La pasintan monaton aŭguston dek ses hispanoj kaj turistoj estis mortigitaj de, supozeble, kvin islamanoj pere de kamioneto. Policanoj rilatigis tion al eksplodo kaj detruo de konstruaĵo en Alkanar', provinco de Taragono, kelkajn tagojn pli frue.
La teroristoj facile forlasis la kamioneton kaj eliris la urbon, sed tio, ke oni ĝenis ilin. Ili rabis pasantan aŭton kaj mortigis ties ŝoforon, kaj iris en alian urbon, Kambrils', kie ili provis fari same. Bedaŭrinde por ili kontrastaŭris ilin ĉu policistino juna, ĉu legionano (oni ankoraŭ ne scias kiu, pro la turpa prezentado partiana de novaĵoj ĉe niaj amaskomunikiloj), sed fakto estas, ke ili estis mortigataj per pafoj de polico.
La afero okazis ene de sensenca procezo de katalunaj registaristoj cele al sendependiĝo de Hispanio. Ili nomas tion malkonektigo, kvankam tio signifus, ke ili antaŭe estis konektitaj al cetera Hispanio, kion mi vere dubas. Tio igis kataluna polico ne permesi kunlaboron de ŝtata polico, kiuj vere rilatigis detruon de domo en urbo Alkanar' kun teroristoj de Barselono. En tiu domo ili pretigis bombojn pere de gazaj botelegoj, sed io fuŝis kaj ili mortis, kaj la konstruaĵo detruiĝis ĝisfundamente. Mi scivolas pri tio, kiu pagos al veraj posedantoj de la domo, ĉar ili estis tie kontraŭleĝe. Jes, ili estis okupas, tio estas, ili simple rompis la pordon kaj eniris la domon, kaj pro idiota leĝo hispana hodiaŭa, la posedantoj ne povas forpuŝi ilin, sed komenci procedon ĵuran, kiu povas daŭrigi jarojn, sed antaŭ tio konkludos, la krimuloj povas jam detrui la domon, kiel oni vidis en tiu ĉi kazo. Mia estas la konvinko, ke politikistoj, kiuj faris tiun leĝon ne pagos al posedantoj de la domo por nova konstruado.
Ĉiel ajn, la Civila Gvardio, kiu jam rilatigis ambaŭ aferojn, estis tute ne atendata de la kataluna polico, kaj sekve teroristoj senĝene povis mortigi preskaŭ du dekojn da senkulpaj promenantoj, ĝis kiam alia policano haltis ilin pere de kugloj en alia urbo.
La afero per si mem jam estas sufiĉe grava kaj bedaŭrinda. Sed estas alia problemo aldonita, kiu estas vera insulto al memoro de murditoj: nun ŝajnas, ke la vera problemo en Hispanio ne estas amasmurdado, sed tio, ke homoj malamas islamanojn! Mi vidas, ke en retejo oni denoncas kaj kondamnas, ke homoj diras, ke ili malŝatas la islaman religion, kaj ties adorantojn. Kaj la vero estas, ke kelkaj ricevas monpunojn kaj minacojn esti enkarceriataj pro tio. Aliflanke, mi vidas en televido ke en manifestacioj estas kelkaj homoj vestitaj kiel islamanoj, kiuj protestas kontraŭ la amasmurdo. El tio oni povas eltiri, ke ne ĉiu islamano kulpas pro tio, vere. Sed tio ne pruvas ke murdistoj ne estas bonaj islamanoj. Fakte, se oni konsultas la Sanktan Libron de islamanoj, oni ne vidas kondamnan vorton kontraŭ homoj, kiuj mortigas pro sia religio, la sola vera, laŭ ili.
Mi vidas, ke en amaskomunikiloj ne nur estas primokoj pri kristana kaj juda religioj, kaj neniu plendas, sed se oni publikigas bildon aŭ opinion malfavoran kontraŭ la religio de Mahometo, oni plendas pri islamofobio kaj minacas kun laŭleĝa persekutado. Kaj tion mi trovas troiga. Ĉu ĉiuj maŭraj ĉu ĉiuij kristanaj!, diras la proverbo hispana, celante diri, ke oni devas trakti ĉiujn same. Tio estas deca kaj demokratia. Sed politikekorektistoj kreis arogantan cenzuron, kiu protektas islaman religion kontraŭ aliaj. Do, oni povas kritiki la papon, sed ne islamanojn. Pro tio mi forlasis ATEO-n, Ateisman Tutmondan Esperantan Organizon, kiam okaze de murdo de Osama Bin Laden fare de usonaj soldatoj, mi metis foton de tiu ulo kune kun titolon de ena artikolo Kaj finfine Osama venkis Obaman! En la redaktora artikolo mi abundis pri la temo, kaj la Prezidanto tiutempa kaj aliaj estraranoj opiniis, ke oni ne povas publikigi tion. Do ŝajnis, ke oni povas kritiki kristanan religion (tiu, kiu formigis Eŭropon, kaj tiurilate oni povas nomi ĝin kiel nian, eĉ se ni estas ateistoj), sed ne la islaman religion. Oni ankoraŭ ne parolis, je 2010, pri islamofobio en Eŭropo, sed jam estis la sento, ke oni ne veku la leonon... Mia inklino estas, vere, ke oni dresu la leonon, ĉar ni ne bezonas la leonan vivmanieron, sed se leonoj deziras vivi inter ni, ili devas lerni nian vivmanieron aŭ reiri hejmen. Pro tio mi forlasis la redaktadon de ties magazino kaj la asocion mem.
Mi daŭre opinias, ke liberpenso estas pli grava ol ne tikli islamanojn, aŭ anojn de iu ajn aliaj religioj, klubteamoj aŭ politikaj partioj. Laŭ mi ili estas same senpravuloj.