Biografio

Ada Sikorska

    Ne tre ofte mi kopias artikolon de alia magazino, sed mi legis tiun en numero 1317 (oktobro de 2017) de la revuo Es­peranto, organo de UEA, pri grava raportistino de la movado de Espe­ran­to, kaj mi decidis, ke necesas, ke estas interese al ĉia esperantisto scii pri ŝi. Ĉar ne nur gravas, ke esperantistoj faru aferojn por nia lingvo, sed gravas ankaŭ, ke oni sciu pri ili. Kaj al tio, ke oni sciu, dediĉis Ada Sikorska sian vivon.

    La artikolo estas subskribita de L. P., kaj diras jene:

    Ne tre ofte mi kopias artikolon de alia magazino, sed mi legis tiun en numero 1317 (oktobro de 2017) de la revuo Es­peranto, organo de UEA, pri grava raportistino de la movado de Espe­ran­to, kaj mi decidis, ke necesas, ke estas interese al ĉia esperantisto scii pri ŝi. Ĉar ne nur gravas, ke esperantistoj faru aferojn por nia lingvo, sed gravas ankaŭ, ke oni sciu pri ili. Kaj al tio, ke oni sciu, dediĉis Ada Sikorska sian vivon.

    La artikolo estas subskribita de L. P., kaj diras jene:

   Ada Skorska «La esperantistoj ne forgesis Adan Si­kor­san, Honoran Membrinon de UEA, unu el la plej grandaj figuroj de nia Movado, kies datreveno de morto falis la 7an de la pasinta aŭgusto.

    Ada famiĝis i.a. pro tio, ke ŝi transprenis de Teo Jung la tiaman sen­de­­pendan gazeton Heroldo de Es­pe­ranto (fondita en 1920) kaj redaktis ĝin honorinde dum 34 jaroj (1962-1996) en Bruselo, Madrido kaj Torino ĝis sia morto: memorindaj estas la specialaj duoblaj aŭ trioblaj numeroj pri la universalaj kongresoj kaj pri kulturaj temoj sugestitaj de Unesko. Entute ŝi redaktis pli ol 500 numerojn. En tiu periodo Ada kun granda volstreĉo trifo­je adaptiĝis al la ra­­dikalaj ŝan­ĝoj de la pres­tek­niko, transiranta de frua man­kom­postado de la teks­toj al li­no­tipa metodo, ĝis la nuna kom­putila sistemo.

    La Es­pe­ran­to-vivo de Ada komenciĝis en 1956, kiam en Varsovio ŝi lernis la lingvon en kurso de Julio Baghy: ŝi poste konfesis, ke ŝi ploris kiam ŝi ne povis viziti liajn lecionojn. Ŝi unue laboris en eldonejo, poste fariĝis redaktorino de la Esperanto-dissendoj de la Pola Radio kaj vicprezidantino de la Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio; en 1959 ŝi aktivis en la ga­ze­tara laborgrupo de la 44-a UK en Varsovio. En 1960 Ada edziniĝis al la italo Gian Carlo Fighiera, kons­tan­ta kongresa sekretario de UEA, kun kiu ŝi vivis en kvar diversaj lan­doj. Ambaŭ interparolis dum la tuta vivo nur en Esperanto, kvankam ili konis kelkajn aliajn lingvojn. Eĉ en sia lasta hospitala lito, dum vizito de la fratino el Svislando, dekon da tagoj antaŭ la morto, ŝi rilatis kun la edzo kiel kutime en la internacia lingvo, krome kun la fratino pole, kun la bofrato, iranano, france kaj kun la kuracisto itale. La epizodo estas rakontita en la broŝuro eldo­nita de UEA La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka.

    La vivo de Ada Sikorska estis ekde la fruaj jaroj eventoplena. Ŝi naskiĝis en Siedlce (Pollando) en 1929 kaj mortis en Torino (Italio) en 1996, nur 67-jara. Pro militaj kaŭzoj, apenaŭ 11-jara, ŝi kune kun la familio kaj miliono da poloj devige elmigris al Sovetunio (kie ŝi lernis en rusaj lernejoj) kaj poste al Libano, Irano kaj Britio (kie ŝi daŭ­ri­gis la studojn en polaj lernejoj por rifu­ĝintoj). Rimarkinde estas, ke dum sia dummilita infana restado en Siberio (post la morto en Katyn de la patro, generalo Francisko Si­kors­ki) ŝi sendis al onklino en Pollando kortuŝajn priskribojn pri la situacio: malsanoj, malsato kaj parazitoj. La konservitaj leteroj aperis en Espe­ran­ta traduko en ŝia broŝuro De tajgo al mina­retoj (eldono Espe­ran­totur), kiu inspiris teatraĵon, kiun en Esperantokongresoj ludis po­la ak­torino. Reveninte postmilite al Pol­­lando, Ada diplomiĝis pri slava fi­lo­­logio kaj specialiĝis pri ĵur­na­listiko.

    Ekde sia lerno de Esperanto, ŝi vizitis ĉiujn universalajn kaj ama­son da naciaj kongresoj kaj lokaj kunvenoj. Ĉiam gaja kaj amikema al ĉiuj, neniam aroganta sed helpema al konatoj kaj nekonatoj ŝi estis: pro siaj inteligenteco kaj societema ka­rak­tero Ada ĝuis en la Movado grandan popolarecon. En la privata vivo ŝiaj fortaj energio kaj laboremo fariĝis proverbaj. Ŝian energian karakteron konfirmas ĉies opinio, ke se ŝi dirus, ke ŝi faros ion morgaŭ, eble ŝi farus ĝin hodiaŭ. Same granda estis ŝia pasia sindediĉo al ĉiaj noblaj idealoj, ĉefe virina li­be­re­co, ekologio, helpo al la tria mondo; sen paroli pri la senfina amo al la patrolando, kiun ŝi vizitis ĉiuja­re.

    Kiam Ada forpasis, alvenis al la edzo preskaŭ 200 kondolencaj mesaĝoj el la tuta mondo; kelkaj poetoj kiel William Auld dediĉis poemojn al la tragika evento, fu­ne­braj ceremonioj okazis en pluraj lokoj, kongresoj donis al salonoj ŝian nomon. Plej trafe, itala espe­ran­tistino skribis: “La Movado sen Ada estas kiel kongreso sen fago”. Jes, la esperantistoj ne forgesis Ada.»

Se oni deziras scii pli pri Ada Sikorska, oni po­vas legi la librojn La lastaj tagoj de Ada, Aduŝ­ka, verkita de ŝia edzo, Gian Karlo Fi­ghi­era, kaj De tajgo al minareto, verkita de Ada Sikorska mem, ambaŭ mendeblaj ĉe UEA.


Kajero 98ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 6ª) ~