De kiam komencis nia magazino multaj aferoj okazis. Hispanio estis alia tiam, estis granda kvanto da HALEanoj, kiuj iom post iom malaperis, kelkaj pro ĉeso de vivo, aliaj pro ĉeso de fido al idealo, laŭ ordonoj de ŝafestro.
Relegante niajn unuajn numerojn, mi ne povas ne memori la eventojn, kiuj okazigis la preskaŭ malapero de la socia bazo de nia asocio. Jes, dekomence respondecas pri tio la perfido de SAT al sia propra Statuto, kiu igis ĝin fari maljustajn eksigon de HALE kiel LEA-o, kion ni neniam, tamen, agnoskis aŭ akceptis. Aldone, ni konsideras ke la spirito de SAT ne plu kuŝas tie, sed ĉe HALE, ĉar ni estas progresemaj, kaj tamen toleremaj al aliaj pensmanieroj, tiel, kiel LANTI kaj la aliaj fondintoj de SAT deziris kaj proklamis pere de sia fondanta dokumento, kiun ni memorigas al estanto kaj estonto pere de nia numero 50ª.
Fojfoje mi pensis ĉu indas daŭrigi la aferon redakti kaj publikigi nian karan magazinon, Kajeroj el la Sudo, sed ofte venis en mian kapon la vortojn de elstara esperantisto kaj SATano de la pasinto, VALO, kiu rekomendis, ke oni laboru per sia fosilo, tiel farante tiom, kiom oni povos, ne pli, sed ankaŭ ne malpli. Ankaŭ mi decidis, ke dum ĝi aperos, ĝi atestos pri tio, ke almenaŭ manpleno da homoj ne akceptas aŭ agnoskas maljustecon. Ĉu ni deziras malebligi maljustecon en la mondon? Nu, oni komencu je niaj propraj koroj kaj agoj.
Pro tio mi daŭre petas de bonvolemaj samideanoj, ke ili sendu kontribuaĵojn, novaĵojn, opiniojn, kaj tiel plu, por publikigo ĉe niaj paĝoj. Sed ĉu ili venas, ĉu ne venas, ĉu lante ĉu po malgranda kvanto, oni sciu, ke la Kajeroj el la Sudo plue aperos dum multaj jaroj, kiel atestanto pri tio, ke aferojn oni ĉiam povas fari pli bone, kaj ke indas pli fari ol ne fari.
Mi salutas vin ĉijare dezirante feliĉan novjaron kaj sanon por la cetero de via longa vivo.