Oni povas pensi, ke estas troigo pensi, ke Vladimir' Putin estas Rusio, kaj ke ne estas Soveto Supra, kaj sekve ne ekzistas Sovetunio. Sed Lenin' laj Ŝtalin', kaj ankaŭ tiuj, kiuj venis en povo post ili escepte —eble— de Miĥail' Gorcov', certe ne bezonis, ke siaj Sovetoj Supraj referendumis kaj apogis tiajn troigajn decidojn, kiujn ili prenis por sklavigi kaj subpremi la popolon, kiu mensogite apogis la puĉon je 1917.
Nu, nun Vladimir' Putin', iama ano de KGB (kontraŭrevolucia sekreta polico) sukcesis reteni povon senlime, kaj nun postulas, ke Ukrainio revenos en Rusion. Kaj avertas la ceteran mondon, ke se oni helpas tiun junan demokratan landon, estos nuklea milito. Tio signifas, ke finfine reganto de nukleopova lando jam freneziĝis. Ĉu li fidas je la prudento de la alia mondo, ĉu li prifajfas la estonton, kaj opinias vere, ke se la mondo ne estas komunisma, ĝi ne meritas vivi?
Sed vidante intervjuon al premiero rusa de antaŭ preskaŭ du semanoj, eĉ ne komprenante la rusan lingvon, oni povas eltiri, ke ne temas pri frenezulo. Li serioze kaj trankvile respondis al demandoj de ĵurnalistoj pri tio, ke NATO intencis surmeti atombomboj je la bordoj de Rusio, kaj li devis ordoni Armean Operacion en alilandaj sojlo por doni al si sekurecon.
Mi ne dubas, ke pasinta prezidento de Usono (Ĉu Buŝ' patro?) promesis la premieron rusan, ke NATO ne moviĝos eĉ unu centimetron orienten, sed ĝis kie sendependa lando kiel Ĉeĥio aŭ Ukrainio ne povas libere peti la eniron en NATOn? Ĝis kiu punkto la alianco povas rifuzi tion al ili? NATOn oni kreis por defendi sin aro da landoj tuj post la Dua Mondmilito, kontraŭ komuna malamiko, kiu tiam estis Sovetunio gvidata de Jozefo Ŝtalin'.
De tiam la mondo ŝanĝis multe, kaj cent militoj poste, Sovetunio ne plu ekzistas, kaj post la lasta Premiero de Sovetunio, Miĥajl' Gorbaĉov', venis Boris Yelcin, kaj poste ties heredinto, Vladimir' Putin'.
Tiu lasta asertis antaŭ nelonge, ke oni promesis al li, ke NATO ne progresos orienten, sed nun li trovas, ke oni mensogis al li, ĉar baltaj respublikoj jam estas en NATO, kune kun Pollando. Sed NATO estas defendanta organizaĵo, kaj se aliaj landoj petas eniri ĝin, tio estas pro tio, ke ili temas atakon de alia landoj. Sed se Rusio atakas Ukrainion, tio pravigas la soifon de ekskomunismaj satelitaj landoj por eniri la organizon. Pli inteligenta movo estus, ke Rusio petus eniron en NATO ankaŭ...
Sed la afero certigas, evidente, la gravecon de Rusujo en la mondo. Oni diras en tiu ĉi lando, ke la invado de Ukrainio estas nur Armea Operacio por certigi la sekurecon de rusoj vivantaj preter sia landlimo, sed mortintoj —ambaŭflanke— kaj elmigro amasa de tiu milita zono estas bedaŭrindaj, kaj devintus eviti. Je la momento, kiam mi verkas ĉi tiun artikolon, la ĉefaj urboj de Ukrainio estas sub atako rusa, kaj almenaŭ unu rusa regimento malaperis, same kiel miloj da vivoj de soldatoj kaj centoj da civiluloj.
La alia flanko diras, ke Vladimir Putin volas restarigi Sovetunion, dum aliaj diras, ke li nur volas esti la Caro de ĉiuj la Rusioj, kaj ne mankas tiuj, kiuj diras veraj stultaĵoj pri la kialoj kaj celoj de la milito en Ukrainio. Mi ĵus legis pri tio, ke Rusio estas la ilo, kiun Dio uzas por bremsi Antikriston.
Sed ni esperantistoj de ĉia nacio devas labori por paco, kaj peni trovi solvon por ke tiu ĉi milito estu for, aŭ almenaŭ ties sekvoj ne estos tro penigaj por homoj.
Ni laboru por paco, kaj senarmigi militon pere de niaj emo kaj agado pacema, solidara kaj afabla.