La Faraono sago

Ĉapitro 66ª

La 20-an de Paofi Memfiso havis aspekton kvazaŭ en festo. Ĉesis ĉiuj laboroj, eĉ la portistoj ne portis la ŝarĝojn. La tuta popolo disfluis sur la placoj kaj stratoj aŭ amasiĝis ĉirkaŭ la temploj, precipe ĉirkaŭ tiu de Ptah, kiu estis plej bone fortigita, kaj kie kunvenis la pastraj kaj civilaj altranguloj, prezidataj de Herhor kaj Mefres.

Proksime de la temploj staris la regimentoj, en maldensaj vicoj, por ke la soldatoj povu komunikiĝi kun la popolo.

Inter la popolaĉo kaj soldatoj rondiris multenombraj vendistoj kun pano en korboj kaj kun vino en kruĉoj kaj ledaj sakoj. Ili regalis la popolon senpage. Kiam oni demandis ilin, kial ili ne postulas pagon, unuj respondis, ke lia sankteco regalas siajn regnanojn, aliaj diris:

Tio estis la vendistoj de la pastra partio.

Rondiris multe da agentoj provokantoj. Unuj rakontis al la aŭskultantoj, ke la pastroj ribelas kontraŭ la monarĥo kaj eĉ volas lin veneni, ĉar li promesis al la popolo la sepan tagon de l' ripozo. Aliaj murmuretis, ke la Faraono freneziĝis kaj kunĵuris kun eksterlanduloj por pereigi la templojn kaj Egipton. Tiuj instigis la popolon ataki la templojn, kie la nomarĥoj diskutas kun la pastroj, kiel ekspluati la metiistojn kaj kamparanojn. Ĉi tiuj esprimis timon, ke se oni atakus la templojn, povus okazi granda malfeliĉo...

Malgraŭ tio, oni ne scias de kie apud la muroj de l' templo de Ptah troviĝis kelke da potencaj palisoj kaj amasoj de ŝtonoj.

La gravaj memfisaj komer­cis­toj, promenante en la popol­amasoj, tute ne dubis, ke la popola eksplodo estis provokita arte. La malgrandaj skribistoj, policistoj, oficiroj de la laboristoj kaj alivestitaj soldataj dekestroj ne kaŝis plu siajn oficialajn okupojn, nek sian intencon puŝi la popolon al la okupo de l' temploj. Aliflanke: la paraŝitoj, almozuloj, templaj servistoj kaj malsuperaj pastroj, eĉ se ili dezirus, ne povus kaŝi, ke ili ankaŭ instigas la popolaĉon al la superforto! Ĉiu, kiu havis okulojn, povis tion rimarki.

La prudentaj urbanoj estis mirigitaj per tia konduto de l' pastra partio, kaj la hieraŭa fervoro de la popolo komencis estingiĝi. La aŭtoĥtonaj Egiptanoj ne povis kompreni: kia estas la celo kaj kiu efektive provokas la ribelon? La ĥaoso pligrandiĝis dank' al duone frenezaj fanatikuloj, kiuj kuris nudaj tra la stratoj kaj sange vundante sian korpon kriis:

La armeo restis trankvila, atendante ĝis kiam la popolo komencos superforte penetri en la templojn. Unuflanke, tian ordonon ili ricevis de la reĝa palaco; duaflanke, la oficiroj antaŭvidis embuskojn en la temploj kaj preferis, ke pereu la popolaĉo, ol la soldatoj. La soldatoj, sen tio, havos sufiĉe da laboro.

Sed la popolamasoj, malgraŭ la krioj de l' agitantoj kaj la vino senpage disdonata, ŝanceliĝis: la kamparanoj rigardis la metiistojn, la metiistoj la kamparanojn, kaj ĉiuj atendis ion.

Subite, ĉirkaŭ la unua horo tagmeze, el la flankaj stratoj ekfluis al la templo de Ptah ebria bando, armita per hakiloj kaj bastonegoj. Tio estis fiŝistoj, grekaj maristoj, paŝtistoj, libiaj vaguloj, eĉ malliberuloj de la minejoj de Turra. En la fronto de la bando iris grandega laboristo kun torĉo. Li haltis antaŭ la pordego de l' templo kaj per potenca voĉo komencis krii al la popolo:

Sed ĉi tiujn rimarkojn sufokis la krioj de la ebria bando kaj la bruo de la palisoj, batantaj la kupran pordegon de l' templo.

