Tiuj niaj estas sekcio dediĉita al homoj, kiuj vivis aŭ vivas en Hispanio aŭ aliloke en Esperantio, kiuj estis aŭ estas gravaj en hispana aŭ esperanta kulturo.
De kiam mi estis infano, mi aŭdis diskojn pri Zarzŭelo
kun
voĉoj privilegiitaj, kiel Karlo Mungia, Inés Rivadenejra, kaj Ana María
Iriarte, inter multaj aliaj. Ne estis multe da diskoj ĉe mi tiutempe, do
mi preskaŭ parkeris la kantojn kaj la argumentojn, ĉar mia patro estis
zarzŭelamanto malriĉa.
Mi memoras la faman kanton Ĉi tiu estas lia letero, de zarzuelo Gigantoj kaj Kapeguloj, kies ĉefrolulinon, Pilar, aktoris Ana María Iriarte:
Muzike ŝia voĉo estis potenca kaj bone agordigita, kio ne ĉiam okazas kiam varias nuanco laŭ la kanto en ĉiu kantisto.
Ana María Iriarte Beruete naskiĝis en Madrido je 1927, kaj komencis
kanti publike en Valensjo je 1945 per la opero El soñador
(La sonĝisto), kaj poste rolis en gravaj operoj kiel Aida,
Werther, Cavallería rusticana
(Ĝentileco kamparana), Carmen
kaj Tosca, sed plej fama ŝi estis pro siaj
roloj en zarzueloj, kiel La
verbena de La Paloma (stratfesto honore al
virgulino de La Kolombo), Agua,
azucarillos y aguardiente, (Akvo, sukeraĵoj kaj
brando) kaj La
revoltosa (la tumultemulino), pro kies
surbendigoj ŝi estis plej fama en Hispanio kaj eksterlande. Sed kiam ŝi
estis nur 32 jaraĝa, nur du jarojn post la morto de sia mirata
orĥestrodirektoro Ataúlfo
Argenta, ŝi decidis forlasi la scenejon, kaj dediĉis sin al
sia familio kaj al instruado pri muziko kaj kanta arto.
Nun ŝi instruas en sia privata lernejo pri kanto en Madrido.