Kiam famulo mortas, ĉiuj panegiras okaze de lia vivo kaj la bonaj aferoj kiujn li faris. Sed la publika vivo de ĉi tiu homo, Joseph Ratzinger, ne estas aparte brila, krom liaj tri vizitoj al Hispanio, kiu montris la intereson kaj korinklino de tiu papo al nia lando, kio mankas al la aktuala papo, Francisko.
Ni analizas kelkajn aspektojn de la vivo de tiu homo, kies misfortuno estis vivi sub la ombro de sia antaŭulo, Sankta Johano Paŭlo 2ª, kies agadon li daŭrigis, malkaŝe kaj kaŝe, ĉar tie, kie li estis vere granda estis je intelekta kampo, kiel pruvas siaj 47 verkoj. Aliaj papoj verkis eĉ pli, sed la verkoj de Ratzinger enhavas pli profundajn sentojn pensojn kaj laboron, kaj ne temas pri prelegoj preĝejaj, sed rezonitaj kialoj kaj respondoj al relativismoj socia kaj kultura, kiuj invadis la modernan penson de la civitanaro dise tra la etoso kristana.
Li estis eksterordinara homo pro multaj aferoj, inter kiuj elstaras, laŭ mia opinio, du: lia firmeco pri fido kristana, kaj lia rezigno pri regado vatikana je februaro de 2013. Li diris tiam publike: Ree ekzamenante mian konsciencon antaŭ Dio, mi venis al la certeco, ke, pro progresinta aĝo, mi ne plu havas la forton por adekvate ekzerci la seriozan ministerion. Kaj li rezignis. Dum la historio de la Katolika Eklezio, nur tri papoj rezignis antaŭ li: Benedikto 9ª (je 1045, pro mono), Celestino 5ª (je 1294, pro puĉo), kaj Gregoro 12ª (je 1415, por fini la Skismon de Okcidento). La sola rezigno pro religia kialo ŝajnas esti tiu de Papo Benedikto 16ª, kaj tio, laŭ mi, honorigis la agon kaj la homon.
Papo Francisko estis elektata je la 13ª de marto de 2013, kaj li ofte vizitis la rezignitan Papon, kiun li priskribis kiel saĝan avon, kiu vivas hejme.
Ankoraŭ estante kardinalo, Joseph Ratzinger faris sian nun faman homilion ĉe la entombigo de Johano Paŭlo la 2-a, en kiu li avertis pri ...diktaturo de relativismo kiu rekonas nenion kiel fina kaj kies finfina celo konsistas ekskluzive el onies memo kaj deziroj. Plue li asertis, ke ni ne devas esti kiel infanoj ĵetataj de la ondoj de modaj tendencoj kaj la plej nova modo, anstataŭe, ni devas serĉi profunde radikan amikecon kun Kristo, kiu malfermas nin al ĉio, kio estas onia kaj donas al ni mezurilon por distingi la realon de la malvero kaj la trompon de la vero. Vero kaj amo estas nedisigeblaj, certigis Ratzinger, ĉar amo sen vero estus blinda; vero sen amo estus kiel 'tintanta cimbalo'.
Laŭ sia papeco, Benedikto 16ª predikis Evangelion de amo en vero. Li instruis, ke defendi veron, artikoli ĝin kun humileco kaj konvinko estas nemalhavebla maniero de karitato, ĉar nur en vero brilas karitato, nur en vero karitato povas esti vivata per aŭtentika maniero. Tio kongruas kun lia slogano: Cooperatores veritatis: Kunlaborantoj de vero.
Mi ĵuse legis artikolon, per kiu oni kulpas la mortintan papon pro tio, ke li rezignis sian postenon, ĉar tio ebligis, ke venos pli neelstara papo, Fransisko, kiu agas kiel malbona kuracisto, kiu ne sciigas sian malsanulon pri la graveco de sia sanstato, kaj sekve kuraĝigas ties emojn memdetrui sin, tie, kie Benedikto agis kiel bona kuracisto, kiu pro amo diras al sia malsanulo la krudan veron: vi devas ŝanĝi vian vivon (ekzemple ne fumu, ne drinku, ne koleru), aŭ vi mortos. Ŝajne, tiu diraĵo povas esti kruela, sed mi vidis la nunan papon diri stultaĵojn okaze de la murdoj de Charlie Hebdo... Plej eble, Papo Fransisko havas la malbonŝancon regi post du gigantoj, tiu de Amo kaj tiu de racio kaj Teologia Scienco. Eble sia plej bona ago estos rezigni ankaŭ, profitante la ŝancon, ke sia sano ankaŭ ne estas bona.
Pri rezigno, ververe Benedikto ne rezignis papecon, sed la katedron de Petro, kaj pro tio li ne reiris en sian antaŭan vivon, sed tenis la kondiĉon papan, ĉar tiun dignecon —laŭ mi kaj ŝajnas, ke ankaŭ laŭ li— oni ne povas rezigni, ĉar laŭ la katolika doktrino, ĝi venis el Dio.
Dum sia mallonga papeco, Benedikto 16ª diktis tri enciklikojn: Deus caritas est (Dio estas amo, je la 25ª de decembro de 2005), Spe Salvi (Savita per espero, 30-11-2007) kaj Caritas in veritate (Amo en vero, 29-06-2009).