HALEano Pedro Ruiz nun vojaĝas tra Afriko. Li sendas al ni siajn komentojn pri tiu mirinda kontinento. Sed ni lasu lin mem rakonti al ni:
Hodiaŭ ceestis mi meson en katedralo katolika de Paraku'. Ĉeestantoj vestas plej eble kiel bele. La kuncelebrantoj estas 13, ja ili parolas sinsekve la francan kaj la anglan, ĉar estas multaj angloparolantoj veninte el Niĝerio. Homilion diras ĉefa preĝisto, kvazaŭ aktoro, kiu moviĝas laŭ la antaŭaltaro kaj eĉ koridoroj, varmigante la ĉeestantaron, kiu respondas histerie al liaj demandoj per tiuj aferoj, kiujn li esperas. Mi citas kelkajn vortojn de li: Mi scias, ke vi venis kun pli ol mil frankoj en viaj poŝoj, sed ni supozu,ke vi nur 1000 portas: kiom vi donos al Di'? Ĉu cent? Ĉu ducent? Ĉu 500? Tiam infanoj en la unua benko diras: Kvincent! Rapide la preĝisto invitas ĉiujn donaci almenaŭ 500, ĉar geinfanoj diris tion. Estas orĥestro kaj koruso, kiu kantas kanzonojn, kiujn ĉiuj konas kaj kantas dum homo venas laŭ la centra koridoro alveni al la pupitroj kaj lasi la monon laŭte kaj parade. Poste oni aŭkcias glason da minerala akvo. La orĥestro kuraĝigas pliproponi pere de tamburado. Ĉiu persono, kiu aldonis monon al propono venas laŭ la koridoro kun bileto en levita mano, dum spektantoj enfebriĝitaj aplaŭdas. Ili atingas la ciferon 259 725 frankojn. Poste, la ĉefa preĝisto vokas tri ĉefulojn, kiuj donis plej kvanto da mono, kaj ofertas al ili trinki el la glaso da akvo. La ceteron de la glaso li verŝas en du sitelojn kaj du preĝistoj per du balailetoj trairas la koridoron akvumante la ĉeestantojn. Post tio, la pia societo Sankta Jozefo trairas la centran koridoron ĝis la altaro portante kokinojn, manĝaĵojn, trinkaĵojn, kaj aliajn objektojn. Societo de virinoj faris same, kaj ankaŭ kelkaj familioj kaj grupoj. Poste mi vidas virinon prenante poŝtelefonon, kaj kontraŭante tiu regulon, ke estas malpermesite uzi ĝin en la katedralo, mi kuraĝas preni tiun mian kaj foti. Post meso finiĝas, ĉiuj venas en la korton katedralan kaj starigas feston per muziko, manĝado kaj trinkado. Ankaŭ oni starigas tombolon pri ĉiuj oferoj.
Mi venas en la landlimon kun Togo. Tiu apuda fotego pri Afriko estas la sola foto, kiun oni permesis al mi fari en la landlimo. Policanoj, aldone, diris al mi, ke mia multienira vizo, kiun mi ricevis en Benin' iri kaj reveni en la du landojn, ne validas en Togo, kaj ili devigis min pagi novan vizon. Togolano ĉeestanta diris al mi poste: Tiun monon, kiun vi ĵus pagis, ne iras al ŝtato, sed al poŝoj de tiuj policanoj, kiuj dividos ĝin inter si. Mi ankaŭ konstatis, ke multaj vojaĝantoj ne havas identigilon, sed ili donacas monon al policanoj esti permesataj eniri kaj eliri tra la limo.
Taksioj kolektivaj trairas la limon sen plenumi ian ajn formalaĵon kaj venas en la unuan urbeton togan, kie ili disvendas la vojaĝantojn al togaj taksioj por atingi la celon interkonsentita en Benin'.