Redaktore sago

Publikaj virinoj. Okazis!

Finfine venis balotado en Hispanio, kaj miaj kuncivitanoj amase voĉdonis kaj imponas nun al mi registaron, kiun mi ne volas pro tio, kiun neniu popolano simpla, kiel mi, elektis. Nur politikistoj elektas inter si. Tio ne konvenas al la lando, tio ne konvenas al la popolo. Tio ne konvenas al mi. Tio konvenas nur al politikaj partioj kaj ties anoj.

Jam okazis la ĝenerala balotado la 28an de aprilo, kaj 75% da hispanoj iris voĉdoni, ne elekti, la listojn da reprezentantoj de la partioj politikaj en la Kongreso de Deputitoj.

La problemoj pri kiuj ni okupiĝas en Hispanio nun ne estas la realaj problemoj, sed tiuj, kiuj la partioj decidu, ke ni priparolu. En demokratio la popolo kontrolas la parlamenton, sed en Hispanio estas la registaro, kaj kompreneble ankaŭ la parlamento, tiuj, kiuj kontrolas la popolon. Kaj oni asertas, ke tio ĉi estas demokratio...

Mi prezentas en supra foto novajn vizaĝojn de la hispana politiko. Mi ne komprenas, ke tiuj feministoj plendante pri la malgranda partopreno de virinoj en respondecaj postenoj de la vivo hispana tute silentas rilate al kapoj de politikaj partioj. Anstataŭ Pablo Casado, PPn povus gvidi Andrea Levy; anstataŭ Pedro Sánchez, Meriĉel Batet' povus gvidi PSOEn; anstataŭ Pablo Iglesias, Irene Montero povus gvidi UNIDAS PODEMOS-n; Inés Arrimadas, CIUDADANOS-n; kaj Rocío Monasterio, VOX-n. Eble la elektoj de hispanoj estintus alia, se virinoj finfine saltus al kaplokoj de partioj politikaj. Ili same ne reprezentus la popolon, ĉar demokratio en Hispanio estas ankoraŭ utopio, sed almenaŭ la tiel nomitaj reprezentantoj estus pli agrablaj vidi...

Ĉu ni devus diri, tiukaze, reprezentantinoj? Laŭ mi, tio estus necesa nur se politike ili agus diverse al tio, kion viroj faris ĝis nun kiel prezidantoj. Sed prezidi registaron, gvidi la popolon, plibonigi la estonton de la nacio kaj havi bonajn rilatojn kun amikaj kaj fermdaj nacioj estas io nesekse necese markebla, do mi konservos la signifon pri prezidanto kiel tiu, kiu prezidas, kaj se oni agnoskas, ke virinoj faras la saman laboron kun sama efiko kiel viroj, mi opinias, ke jam tempo estas senigini metiojn...

Tio ne signifas, tamen, ke politikistinoj ne estos pli utilaj ol virpolitikistoj, se la tiel nomita Konstitucio Hispana ne estas ŝanĝita aŭ anstataŭigita de vere demokratia konstitucio. Mi ne estas kontraŭ la reĝo, la kapitalismo, la socialismo, mi estas kontraŭ neniu politika ideo, sed mi nur estas kontraŭ maldemokratio. Kaj tion ni suferas nun en Hispanio, ĉar ni, la popolo, ne partoprenas en la politikaj decidoj de nia lando, ĉu rekte, ĉu nekrekte. Ni nur beas balote ĉiun jarkvaron. Kaj tio estas elekti nenion. Ne nian estonton, ne nian farton, ne nia historion, ne nian agadon.

Mi deziregas ke iam, ĉu viro, cu ino, ebligos al ni elekti, ne bei, nian destinon.



Kajeroj ~ Kajero 105ª ~ En PDF (paĝo 3ª)