Politiko sago

Ĉu fino de imperio?

La Rus' de Kjev'.Ŝajnas, ke sonas jam delonge tamburoj de milito en Eŭropo unuafoje de 30 jaroj. Nun eŭropanoj estas nervozaj, eble pro tio, ke ni vidis militojn el nia sofae pere de televido dum tiu tempo, sen reago kon­traŭ tio, ke laŭ la unua kvinono de ĉi tiu jarcento jam okazis 85 militoj en la mondo.

Sed nun la afero tuŝas, aŭ povas tuŝi, nin ĉiuj, kaj oni ne plu spektas militon, sed eble povos sperti ĝin en la ĵusa estonto. Sed milito estas fia kaj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo. Tiel romia poeto Terencio diris, Nenio homa estas aliesa al mi, tiel ni ĉiuj devus diri. Ĉar milito estas nenio pli ol kolektiva amas­mur­dado memlegitimi­ta de e­go­ismaj kialoj ĉiam. Pro tio mi­lito estas perversa denaske, kaj tial ĝin devas eviti nin ĉiuj, pere de denonco, se oni ne povas fari ĝin per alia rimedo.

En ĉi tiu milito de Ukarinio subpreme de Rusio miloj da homoj jam mortis, kaj tio estas honto por homaro. Je 1898 la Hispana Imperio ĉesis ekzisti ki­am estis milito kon­traŭ Usono, kiu estis la ape­ran­ta imperio. Tiu nova imperio ne estis tiom kruela kiel la Brita Imperio, kaj kiam ĝi invadis Germanion kaj Japanio, post kelkaj jaroj ĝi forlasis ties teritorion. Ili lasis tie mani­pulaciataj demokrataj sistemoj, kiujn oni apenaŭ povas nomi ilin demokrataj. Same okazis en Hispanio, kies demokration ili bapto-patris post kiam konvene la heredonto de la diktatoro mortis pere de atenco, kiun neniu terorisma bando povintus plenumi.

La Hispana Imperio, male, okupis preskaŭ ĉiun Amerikon kaj aliloken ankaŭ, sed dum sia regado okazis neniu milito en ties teritorio dum 300 jaroj. Tiam ne ekzistis demokratio, sed indiĝenoj estis aŭskultataj de vicreĝoj kaj registaraj institucioj, kaj estis libereco kaj laboro kun bonaj salajroj por ili. Tion ne sukcesis provizi la Uso­na Imperio malgraŭ tiuj kon­tro­litaj demokratioj. La sekureco de Eŭropo, bopatrigita de Uso­no ekde la fino de la Dua Mond­milito, ĉiam lamis, kaj ne vere estis ĝi libera el mondmilito inter Usono kaj Sovetunio limigita al nia kontinento. Feli­ĉe ni eskapis tiun destinon, sed lastatempe Prezidinto Donald' Trump' diris, ke Eŭropo pagu sian propran sekurecon, kaj anstataŭ sekvi tiun bonan konsilon, niaj registoj nur ba­bi­las kaj fanfaronas troe. Ili pro­me­sis la registaron de Ukrainio pri aferoj, kiujn ili ne povas plenumi, ĉar Eŭropo havas neniun armeon, kaj la rimedoj de tiuj armeoj de eŭropaj na­cioj ne estas sufiĉe pre­tigita por kons­traŭs­tari Rusion aŭ Ĉinion, kiuj ŝajne jam estas aliancitaj. Nur Usono restas kiel monda povo, sed ŝaj­nas, ke ties momento de gloro jam pasis, je la momento de kon­traŭs­taro kun la novaj imperioj.

Mi ne versos eĉ unu larmon pro la perdo de la imperieco de Usono, kaj eĉ se Ukra­i­nio havas mian tutan simpation, mi ne po­vas ne kompreni ke tio, kion Rusio provas fari nun estas simila al tio, kion Usono faris kontraŭ Meksiko je 19ª jarcento, ĉar post milito ili prenis la 60% de la teritorio de tiu ĉi lando. Eĉ estis akraj diskutoj ene de la Kongreso de Usono pri ĉu preni la tutan landon de Meksiko, ĉu ne, kaj finfine ili elektis ne preni la tuton, ĉar tio inkluzivus la homojn, kaj ili estis sufiĉe rasis­ma ne voli rilati al tiuj mes­ti­zu­loj.

