Historio sago

Kial Hispanio malamas sian islaman pasinton?

Laste mi trovis tiun diskuton en interreta grupo La legendo nigra: Kial Hispanio malamas sian islaman pasinton? Kompreneble, estis diversaj reagoj, multaj el ili nehavante historian apogon. Multaj el ili fakte ne parolis pri islama, sed maŭra pasinto. Interkrampe mi aldonu, ke mi lernis de multe da jaroj, ke la vorto maŭro estas malafabla vorto, preskaŭ fivorto inter ni, escepte de ĉe la historia vortgrupo Festumado de Maŭroj kaj Kristanoj. Tamen, tiun aserton mi trovas troiga kaj sensenca,  ĉar la vorto mem venas el greka lingvo Μαθροσ, signifante tiu, kies haŭto estas malklara, laŭ la Vortaro de la Reĝa Akademio de Lingvo Hispana. Inter ties 11 subsignifoj, estas 3ª. Tiu, kiu praktikas la islaman religion, kaj pro tio decas uzi maŭron kiel islamanon, laŭ mi. 

Diskutoj kiel tiu ĉi montras, ke mankas al Antaŭhispanaj popoloj.averaĝa hispano sufiĉe historia kaj kultura pretigadoj diskuti aferojn tiom niajn, ĉar oni miksas diversajn historiajn periodojn, kaj sekve oni atingas erarajn konkludojn. Oni forgesas, ekzemple, ke ne estas same nacio kaj ŝtato. Ĝis la dekoka jarcento oni ne difinis tion, kio ŝtato estas, sed tio ne signifas, ke ŝtatoj ne ekzistis antaŭe, same kiel la gravitacia forto ekzistis milojn da milionoj da jaroj antaŭ Izaak' Njuton' difinis ĝin. Romio, ekzemple, estis ŝtato, kaj ĝi kreis Hispanion, provincon romian sur la Iberia Duoninsulo. Poste ili dividis ĝin po Hispania Citerior (Hispanio de ĉi tie) kaj Hispania Ulterior (Hispanio de tie, pli fora). Sed tamen, ambaŭ Hispanioj. Kio ekzistis antaŭ Romio kreis la provincon? Multe da diversaj triboj kaj popoloj, kiel kalaekoj, asturoj, kantabroj, lusitanoj, bastetanoj, oretanoj, kaj multaj aliaj, kies latinajn nomojn oni trovu en apuda bildo.

Oni diskutas, ĉu Hispanio ekekzistis de la momento, kiam Karlo 1ª, heredinto de la Katolikaj Gereĝoj, komencis regi la landon. Sed tio, kion li vere heredis estis la hispanan ŝtaton. La nacio ekzistis de pli ol jarmilo kaj duono antaŭe, kvankam ĝi kreskis sur tutan alian kontinenton, Amerikon.

Sed intertempe, inter la romia konkero, kiu fakte kreis nacion tie, kie antaŭe estis nur aro da triboj kaj kulturoj diversaj, kaj la ekregado de Karlo 1ª, estis du gravaj invadoj en la lando. La unua venis el nordo  kaj datumiĝas je la jarcento 6ª, de gotoj, tio estas, germanaj tribo, kiu konkeris la landon, sed estis kulturigitaj de ties civilizacio, kaj sekve ili akiris la lingvon, kutimojn kaj eĉ la religion, kiujn la popolo hispana jam havis. Tio estas, ili devenis hispanojn, kaj sekve ili regis la sendependan reĝlandon Hispanion. Du jarcentojn poste venis islama invado el sudo, kiu datumiĝas je la jaro 711, tio estas, la jarcento 8ª, sed grava diferenco estis, ke ili ne miksiĝis kun la surloka nacio.

Dekomence, ili altrudis sian lingvon, la araban, kaj kutimojn kaj religion. Muslimoj ne pagis impostojn, male al ne muslimoj. Fojfoje ili konvertigis homojn kontraŭ mortopuno, se muslimo deziris edziĝi al kristianino, ŝi devis akiri la musliman religion, sed muslimino ne povis edziniĝi al kristano, kontraŭ mortopuno. Judoj estis pli tolerataj ol kristanoj, kaj fakte ili iĝis funkciuloj de la muslima ŝtato en Hispanio. Ne mirinde estas, ke la hispana nacio finfine sukcesis forpeli la musliman ŝtaton de la lando, eĉ se tiutempe ne estis ununura hispana ŝtato regante la hispanan nacion. Tio okazis finfine je 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj venkis la musliman ŝtaton de Granado kaj unuigis la tutan landon.

Do, kie estas la muslima pasinto de Hispanio? Certe, estas multaj nomoj geografiaj devenantaj el la araba lingvo, kiel Almería, Alhambra, almazara, kaj tiel plu, sed tio ne signifas, ke la hispana lingvo devenas el la araba, same kiel la franca ne devenas el la angla, eĉ ĝi enhavas multajn anglismojn. Tuj post la konkero de Granado, la hispana ŝtato forpelis la muslimojn el sia teritorio, se ili ne konvertiĝas al kristana religio. Tiun eblecon muslimoj ne donis al kristanoj dum la muslima ŝtato de Hispanio. Kelkaj konvertiĝis, certe, kaj pro tio ili ekestis hispanoj laŭleĝe. Certe estis antaŭjuĝo inter la popolanoj pri pureco da sango, kaj tiucele oni publike fieris manĝi porkan viandon, por ke oni vidu, ke oni ne estas muslimo aŭ judo. Post sep jarcentoj da malamo al muslimoj, homoj fieris ne esti tio.

Jen granda diferenco inter gota kaj muslima invadoj de HispanioTeritorio regata de islamanoj dum sep cent jaroj, alidiritte Al-Andalus.. Je la 19ª jarcento estis tria invado de Hispanio, tiu de francoj sub Napoleon'. Hispanoj sukcesis forpeli ilin ankaŭ. Pro tio ni ne indentiĝas kun francoj aŭ muslimoj, sed ni ne povas nei nian identecon kun gotoj kaj romianoj, kaj certe, se oni esprimus malamon al nunaj germanoj aŭ italoj pro tiuj prainvadoj, oni certe ridindiĝus laŭte. Tamen, tio okazas en Sudameriko nun pri la hispana invado, laŭ ili. Ni ne povas plendi kontraŭ Italio pro la gota invado, ĉar tiutempe ni ne estis hispanoj, sed diverstribanoj, kaj ankaŭ ni ne povas plendi kontraŭ Germanio, ĉar gotoj iĝis hispanoj pro miksado kun la aborigina popolo, kaj aldone kreis la hispanan ŝtaton, ebligante la lanĉadon de la hispana kulturo, kiu ebligis la konkeron de tuta kontinento jarmilon poste.

Do, pro tio, oni ne povas aserti, ke hispanoj malamas la islaman pasinton, ĉar tio neniam ekzistis. Estis nur invadinta popolo, kiu finfine estis forpelita de la lando, do ni havas nenion komunan al ili. Nun kelkaj muslimoj revas pri reakiro de tio, kion ili iam invadis, sed tio ne okazos. Tiuj islamanoj malamas Hispanion pro tio, ke Hispanio venkis ilin. Sufiĉa simileco estas en tio, ke ankaŭ komunistoj malamas Hispanion pro tio, ke Hispanio estis la unua nacio, kiu venkis ilin. Pro tio maldekstro favoras islamanojn nun, kvankam mi konsideras, ke ili estas nur kunvojaĝantoj. Kaj historio diras al ni, ke ĉiam, kiam unu el ili akiras povon, ĝi malpermesas la alian. Interese, ĉu ne?


Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 12ª)