Socialo sago

INmortigoj kaj pura racio


PistolistinoSufiĉas tiom da sekta propagando —ĉu seksta?— kun la nombro da virinoj murditaj de siaj part­neroj. Ŝaj­nas, ke kiam oni pa­ro­las kon­traŭ la oficiala propagando —kiu multe­kos­tas al ni mujltajn  eŭ­rojn— pri tiu ĉi reĝimo, kiun ni suferas, oni fariĝas kulpa pri volo mortigi virinojn, kaj di­ver­sajn aliajn stultaĵojn, ki­ujn ne savas malfacilaj provoj. moderna inkvizicio de homoj kiuj akuzas kaj postulas pru­von de senkulpeco.

Ĝis nun ĉi-jare, ili diris al mi hodiaŭ, jam estis 20 virinoj murditaj de siaj romantikaj partneroj. Por eviti tion, la nedifilebla Prezidanto Zapa­tero —aŭ unu el liaj ministroj, kies nomon mi ne volas memori— dekretis Leĝon pri Mistraktado, kiu suspendis la bazajn rajtojn de la homoj, same kiel okazis en la Mezepoko al la akuzitoj antaŭ la Sankta Inkvizicio. sen postuli ajnan pruvon.

Sed se ni vidas tiun problemon, ke ĝi estas reala, ke ĝi ekzistas kaj ne devus ekzisti, kaj ke analizi ĝiajn kaŭzojn kaj solvi la problemon ĉe ĝia origino ĉesos ekzisti, anstataŭ ĵeti monon al homoj kiuj ne povas malhelpi ĝin, se ni vidu ĝin, mi diras, ene de la ĝenerala kunteksto de nia socio, ni trovas aliajn multe pli sangajn, al kiuj ni ignoras. Kiel la memmortigo.

Kial homoj memmortigas? Ni antaŭe sciis tion, sed statistikoj ne plu estas faritaj pri la kaŭzoj de memmortigo. Ni ĉiuj povus pensi pri pluraj, sed pripensema kaj serioza studo povus verŝi pli da lumo pri ĉi tiu temo...

De januaro ĝis hodiaŭ oni diras, ke 20 virinoj mortis pro siaj partneroj. Hieraŭ 10 homoj sinmortigis. Hodiaŭ aliaj 10 memmortigos, mor­gaŭ aliaj 10, ĉar ni havas me­zu­me 10 memmortigojn ĉiu­tage, multaj el ili virinoj. Kio okazas? Ĉu ni estas frenezaj? De la 1-a de januaro ĝis nun pasis 136 tagoj, tio estas, 1360 homoj sinmortigis. Sed ni devas krii al la ĉielo ĉar ili mortigis 20, kaj ne 1 360...

Memmortigo estas la ĉefa kaŭzo de nenatura morto en nia lando. Kion oni faros por eviti ĝin?


Kajeroj ~ Kajero 123ª ~ En PDF (paĝo 8ª)