Sanigaj murdoj sago
Barbaroj troigas.

3ª La krizo

Dum kelkaj tagoj mi dubis ĉu estu pli bone diri al Brendin', ĉu silenti. De unu flanko, diri vundos sin; sed de la alia flanko ŝi sentis sin pli kaj pli kulpa, ŝi nervoziĝis,kaj dum ŝi volas plezurigi min, ŝi fartis malbone, kaj tion mi tute ne ŝatis. Se mi farus nenion, nia rilato finus; kaj pro viro, kiu ne meritas ŝin. Ŝi sentis sin mallojale al viro, kiu laboras dek horojn tage. Mi scciis, ke li laboras nur sep, kaj la aliajn tri li estis en alia loko, eble laborante, eble ne. Tial antaŭ ŝi faros decidon, kiun ni du bedaŭros poste, mi volis diri al ŝi, sed ne tiom klare, ke ŝi malamos min por ĉiam.

Ŝia vizaĝo ekombriĝis.

Kaj ni iris en kinoteatron Rialton, kiu estas unu el la plej bonaj en la urbo. Du stratoj antaŭ atingi la konstruaĵon de la entrepreno de Tomas', mi postrestis progresive, kaj atingante la pordon de la fabriko de fontoplumoj, kie ŝia edzo laboras, ŝi marŝas dudek metrojn antaŭ mi. Je tiu momento la pordo malfermiĝis, kaj Tomas' eliras surstraten. Neniu el ni du kredas tion, kion ili vidas.

—Ne, ĉar se mi ronkas vi estos malkomforta. Vere, vi iru, kaj poste ni revidos hejme. Unu el ni amuziĝo, almenaŭ. Mi fartos bone kun mia libro sur nia sofao.

Mi perdis eĉ ne unu solan vorton de tiu dialogo, ŝajnigante subitan intereson pri tio, kio estas en la vendfenestro de la grunda etaĝo de la domo, kie Tomas' laboras, vere vendejo pri fonto­plumoj, kies katalogo estis malfermita antaŭ mia rigardo. Spegulitaj sur la glaso mi vidis geedzojn, tiel, ke mi povis kontempli la vizaĝon stuporan de la virino, kiu dubas ĉu akompani la edzon hejmen, ĉu ne. Finfine ŝi cedis.

Je la alia flanko de la angulo, irante al kinoteatro, mi malrapidis tiel, ke ŝi atingos min.

Sed Tomaso ne rimarkis. Mi iris post lin, kaj kiam li jam estis ĉe pordo mistera kaj jam premis la butonon de la pordilo aŭtomata, mi trovis lin.

Sed la voĉo parolante tra la ilo ne estis vira:

Post sekundo, ni aŭdis la pordon malfermiĝi.

Kaj mi iris al Brendin'.

Ripozigi ŝin, mi konvinkis ŝin pri sekvi nian dekomencan planon, ĉar ŝi ne plu povos reiri hejmen, se ŝia edzo supozas ŝin en kino. Sekve, mi iris antaŭen kaj kiam ŝi venis en la teatron, mi atendas ŝin kun la biletoj en mia mano. Nin amuzis multe la drolaĵoj de Woody, kiun Humphrey Bogart konsilis saĝe por altiri virinojn, kiujn li ŝatas, sen multe da sukceso por la konsilito.

Sed la venintan tagon mi legis la tutan ĵurnalon en tiu parko, kie ni kutimis renkonti, kiam ŝi iras aĉeti. Iomete ĝena, mi iris al ŝia hejmo, kaj kaŝita malantaŭ nova ĵurnalo sur la benko de mia bushaltejo preferata, mi atendis pacience, ĝis kiam vi ion, kion mi tute ne ŝatis: ŝi ĵus venis akvumi florpotojn, sed mi vidis ion nekutiman: ŝi havis violan okulon.

Tomas', vi estas mortinta homo, mi diris al mi mem.

Pro tio kaj ĉar mi ne plu vidis Brendinon dum kelkaj monatoj.


Kajeroj ~ Kajero 117ª ~ En PDF (paĝo 15ª)