Post la juĝo Ŝerlin' kaj Don' Ĥŭan' renkontis denove kafcele, sed ili ne iĝis geamantoj ĉar ŝi estis edziniĝonta du tagojn poste. Ŝi invitis lin al sia geedziĝo, tamen. Kaj tie li estis, dezirante ŝin kaj edzon Marjon, feliĉon senfinan. Malgraŭ tio, post la geedziĝo la novedzino dancis kun Don' Ĥŭan' tuj post ŝi dancis kun sia nova edzo, kiu tre multe ĵaluzis. Ŝerlin' amas sian edzon, sed ŝi estis fascinata de Don' Ĥŭan'. Dum ŝi dancis kun li, ŝia edzo ne apartigis siajn ĵaluzajn okulojn el ili, kaj tio vere ĝenis ŝin, tiom multe, ke Don' Ĥŭan' portis ŝin al li post la unika peco, kiun ili dancis:
«Via edzino, Sinjoro», li diris. Marjo murmuretis Dankon kaj tiam Don' Ĥŭan' decidis, ke preferinde li revenos hejmen. Tio kaŭzis la unuan kverelon de la novaj geedzoj.
Ŝi diris, ke Don' Ĥŭan' ne gravas al ŝi. Tio, kio gravas multe al ŝi estas, ke li estas ĵaluza. Ŝi ne toleros lian ĵaluzon, do se li ne ĉesas pridubi ŝin, ŝi iros dormi ĉe siaj gepatroj tiun nokton, kaj ne revenos al li. Ili havis sian geedzan nokton bone, sed ŝi komprenis kiom malfeliĉa ŝia edzo estis pri Don' Ĥŭan'.
La venontan tagon ili komencos sian mielmonatan vojaĝon, sed antaŭ tio, ŝi diris al li, ke ŝi devas fari ion, pri kio ŝi ne toleros pridubon. Tio surprizis lin, sed li memoris pri la vortoj de la antaŭa tago, do li diris, ke li fidas ŝin plene.
Sed tio, kion ŝi devis fari estis pardonpeti Donon Ĥŭanon. Ŝi sciis lian telefonnumeron pro la juĝo pri la morto de la patro de Anin', do ŝi telefonvokis lin kaj ili konsentis renkontiĝi en diskreta loko.
«Mi multe bedaŭras la konduton de mia edzo, Don'. Mi jam diris al li, ke se li daŭrigas tiel, mi forlasos lin eĉ se ni geedziĝis antaŭ nur kelkaj tagoj».
«Ho, ne, kara. Ne plaĉus al mi esti la kaŭzo de via divorco».
«Ne, vi ne estos, Don' Ĥŭan', sed ka ĵaluzo de mia edzo».
«Ho, bone, mi ne scias kion diri. Mi komprenas, ke ĵaluzo povas esti serioza malsano».
«Kompreneble. Mi bedaŭras, ke mi ne konis vin antaŭe, Don'».
«Kio? Kial vi diras tion, Ŝerli'?»
«Plaĉus al mi koni vin pli bone…»
«Bone, memoru, ke vi estas ĵusedzinita kaj ekkomenconta vian mielmonatan vojaĝon, nur post kelkaj horoj».
«Jes. Plaĉus al mi havi suveniron de vi, eĉ tiel», ŝi diris prenante lian manon. Li estis tre surprizata fari ion, do li lasis ŝin gvidi lin. Ŝi prenis lin en virinan necesejon kaj unu el la etaj fekĉambroj sen lasi lian manon, kaj kiam ili estis en ĝi, ŝi blokis ĝin. Tiuj lokoj estas elpensitaj por nur unu persono, do ili estis tre proksimaj unu la alian, kaj por havi pli da spaco, ŝi malsuprenirigis la kovrilon de la fekseĝo kaj poste staris sur ĝin. Tiam ŝi malvestiĝis tute fronte al ŝokita Don' Ĥŭan', kaj malfermante siajn brakojn, ŝi diris:
«Prenu min, Don', bonvolu. Mi estas via nun».
Li diris nenion; fakte li povis pensi pri nenio por diri. Li konsideris la ideon turni sin kaj forkuri, sed poste li pensis, ke tio vundus la sentojn de Ŝerli' multe. Tial li lasis sin iri. Li brakumis ŝian talion kaj metis sian vizaĝon inter ŝiaj mamoj. Ŝi brakumis lin per siaj kruroj kaj alkroĉiĝis ĉirkaŭ lin. Ŝi poste glitis laŭ lia korpo ĝis kiam ŝi surgenuas antaŭ li, kaj faris ion, kion oni ne supozas, ke edzino de alia viro faras al oni. Post tio ŝi amindumis al li, eĉ se li nur povas doni seksfaradon al ŝi. Dum kelkaj minutoj ili seksumis, ĝis kiam ŝi atingis orgasmon, kaj nur kelkajn sekundojn post ŝi, li ankaŭ venis kaj senŝarĝigis plene en ŝin. Post tio li helpis ŝin revestiĝi kaj akompanis ŝin ĝis la dua strato antaŭ ŝia hotelo.
