Socio:

Fantazia demokratio Ni vivas en moko de demokratio

De kelkaj tagoj mi suferas la aperon en Televi­doj kaj aliaj amas­me­dioj, de propa­gando pri la Kvar­de­ka Dat­reveno de la Re­al­ve­no de De­mokratio en His­pa­nio!

Mi esprimas ion, kion mi ne tak­sas vere opinion, sed kons­taton pri tio, ke ne eblas kon­ten­tiĝi pri datreveno de demokratio, ĉar demokratio ne­niam ekzistis en Hispanio, ankoraŭ ne ekzis­tas nun, kaj verŝajne neniam ekzis­tos en nia lando. Eble oni miros al tio, ke mi, kiu ade fieras pri mia sennaciismo, parolas nun pri nia lando. Mi konfesu unue, ke temas pri la lando, sur kiu mi vivis la plej granda parto de mia vivo, kaj tio ne igas ĝin posedaĵo mia, kaj vere ankaŭ ne, min posedaĵo de Hispanio. Tio estas la terpeco, kie mi ha­zar­de naskiĝis kaj gajnis mian salajron kaj nun emeritiĝas. Se mia patro sukcesintus elmigri en Francion kiam la Intercivitana Milito finiĝis, je 1939ª, eble mi estus franco, ne hispano, kaj mia rilato al Francio estus sama kiel nune estas ĝi al Hispanio. Sed ĉian ajn opinion vi havu pri mi, legu pri mia rezonado pri tio, kion mi ĵus diris:

Kio estas demokratio? Certe ne nur tio, ke homoj voĉdonas kiam registaro vokos ilin, laŭ kondiĉoj deciditaj de registaro kaj neniam interagnoskitaj de la popolo. Male, la voĉdonadoj, kiujn la registaro de la Diktaturo de Franko organizis, ankaŭ estus demokratiaj. Sed ili ne es­tis, ĉar popolo ne estis aŭs­kultata antaŭ ol fari leĝojn, sed ĝi estis tutelata de la registaro, same kiel ĝi estas tutelata de partioj politikaj nuntage. Por ke ekzistu demokratio, devas ek­zis­ti du aferoj: reprezenteco kaj divido de povoj.

Estas evidente, ke en His­pa­nio deputitoj ne estas elekteblaj, se ili ne estas en la listo pre­zen­­tata de politika partio. Ĉu ni, la popolo decidas pri tio? Ne, la politikaj partioj decidas. Sed por eniri la liston, oni devas esti lojala kaj fidela al ideologio de la koncerna partio, kaj ankaŭ al ties gvidanto. Laŭ la artikolo 6ª de la Konstitucio de 1978, partioj politikaj estas Funda­men­taj iloj por politika parto­preno, kio signifas, ke se oni ne aliĝas al partio, nenion oni povas fari en hispana politiko. Sekve, deputitoj ne zorgas pri la intereso de ni, la popolo, sed de ili, siaj partianoj, aŭ sia partio. Pro tio ne ekzistas demokratio en Hispanio. Dum ekzistis la Diktatoreco de Fransisko Fran­ko, ankaŭ estis parlamento, kies anoj estis elektitaj de la dik­ta­toro mem aŭ siaj partianoj. La popolo povis voĉdoni, kaj fakte faris ĝin, por elekti la trian parton de tiu parlamento. Sed la kiam deputito voĉdonis kon­traŭ­e al Diktatoro, preĝisto ki­es nomon mi nun ne me­mo­ras, li estis eksoficigata subite. Nun deputitoj ne estas eksoficigataj subite, se ili ne obeas la ordonoj de la gvidantoj de siaj partioj, sed ili estas insultataj kiel transfuĝintoj kaj oni petas de ili, ke ili redonu sian postenon en parlamento al sia partio. Tio estas cini­ka­ĵo, ĉar la postenoj ne apartenas al partio, sed al homo, kiuj havas ĝin, sendepende al tio, ke ili estis prezentitaj de partio politika. Do, voĉdoni favore al popolo ansta­taŭ al par­tio, estas perfidi ĝin, sed perfidi la popolon estas bo­nor­de, laŭ niaj politikistoj. Ĉu tio ne estas korupto? Sed la afero estas eĉ contraŭleĝa pro tio, ke la artikolo 67ª-2 diras, ke la anoj de Parlamento ne estas ligitaj de imperativa mandato, kaj sekve influi en ties decidoj estas kontraŭleĝe. Sed tio ne gravas al registaro aŭ deputitoj mem. Jen la kerno de koruptado en Hispanio: prifajfado al leĝoj de tiuj, kiuj faras ilin. Sed tio okazas nur pro tio, ke deputitoj vere reprezentas partiojn, ne la popolo, al kiu mankas rimedo eksoficigi deputitoj kiam ili ne plenumas sian taskon.

Pri divido de povoj la afero fontas el Konstitucio mem, kiu per tio jam iĝis nedemokratia de sia naskiĝo mem: la artikolo 99-3ª diras, ke la Kongreso de Depu­ti­toj proponas la Pre­zi­den­ton de la Registaro, kiun la Re­ĝo de Hispanio oficigos nur se li havas la konfidon de la de la Kongreso de Deputitoj, nia Par­lamen­to. Tio signifas, ke la povo ek­zekutiva dependas el leĝ­faranta povo, kaj sekve tute ne estas demokratio en His­pa­nio. Demokratiigi Hispanion pos­tulas krei novan kons­ti­tu­cion, sed ne nome de diktatoraj deputitoj kaj ĝistiamaj sekretaj partioj, sed de la popolo mem. Pro tio oni devas voĉdoni de­pu­ti­tojn al Konstituiganta Par­la­men­to, kies sola tasko estas krei novan demokratian Kons­ti­tu­cion.

Dume, oni havas nenion pri­fes­­­tumi en Hispanio.


~ Kajeroj. ~ Gazetoteko ~ Kajero 97ª ~ PDF (paĝo 12ª) Iru antaŭen