Se oni pikas iomete la historion de tiu parto de la mondo, oni trovos, ke la origino de Rusio estas en la Rus' de Kiev', kiu je la tempo de Vladimir' la Granda, je la 9ª jarcento, kaj konkeris tiun teritorion, kiun oni vidas ne la apuda bildo. Laŭ jarcentoj ĝi estis detruita kaj rekonstruita, iĝante la plej vasta lando el la mondo de la tempo de caroj. Poste, dum la jaroj de Sovetunio, Rusio iĝis eĉ pli granda; kvankam post la lasta jardeko de la pasinta jarcento ĝi estis dividitaj en 15 diversaj ŝtatoj: Estonio, Latvio, Litovio, Belorusio, Moldavio, ukrainio, Armenio, Azerbajĝano, Kart­ve­lio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝkio, Turk­menio, Uzbekio kaj Rusio. Tiu lasta ankoraŭ estas la plej granda ŝtato el la tuta planedo.

Kiam oni parolas pri la rusoj, oni eble ne konscias pri tio, ke tiu vorto havas du sencoj: unue, la homoj de tia raso, rusa; due, la civitanoj de Rusio. Tio diversas la aferon el tiu usona, ĉar inter rusoj rasismo ne estas grava. Hodiaŭ rusoj invadis Ukrainion ŝajne pro du kialoj: ampleksigi la teritorion de Rusio koste al Ukrainio, kaj ankaŭ pro timo al starigo de NATAaj atommisiloj prok­sime al landlimo kun Rusi­o. Je 2014 Rusio jam aneksis la la duoninsulon Krimeon, kaj je 2022 la urbojn Donecko kaj Lugansko kaj ties teritorio ĉirkaŭ ili. Malgraŭ la aserto, ke post tio Rusio postulos pli da teritorio,  ŝajnas, ke tio, kion Rusio volas estas nur eliron al Mar de Azov', eĉ se ili penas ekhavi la tutan duoninsulon de Krimeo.

Nun estas 50 jaroj de kiam la milito komencis, kaj estas multe da mortintoj en Ukrainio, kaj ankaŭ rusaj soldatoj. Dekomence oni asertis, ke la kaŭzo de la milito estas la frenezeco de Prezidento Putin', sed poste venis novan informon pri tio, ke estas ekonomiaj faktoroj. Iama Supera Soveto Kruĉov' donacis la landopecon nun disputatan al Ukrainio, kaj ankaŭ Donbas' kaj Lugansk', eĉ se tiutempe la homoj tie estis plejparte rusaj, ne ukrainaj, kaj ili parolas la rusan lingvon, ne la ukrainan. Tio ne estas kialo por milito, kompreneble, nek por la teruraj muroj amasaj. Sed ŝajnas, ke ukraina armeo ankaŭ torturas kaj kripligas la rusajn soldatojn, kiujn ili   kap­tas.

Kaj dume Eŭropo, kaj Hispanio, flankas kun Ukrainio. Tio ja povas esti rigardata kiel politike korekta, sed ĉu tio utilas al Eŭropo? Nun ties norda parto dependas el la rusa gaso por energio, kaj sufiĉus al rusio ĉesi la sendado de gaso, por ke nordeŭropanoj iĝos malkomforte malvarmaj..

Ne, ne mondvilagaj tempoj milito ne estas solvo, kaj ĉiuj landoj devas peni por ke paco regos la tutan mondon. Ne nur eŭrope, kompreneble, sed tutmonde. Ĉesu la 85 militojn tra la tuta mondo, bonvole!  Estu paco la sola imperio tra la mondo.


Kajeroj ~ Kajero 123ª ~ En PDF (paĝo 12ª)