Historio sago

Kristnaskon Feliĉan

Mi deziras feliĉan kristnaskon kaj Ĝojigan Novjaron 2020 al la legantoj de Kajeroj el la Sudo.

Estas kutimo gratuli homojn okaze de datrevenon de ties naskiĝotago, sed ankaŭ estas ĝoje, ke oni povas malfermi novan almanakon, kaj konstati, ke oni ankoraŭ vivas per bona sanstato, kaj tiuj, kiuj estas karaj al oni, ankaŭ estas en bona sanstato ĉirkaŭ oni. Kaj tio ĝojigu vin ĉiujn laŭ fruktodona nova jaro 2020.

De kiam Jesuo de Nazareto naskiĝis, estas kutimo por ties sekvantoj, alidirite kristanoj, festi lian naskiĝotagon. Poste, je la kvara jarcento imperiestro romia KonstantinoKristnaskon Feliĉan al vi! deklaris Kristanismon kiel la oficialan religion de sia Imperio, kaj pro tio de tiam Eŭropo kaj kelkaj aliaj landoj de Afriko kaj Azio komencis festi ĝin sendepende ĉu oni estas kristano, ĉu ne, sekve aldonante novan kultureron al nia civilizacio. Sed ne estas sufiĉe klare kiu estis la ekzakta naskiĝtago de Jesuo de Nazaret', ĉar Konstantino decidis, ke  tio okazu vespere la 24an de decembro, kaj la venintan tagon oni festumu pri tio, ke li jam naskiĝis, kaj tiun tagon li nomumis Kristnaska Tago (NavidadNatividad hispane, ChristmasXmas angle, Noël france,  kaj tiel plu)  kaj ne plu estos la Saturnalia, la festo de dio Saturno, kiun romianoj celebris tiun tagon de sep jarcentoj por celebri, fakte, la vintran solsticon, tio estas, la tago, kiam la sekvontaj tagoj estos pli kaj pli longaj (fakte tio estis la 21ª, ne la 25ª).

Moderna analizo de la evangelioj pensigas al ni, ke se la ŝafistoj dormintus ekstere kiam anĝeloj venis anonci al ili la bonan novaĵon, kiel La Sankta Libro diras, malvarmo certe mortigus ilin. Pro tio, oni pensas, ke Jesuo naskiĝis iun tagon inter aprilo kaj septembro, kaj kelkaj homoj eĉ kuraĝas diri, ke li naskiĝis aŭguston, la 21an! Sed kiel verkisto Isaac Asimov diras en sia verko La planedoj en siaj kursoj parolante pri Horoskopo, se oni aldonas iom da plua sensencaĵo al granda sensencaĵo, oni ne rimarkos. Mi ne asertas, ke la naskiĝo de Jesuo estas sensenca, sed nur, ke oni ne scias kiam ekzakte li naskiĝis, eĉ se oni ja scias la daton, kiam Konstantino proklamis sian Edikton de Milan', la jaron 313ª.

Sed ne gravas, tial, ĉu oni estas kristano por ĝojiĝi kaj ĝojigi aliajn homojn pro tio, ke nova jaro venos baldaŭ, eble la tagon, kiam oni legas tiujn ĉi vortojn, kaj deziri ĉion bonan pri la sekvontaj tagoj de la tuta jaro 2020.


Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 15ª)