Survoje, li diris:
«Ankoraŭ mi ne komprenas pri tio, kio ĵus okazis».
«Mi diris al vi, Don': mi volas suveniron de vi».
«Ĉu idon?»
«Eble».
«Sed eble via edzo faris ĝin al vi lastan nokton».
Ŝi ridetis dirante: «Eble. Aŭ tiun ĉi matenon. Aŭ vi ĵus faris ĝin. Mi ne scias. Sed tiu ido estos certe mia».
«Bonorde. Ĝi estos de via edzo, tamen. Mi celas diri, oficiale».
«Tion mi ne scias. Tio, kion vi ĵus helpis mi fari estas aserti mian liberecon, kara. Mi estos kun mia edzon nur tiom longe, kiom mi volos. Kaj tiun ĉi matenon mi ne volis. Seksumi kun vi estas grandioza, Don'. Tio helpos min resti ĉi tiujn dek kvin tagojn for de ĉi tie per nur pensado pri tiuj magiaj minutoj».
«Enchanté, madame», Don' Ĥŭan' diris iomete kliniĝante al ŝi. «Don' Ĥŭan' ĉiam je servo via».
«Mi prenas tion kiel promeson, Don'. La minuton, kiam mi revenos el Turkio, mi telefonos vin».
Tiumomenton li konsideris, ke estas prudente ĝisi ŝin, kaj kisante ŝian manon ŝi deziris al ŝi belajn mielmonatan vojagon kaj geedzan vivon. Poste li reiris hejmen.
Tamen, Marjo sekvis sian edzinon, kaj eĉ se li perdis ŝian spuron, li vidis ŝin reveni hotelen parolante al Don' Ĥŭan', la manieron per kiu li kisis ŝian manon. Tio ne feliĉigis lin multe, sed li ne kuraĝis demandi al ŝi pri tio, de kie ŝi venas. Ankaŭ estis nenio malbona pri tio, ke ĝentila viro kisas l amanon de lia edzino, ĉar tio estas respektema maniero. Je la fundo de sia koro, flatas lin la penso Jes, vi kisu ŝian manon, sed tiu, kiu kuŝos kun ŝi en liton estas mi!
Ŝi ŝajnigis, ke ŝi venas de la kefejo hotela, kaj tuj vidante sian edzinon, li diris: «Ĉu via afero progresis bonorde?»
«Jes, kara, multe», ŝi diris malaperante en la banejon. «Post duŝo mi estos kun vi, karulo».
Li provis eniri la duŝĉambron, sed ŝi blokintis la pordon.
Kvin minutojn poste ŝe revenis ruliĝinta en bantuko. Ŝe aŭdis la bruon, kiun li faris sur la pordo, sed ŝi ŝajnigis, ke ŝi ne rimarkis.
«Kial vi blokis la pordon?»
«Ho, mi bedaŭras, kara. Ĉu vi bezonis necesejon? Estas kutimo mia, pro modesteco. Mi bedaŭras..., ne devas esti modesteco inter ni, geedzoj, mi komprenas. Mi promesas, ke mi provos memori. Se mi blokas ĝin al vi, bonvolu diri al mi».
«Memori pri kio?»
«Ne bloki pordon de vi. Mia edzo havas rajton ĉiam aliri mian korpon», ŝi diris lasante fali la tukon surplanken, tiel ke ŝi restis tute nuda antaŭ li kun ridetanta gastiganta vizaĝo.
Oni ne povus pensi, ke ŝi ĵus seksumis kun alia viro nur unu horon antaŭe. Marjo ne sciis tion, kompreneble, sed eĉ se li suspektis pri ĝi, li prenis ŝin tie, starante, sen ĝeni sin iri al proksima lito. Tiu estis la unua fojo en sia vivo, ke li faris tiel, kaj ŝia dua. Iam li aŭdis, ke ŝi diris, ke nur bestoj seksumas starante anstataŭ kuŝante sur lito, sed li estis tiom freneza pro tiu ĉi brunulino bela kun tiom longa hararo, ke li simple ne povus atendi ĝis ili estis sur lito, kaj nun li scias, ke ŝi sentas same. Dum ili havas tiel mirindan seksumadon, li promesis al si mem, ke li neniam permesos sian ĵaluzon malbonigi la rilaton kun lia edzino, lia mirinda, privata diino.