Se la popolamaso estus malpli okupita per la agoj de l' atakantoj, ĝi jam rimarkus en la naturo ian eksterordinaran fenomenon. La suno lumis, sur la ĉielo estis neniu nubeto, kaj malgraŭ tio la taga lumo komencis malgrandiĝi kaj blovis malvarmeta vento.

La rigardanta amaso bruis, kiel fulmotondro... Tie ĉi kaj tie komencis foriĝi de ĝi malgrandaj grupoj kaj kuniĝi kun la atakantoj. Fine la tuta popola amaso malrapide proksimiĝis al la templo.

Kvankam estis tagmezo, la krepusko pligrandiĝis; en la templo de Ptah komencis kanti la kokoj. Sed la furiozo de la popolo estis jam tiel granda, ke malmultaj rimarkis la ŝanĝojn.

Li volis daŭrigi, sed ekbatita per bastono je la kapo, falis sur la loko.

Sur la murojn de l' templo komencis grimpi homoj nudaj, sed armitaj. La oficiroj alvokis la soldatojn al la armiloj, certaj, ke baldaŭ oni devos subteni la atakon de la popolaĉo.

La bruo de la palisoj sonis pli kaj pli ofte.

En ĉi tiu momento sur la teraso super la pordego aperis Herhor, ĉirkaŭita de sekvantaro de pastroj kaj civilaj altranguloj. La plej nobla ĉefpastro havis oran diservan veston kaj la ĉapon de Amenhotep, ĉirkaŭitan de la reĝa ureuso.

Herhor ekrigardis la grandegan popolamason, kiu sieĝis la templon kaj sin klininte al la atakanta bando, diris:

La tumulto eksilentis kaj oni aŭdis nur la batadon de la palisoj kontraŭ la kupra pordego. Sed baldaŭ ankaŭ tio ĉesis.

En la sama momento, el la fenestro de la pilono falis sur la vizaĝon de l' grandegulo io, kvazaŭ maldika akva strio. La bandito ekŝanceliĝis, baraktis per la manoj kaj falis.

Liaj plej proksimaj najbaroj eligis krion de teruro; la pli malproksimaj vicoj, ne sciante, kio okazis, respondis per ridoj kaj malbenoj.

Herhor levis ambaŭ manojn al la ĉielo. Kaj kiam la amasoj ree eksilentis, la ĉefpastro ekkriis per forta voĉo:

Post unu momento, ie super la templo, eksonis superhoma voĉo:

Kaj okazis afero terura: kun la malbenaj vortoj, la suno estis perdanta sian brilon..! Kaj post la lasta vorto fariĝis mallume, kiel nokte.

Sur la ĉielo ekbrilis la steloj, kaj la lokon de l' suno okupis nigra disko, ĉirkaŭita per ringo de flamoj.

Terura krio elŝiriĝis el cent mil brustoj. La atakantoj, rompantaj la pordegon, ĵetis la palisojn, la kamparanoj falis teren...

Responde la tuta popolo falis sur la vizaĝon, kaj en du regimentoj antaŭ la templo ekregis malordo. La vicoj rompiĝis, la soldatoj komencis ĵeti la armilojn kaj kiel frenezaj forkuri al la rivero. Unuj, kurante kiel blindaj, en la mallumo sin frakasis je la muroj de l' domoj; aliaj falis sur la pavimon, kaj iliaj kunuloj morte piedpremis ilin. Post kelke da minutoj, anstataŭ densaj kolonoj, kuŝis sur la placo disĵetitaj lancoj kaj hakiloj, kaj ĉe la eniro en la stratojn -- altaj amasoj da vunditoj kaj kadavroj.

Neniu perdita batalo finiĝis per tia katastrofo.

En la sama momento la mallumo forkuris, kaj la suno reakiris sian brilon.

Nova krio, nova ploro, novaj preĝoj eksonis en la popolamasoj. Ebriaj de l' ĝojo la homoj salutis la reviviĝantan sunon. Nekonatoj sin ĵetis en la brakoj unuj de aliaj, kelke da personoj mortis, kaj ĉiuj surgenue rampis al la templo, por kisi ĝiajn sanktajn murojn.

Sur la supro de la pordego staris la plej nobla Herhor. Lia rigardo dronis en la ĉielo, kaj du pastroj subtenis liajn sanktajn manojn, per kiuj li dispelis la mallumon kaj savis sian popolon de l' pereo.

