Hodiaŭ oni emas paroli nur al tiuj, kiuj pensas same ol oni. Per tiu maniero ĉiuj opinias same, kaj neniu lernas ion ajn indan. Temas pri malriĉa intelekto, la spirito de bestaro, de tribo, kaj oni finfine konvenas, ke la Leĝo de Linĉ' ne estas maldeca...
Sed oni facile komprenas, ke de l' diskuto kaj kontraŭstaro de opinioj venas lumo. Mi lernis multe da aferoj diskutante kun homoj, kiuj ne pensas same kiel mi. Kaj estas same al mi ĉu ili estas socialistoj, anarĥiistoj (je ĉiu ajn nuanco), falangistoj (kiu ankaŭ estas maldekstraj, interkrampe), dekstruloj, honestuloj, malhonestuloj, senkulpuloj, naivuloj aŭ maliculoj... Per ili ĉiuj mi lernas, ĉar ili ĉiuj estas nesamaj al mi, kaj ĉiu el ili rakontas al mi saman aferon el diversa vidpunkto, tiel, kiel devas esti, kie Kampoamor' diris al ni per sia fama poemo (Ĉe ĉiu tiu perfida mondo / nenio veras, /nenio malveras /ĉio estas laŭ la kolor' / de l' kristal' / per kiu oni vidas).
Escepto al tio estas, oni povas diri, netoleremuloj. Ĉu oni povas amikiĝi al netoleremuloj? Nu, la afero estus ĉu netoleremuloj povas amikiĝi al oni.... Ĝis kiu limo oni povas permesi iliajn opiniojn? Nu, mi trovas, ke ne estas limoj por opinioj. Kiam, tamen, ili postulas, ke oni aliĝu al siaj opinioj, jam venas la momento, kiam oni devas decidi ion..., sed se oni estas netolerema al netoleremuloj, kion oni povas riproĉi al ili? Oni ne estu netolerema al netoleremuloj, same kiel oni ne povas esti naiva kun naivuloj, aŭ rabema kun rabistoj. Al oniaj amikoj krimaj (se oni havas iun, ĉar ili malofte konfesas, ke ili estas), oni devas porti cigaredojn en karceron, kaj apogi ilin amike kaj elkore, sed oni ne esprimu konsenton pri tio, kion ili faras, same kiel al nekrimaj amikoj. Ĉar oniaj amikoj estas ili, kaj oni estas oni. Oni povas unuiĝi al ili pli aŭ malpli, sed oni neniam povas koincidi plenplene kun iu ajn el ili, kaj ankaŭ vi certe povos, ĉar se vi farus tion, vi ne estus vi, sed vi estus ili. Kaj tio estus tro!
Lastatempe oni parolas pri du aferoj, kiuj skuis la publikan opinion ĉe amaskomunikiloj: du aferojn, kiujn oni ne devas, aŭ almenaŭ ne indas defendi kongrue al dogmoj de Politika Korekteco: polo kuraĝis diri en Parlamento Eŭropa, ke virinoj estas pli malaltaj, pli malfortaj kaj malpli inteligentaj ol viroj, kaj pro tio decas, ke ili ricevu malpli altan salajron ol viroj. La hispana socialisma deputitino, kiu respondis al li, diris, ke laŭ li, ŝi ne rajtus reprezenti voĉdonantojn. Mi ne sukcesas vidi la rilaton de ŝia parolo kun tiu de la polo, sed li ridetaĉis kun memestimo, ĉar ŝajnis, ke tiu knabino rajtigis lin per la persona atako, kiun ŝi dediĉas al li. Ĉar ni ne povas kontesti la rajton al deputito diri tion, kion li konsideras konvena laŭ sia lojala scio kaj komprenpovo, kvankam tiun bazan devon de demokratio kaj libereco pri esprimo (kiuj ne estas la sama afero) perfortas sisteme ĉiuj politikaj partioj en Hispanio kaj eble ankaŭ eksterlande. Kaj tamen ĉe ĉiuj niaj amaspropagandiloj (ĉar komuniko estas fremdaj al ili) abunde aperis opinioj kontraŭ la kompatinda polo. Kaj tiuj opinioj estis vere ununura: oni ne pozvas diri tion en parlamento, kiu estas ĉies. Ni vidu, gesinjoroj malsamopiniantaj al malsamopinianto pola: ĉu libereco pri opinio estas por diri nur tion, kion plaĉas al vi? Ĉu vi portas la absolutan veron kaj neniu povas kuraĝi diri male al tio, kion vi diras? Ĉu temas nur pri tio, ke vi timas esti konvinkitaj pri io blasfema kontraŭ tiu nova religio, Korekteco Politika, kiu igas vin fari same kiel tiuj fanatikuloj de la estinto, kiu ĉasis sorĉistinojn kaj kondamnis tiujn, kiuj malsame opiniis? Vere tiu ĉi estas demando de evidenta respondo, sed eble oni ne vidas tiel ĉi, ĉar oni volas daŭre esti kiel nudaj reĝoj onian tutan vivon, kaj ve al tiu, kiu kuraĝos averti onin pri tio. Ne, mi ne respondos ĉu favore, ĉu malfavore al tio, kion la polo diris. Kaj ĉu vi scias kial? Ĉar mi ne volas. Mi ne bezonas vian permeson opinii, kaj se vi opinias, ke mi ankaŭ estas tia aŭ tia ĉi, mi kompatas vin. Iam vi komprenos tion, kio liberopinio kaj liberesprimo estas. Certe kiam oni ne plu havos ĝin ĉar oniaj nanoj jam kreskis tiom multe, ke ili nuligis onin kaj se tiam oni moviĝas, ankaŭ oni ne estos en la foto.
