fakte vivis kiel nobeluloj, kaj tio igis junan monaĥon Martenon Luteron protesti kontraŭ_tiuj aferoj, kiuj inkluzivis la buleojn, kiuj estis aĉeteblaj dokumentoj, kiuj certigas, ke la spuron kaŭzitan de peko en onia animo jam elĉerpiĝis. Tiutempa papo, Leon' 10ª, ekskomunikis la monaĥon Luteron, kaj poste tio okazigis eŭropan militon, je kies fino la princoj havis liberecon elekti sian religion, sed ne ties subuloj, kies fido devas kongrui al tiu de sia reganto. Sed evidente la Eklezio Katolika bezonis reformon, kaj tion oni faris pere de Kontraŭreformo, kiu fontis el Koncilio de Trento, kiu daŭris pli ol 20 jaroj.
La laboron aranĝi kaj purigi la Eklezion Katolikan entreprenis Papo Pio 4ª, responde al la reformado, estante la unua papo, kiu sekvis tridentan konsilon, por plibonigi la klerigon kaj organizadon de la eklezio, tasko, kiun daŭrigis lia posteulo Pio 5ª.
Dum la du sekvintaj jarcentoj, papoj konstante batalis por pliigi la aŭtoritaton de la papocentra eklezio, kaj ili ankaŭ ĉiopale kontraŭis la progresajn pensojn kaj ideologiojn de la epoko. Tamen, kelkaj papoj daŭre provis ŝanĝi la eklezion per reformoj kaj pliigi la kapablojn kaj rajtojn de la laikaj kleruloj. Ekzemple, papo Klemenco 13ª kaj Klemenco 14ª estis konataj pro siaj provoj por plibonigi la vivon de la popolo kaj redukti la korupton en la klerikularo, kvankam ĉilasta disigis la plej utilan ordon de la Eklezio, la Societon de Jesuo, kiu faris tiel bonan laboron en Ameriko kaj en la cetera mondo dum du jarcentoj, ekde sia fondiĝo je 1547, papa malpaŝo komparebla nur al la dissolvo dekretita de lia samnomulo, Klemenco la 5ª, kiu dissolvis la ordon de la Templanoj du jarcentojn antaŭe pro premo de la reĝo de Francio, Filipo 4ª, kiu avidi la monon de tiu milita ordeno.
Je la 19ª jarcento, la papoj estis konfrontitaj de novaj sociaj kaj politikaj movadoj en Eŭropo, inkluzive de liberalismo kaj nacia movadoj. Pio 9ª deklaris la virgecon de la patrino de Jesuo kaj la senerareco de papo pri aferoj prifidaj, kaj ankaŭ estis implikita en gravaj konfliktoj kun la Suda Itala Respubliko kaj la lingva politiko en Italujo. Li ankaŭ estis konata pro siaj konservativaj vidpunktoj kaj liaj bataloj kontraŭ la modernismo. Tamen lia posteulo, Leono 13ª, provis sin adapti al la novaj socio-politikaj ŝanĝoj, kiel pruvas lia Encikliko (letero de la papo al katolikoj pri fido aŭ kutimoj) Rerum Novarum (novaj aferoj) je 1891, kiu deklaris la oficialan doktrinon modernan socialan de la Eklezio kiel vojon mezan inter kapitalismo kaj socialismo. Li restas en historio kiel reformanto.
Poste venis Pio 10ª kiu regis de 1903ª ĝis 1914ª kaj estis konata pro sia konservativa vido kaj striktaj bataloj kontraŭ modernismo, kaj ankaŭ implikiĝis en gravaj politikaj konfliktoj en Italujo. Sekvis Benedikto 15ª, kiu regis dum la unua Mondmilito kaj havis paco-serĉajn iniciatojn sensukcesajn. Li ankaŭ estis konata pro siaj sociaj iniciatoj kaj reformoj en la eklezio. Sekve venis papo Pio 11ª, de 1922ª ĝis 1939ª, kiu batalis kontraŭ faŝismo kaj totalismo kaj ankaŭ estis implikita en gravaj politikaj aferoj ene de la eklezio mem.
Venis poste Pio 12ª, kiu regis dum la Dua Mondmilito, fama pri siaj kritikoj al la naziismo kaj la malacileco. Post la milito, venis La Papo Bona, kiel oni ekkonis Papon Sanktan Johanon 23an, kiu organizis akj starigis la Koncilion Vatikanon 2an, la plej signifan eventon en la katolika eklezio de pluraj jarcentoj, kiu finis lia posteulo, Paŭlo 6ª, je 1965ª, kun partopreno de kelkaj miloj da kardinaloj, episkopoj, kaj aliaj katolikaj gvidantoj. Tie oni decidis modernigon de la eklezio, pli bonan interkulturan dialogon, kaj pli bonan komunikadon kun la laikaj membroj de la eklezio. La koncilio ankaŭ pli forte emfazis la rolon de la episkopoj en la konsideroj pri la eklezio. La koncilio ankaŭ aprobis la uzon de naciaj lingvoj por la liturgio kaj la interkultura dialogo kaj emfazis pli grandan partoprenon de la laikaj membroj de la eklezio.
Paŭlo la 6ª estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj papoj en la 20ª jarcento, kaj lia papoperiodo havas daŭran influon sur la modernan Katolikan eklezion. Sinnomiĝis laŭ siaj du antaŭuloj Papo Johano Paŭlo 1ª, kiu regis je 1978ª dum nur 33 tagoj, sed li estis tre rimarkinda figuro en la historio de papeco, ĉar li estas konata pro siaj humileco, simpla stilo kaj dura laboro por malriĉaj kaj subprematraj homoj. Sekvis la longa papoperiodo de Sankta Johano Paŭlo 2ª ekde lajaro 1978ª, polo origine, kiu estis eble la plej influa kaj populara papo el la tuta historio de la Katolika Eklezio. Li vojaĝis multe, vizitante multajn landojn kaj renkontante multajn homojn; li estis kiel simbolo de espero kaj paco, kaj li estis tre respektata de homoj de diversaj kredoj kaj kulturoj. Li prilaboris novajn instruojn kaj doktrinojn, kaj li ankaŭ reviziis eksistantajn leĝojn en la Katolika Eklezio. Li aldone estis konata pro siaj klaraj kaj sentemaj instruoj pri la homa vivo, socia justeco, defendo de homaj rajtoj, kaj protektado de la naturo kaj la medio. Oni konsideras, ke liaj agoj, vizitoj kaj prelegoj influis en la disfalon de la komunismaj reĝimoj en Eŭropo. Je 1981ª islamano Ali Agka klopodis mortigi lin per tri pafoj. Feliĉe li malsukcesis kaj la papo pluvivis ĝis la jaro 2005ª.
Post li regis la Eklezion Katolikan Benedikto 16ª, kiu rezignis la postenon je 2013ª, anstataŭate iom poste de papo Francisko, la nuna papo, kiun oni erare konsideras maldekstra, pro tio, ke maldekstruloj defendas kelkajn liajn opiniojn kaj sintenon pri malfavoratuloj, tiel sekvante la doktrinon de Leono 13ª, 19jarcenta papo.