Samaj scenoj, kun malgrandaj ŝanĝoj, okazis en la tuta Malsupra Egipto. En ĉiu urbo, la 20-an de Paofi, la popolo kolektiĝis antaŭ la temploj; en ĉiu urbo ĉirkaŭ la tagmezo iu bando atakis la sanktan pordegon. Ĉie, ĉirkaŭ la unua horo, super la pordego aperis la ĉefpastro de l' templo kun sekvantaro, malbenis la malpiulojn kaj faris mallumon. Kaj kiam la popolo forkuris en paniko aŭ falis teren, la ĉefpastroj preĝis al Oziriso, ke li montru sian vizaĝon, kaj la taga lumo revenis sur la teron.

Tiamaniere, dank' al la mallumiĝo de la suno, la plena de saĝo pastra partio ekŝancelis la aŭtoritaton de l' Faraono eĉ en Malsupra Egipto.

En la daŭro de kelke da minutoj la registaro de l' Faraono troviĝis, eĉ ne sciante pri tio, ĉe la bordo de l' senfundaĵo. Savi ĝin povis nur granda inteligento kaj detala kompreno de l' situacio. Sed tio jam mankis en la reĝa palaco, kie ĝuste en la malfacila momemto komencis ĉiopova regado de l' okazo.

La 20-an de Paofi lia sankteco leviĝis kun la suno kaj, por esti pli proksime de la teatro de l' agado, li transloĝiĝis el la ĉefa palaco en somerdomon, apenaŭ unu horon de piedira vojo de Memfiso. La domo havis ĉe unu flanko la kazernojn de la aziaj regimentoj, ĉe la alia la palacon de Tutmozis kaj de lia edzino, la bela Hebron. Kun la sinjoro venis tien la fidelaj partianoj de Ramzes kaj la unua regimento de l' gvardio, al kiu la Faraono konfidis senlime.

Ramzes XIII havis bonegan humoron. Li banis sin, matenmanĝis kun apetito kaj komencis akcepti la kurierojn, kiuj ĉiun kvaronhoron venis de Memfiso.

Iliaj raportoj estis tede unutonaj. La ĉefpastroj kaj kelke da nomarĥoj sin enfermis en la templo de Ptah. La armeo estas plena de kuraĝo, la popolo ekscitita. Ĉiuj benas la Faraonon kaj atendas la ordonon al la atako.

Kiam je la 9-a horo kvara kuriero ripetis la samajn vortojn, la Faraono sulkigis la brovojn.

La kuriero respondis, ke ne kolektiĝis ankoraŭ la ĉefa bando, kiu devas ataki la templon kaj rompi la kupran pordegon.

Ĉi tiu klarigo ne plaĉis al la sinjoro. Li skuis la kapon kaj sendis oficiron, por plirapidigi la atakon.

En similaj okazoj la rapideco de l' agado estas la ĉefa kondiĉo de l' sukceso.

La oficiro forveturis, sed apud la templo de Ptah nenio ŝanĝiĝis. La popolo atendis ion, la ĉefa bando ne venis ankoraŭ.

Oni povis supozi, ke iu alia volo malfruigas la plenumon de la ordonoj.

Je la deka horo matene al la somerdomo de l' faraano venis la portilo de la reĝino Nikotris. La respektinda sinjorino preskaŭ superforte penetris en la ĉambron de l' filo kaj kun ploro falis al liaj piedoj.

La Faraono ekmeditis, poste li diris ridante:

De Memfiso venis nova kuriero, ke ĉio iras bone, sed ke la ĉefa bando ne estas ankoraŭ preta.

Sur la bela vizaĝo de l' Faraono aperis signoj de la kolero. Dezirante trankviligi la monarĥon, Tutmozis diris:

La sango leviĝis al la kapo de Tutmozis. Feliĉe, elvokis lin el la ĉambro adjutanto, sciigante, ke ĉe la pordego oni haltigis maljunulon, kiu volas paroli kun lia sankteco.

Tutmozis pensis, ke tamen en la tempo de Ramzes XII neniu kuraĝus tiel paroli pri la monarĥo... Sed li ŝajnigis, ke li ne atentas.

La maljunulo, kiun haltigis la gardistoj, estis la fenicia princo Hiram. Li portis kovritan de polvo soldatan mantelon, estis laca kaj kolera.

Tutmozis ordonis enlasi lin, kaj kiam ambaŭ troviĝis en la ĝardeno, li diris:

La grizaj brovoj de Hiram stariĝis, liaj okuloj fariĝis ankoraŭ pli sangaj.

Hiram eksvingis la manon.

Tutmozis haltis en la aleo.

La interparoladon interrompis adjutanto, alvokanta Tutmozison al lia sankteco.

Tutmozis sin kaptis je la kapo kaj tuj sendis oficirojn, por ke ili trovu Pentueron. Poste li kuris al la Faraono, kaj post momento revenis, kaj ordonis al la Feniciano sekvi lin.

Kiam Hiram eniris en la reĝan ĉambron, li trovis tie la reĝinon, grandan trezoriston, grandan skribiston kaj kelke da generaloj. Ramzes XIII, incitita, rapide paŝis en la salono.

Ramzes subite haltis antaŭ Hiram.

La Feniciano eltiris el sub la vesto paketon kaj silente transdonis ĝin al la Faraono.

La Faraono pensis momenton kaj kaŝis la paketon sub la tuniko.

Hiram sin deturnis de l' reĝino kaj daŭrigis:

Hiram ekridetis ironie.

Subite eniris en la ĉambron Pentuer en disŝiritaj vestoj.

La Faraono posteniĝis de miro.

Tuj eksonis la trumpetoj. La gvardio kaj Asirianoj stariĝis kun la armiloj, kaj la Faraono, ĉirkaŭita de l' stabo, sciigis pri la mallumiĝo, aldonante, ke ili ne devas timi, ĉar la mallumo tuj pasos, kaj li estos kun ili.

Samtempe Memfison oni sendis kelke da plej inteligentaj kavaliroj.

La generaloj sin lokis en la fronto de l' kolonoj, la Faraono medite promenis sur la korto, la civilaj altranguloj mallaŭte murmuretis kun Hiram, kaj la reĝino Nikotris, kiu restis sola en la ĉambro, falis sur la vizaĝon antaŭ la statuo de Oziriso.

Estis jam post la unua horo, kaj efektive la lumo de la suno komencis malgrandiĝi.

La krepusko rapide pligrandiĝis. La ĉevaloj de l' Azianoj komencis maltrankviliĝi, aroj da birdoj falis sur la ĝardenon kaj kun laŭta pepado okupis ĉiujn arbojn.

Ekbruis la tamburoj, ekfajfis la flutoj kaj kun lia akompano la greka regimento kantis la gajan kanton pri la timema filino de l' pastro: ŝi tiel timis la fantomojn, ke ŝi povis dormi nur en la kazernoj.

Subite sur la flavajn libiajn altaĵojn falis malbonsigna ombro kaj kun fulma rapideco kovris Memfison, Nilon kaj la palacajn ĝardenojn. La nokto invadis la teron, kaj sur la ĉielo aperis disko, nigra kiel karbo, kaj ĉirkaŭita per krono de flamoj.

Terura ekkrio mutigis la kanton de la greka regimento: la Azianoj ĵetis militan krion, sendante al la ĉielo nubon de sagoj, por fortimigi la malbonan spiriton, kiu volas manĝi la sunon.

Ĉiuj regimentoj kriis grandan aklamon por la honoro de Ramzes XIII.

La Faraono ĉirkaŭprenis Pentueron.

Hiram proksimiĝis al la Faraono kaj murmuretis:

Hiram balancis la kapon.

Dankinte la armeon por ilia bona sintenado dum la eksterordinara fenomeno, la Faraono revenis en la somerdomon. Li estis meditplena, parolis trankvile, eĉ delikate, sed sur lia bela vizaĝo estis legebla necerteco.

Efektive en la animo de Ramzes bolis terura batalo. Li komencis kompreni, ke la pastroj havas en la manoj fortojn, kiujn ne nur li ne atentis, sed eĉ pri kiuj li ne pensis, pri kiuj li ne volis aŭskulti.

La pastroj, observantaj la movojn de l' steloj, en la daŭro de kelke da minutoj ekstreme grandiĝis en liaj okuloj. Kaj la Faraono diris al si, ke tamen oni devas koni la strangan saĝon, kiu tiel terure implikas la homajn projektojn.

Kuriero post kuriero estis sendata Memfison, por ekscii, kio okazis tie dum la mallumiĝo. Sed la kurieroj ne revenis, kaj super la reĝo kaj liaj konfidatoj la necerteco disetendis siajn nigrajn flugilojn. Ke io malbona okazis apud la templo de Ptah, pri tio ne sole neniu dubis, sed eĉ ne kuraĝis aŭskulti la proprajn konjektojn. Ŝajnis, ke la Faraono kaj la liaj estas kontentaj de ĉiu minuto, kiu pasis sen novaĵo de tie.

Dume la reĝino Nikotris, sidiĝinte apud la sinjoro, murmuretis al li:

La Faraono aŭskultis ŝin, sed senĉese pensis, ke tamen la saĝo de la pastroj estas grandega forto, kaj ke la batalo kontraŭ ili estas malfacila...

Nur je la tria horo aperis la unua kuriero de Memfiso, -- adjutanto de l' regimento, kiu havis sian tendaron apud la templo. Li diris al la Faraono, ke la templo ne estis prenita kaŭze de la kolero de l' dioj, ke la popolo forkuris, la pastroj triumfas, ke eĉ en la armeo ekregis malordo dum la terura, kvankam mallonga nokto.

Poste, preninte Tutmozison flanken, li anoncis, ke la soldatoj estas demoralizitaj, ke post la panika forkuro ili havas tiom da vunditoj kaj mortigitoj, kiel post batalo.

Deĵoranta oficiro sciigis al Tutmozis, ke ree iu pastro, veninta de Memfiso, deziras paroli kun lia sankteco.

Tutmozis atente rigardis la gaston. Tio estis homo ankoraŭ juna, kun vizaĝo kvazaŭ skulptita en ligno. Li diris, ke li venas al la Faraono, de Samentu.

Ramzes tuj akceptis la pastron, kiu falinte sur la plankon, donis al Ramzes ringon. La monarĥo paliĝis.

Ramzes dum unu momento ne povis eligi sonon el la gorĝo. Fine li diris:

Lia sankteco ree kunvokis privatan kunsidon en sia ĉambro. Li alvokis Hiramon kaj la pastron, kiu venis kun la ringo de Samentu.

Pentuer ne volis partopreni, la respektinda reĝino Nikotris venis neinvitita.

Kiam kolektiĝis la altranguloj, la Faraono donis la parolon al la sendito de Samentu. La juna pastro volis nenion paroli pri Labirinto. Kontraŭe li vaste rakontis, ke la templo de Ptah tute ne estas defendata, kaj ke sufiĉus kelkdeko da soldatoj, por preni ĉiujn, kiuj sin kaŝas en ĝi.

Eĉ unu muskolo ne ektremis en la vizaĝo de l' sendito.

Efektive en la kunsido kvazaŭ ekblovis freŝa aero. La generaloj rigardis scivole la pastron, eĉ la vizaĝo de l' Faraono viviĝis.

La militaj kaj civilaj altranguloj konsentis, ke Hiram estas prava, kaj la granda skribisto aldonis:

Tutmozis leviĝis de la seĝo.

Kelkfoje li profunde spiris, sed malgraŭ tio li finis per sufokita voĉo:

La Faraono salte leviĝis de la seĝo.

Tiun ĉi fojon la indigninta Faraono ne respondis al ŝi, kaj la altranguloj komencis krii:

Ramzes donis al Tutmozis paketon de l' leteroj de Herhor al Asirio kaj diris per solena voĉo:

Ĉiuj altranguloj sin klinis antaŭ Tutmozis. La reĝino Nikotris kun ĝemo falis al la piedoj de l' filo.

Tutmozis, akompanata de la generaloj, eliris en la korton. Li ordonis al la unua regimento de l' gvardio stariĝi en vicoj kaj diris:

Eliris el la vicoj pli multe da soldatoj kaj oficiroj, ol oni bezonis, kaj en ilia fronto Eunana.

Tutmozis ordonis jungi ĉevalojn al dudek kvin ĉaroj de la peza kavalerio kaj sidigis tie la memvolulojn. Li mem akompanata de Kalipos sidiĝis sur ĉevalojn, kaj baldaŭ la tuta taĉmento, sin direktanta al Memfiso, malaperis en la polvo.

Vidante tion el la fenestro de la reĝa somerdomo, Hiram sin klinis antaŭ la Faraono kaj murmuretis:Kabe

Daŭrigota

Kajeroj ~ Kajero 117ª ~ En PDF (paĝo 19ª)