La alia grava afero estas la fama aŭtobuso de asocio Hazte Oír (Aŭdigu vin, en la hispana). Verŝajne virinfanoj havas penison, kaj infaninoj havas vulvon. Verŝajne estas reago al tiu alia kampanjo, kiu estis antaŭ iom da tempo kies slogano estis: "Kelkaj infaninoj havas penison, kelkaj virinfanoj havas vaginon". Mi ankaŭ ne diskutos la aferon, sed mi daŭre defendas la liberecon pri esprimo. La tagon, kiam mi ne plu havos ĝin (kaj mankas ne multe por tio, pro la disfunkcmedioj hispanaj) mi ne plu povos diri al vi tion, kion mi opinias, kaj plej eble ankaŭ vi ne povos se tiu dogmo, kiun vi tiom pasie defendas hodiaŭ, ankoraŭ estas la oficiala dogmo. Ĉar socio evoluas sendepende de la individuoj, kiuj atingas povon en ciu momento, kiel historio rakontas al ni sinsekve. Sed gravas al mi, ke en memdirita ĵurŝtato urbestrino kuraĝis uzi policon senmovigi veturilon sen juĝista ordono. Tion Gestapo faris iam, kaj tiam estas malorde, sed naziuloj neniam fieris, ke ili estas demokratiaj aŭ justaj. Sed tiuj politikistoj novaj ja fieras pri tio. Ili venas en povon kaj klopodas devigi sian ideologion sur la civitanojn, kvazaŭ ni bezonus tion. Ili nuligas la rajton, kiujn ni ĉiuj havas pensi kaj opinii laŭvole, kaj jen la problemo. Post nelonge oni vidos infanojn denonci siajn gepatrojn, same kiel okazis en la nazia Germanio, kaj tamen neniam okazis en frankisma Hispanio, eĉ se ne plaĉas al vi legi tion ĉi. Sed honesteco postulas, ke oni donu al ĉiu tion, kio estas lia aŭ ŝia.
La aŭtobuso de Hazte Oír devintus senmoviĝi, aŭ ne, laŭ ordono de juĝisto, ne de urbestrino; ĉar oni ne povas juĝi civitanon pro ideologio, sed en juĝejo, pro akceptata leĝo. Ĉar estas neniu neerarebla, kaj pro tio ni ĉiuj povas erari, kaj en tiuj kazoj ni devas korekti la malbonon kaŭzitan. Sed se niaj eraroj venas el niaj privataj opinioj, personaj, oni povas malfari tion, kion oni faris, sed se ili venas el ideologio, kiun oni brakumis blinde, ĝi ne permesas al oni ĝustigi, ĉar ĝi estas kvazaŭ korseto, kiu ne permesas al oni movi tien, kien ni bezonas. Pro tio mi trovis antaŭ kelke da jaroj, ke ĉiuj ideologioj estas perversaj denaske. Ne estas sana ideologio. Estas ideoj, kiuj decas pli ol aliaj, kaj ĉiun momenton oni movas al ili aŭ el ili, sed oni ne povas konsenti pri tio, ke ideologio difinu aliajn personojn kiel malamikojn nereamikeblajn unu de la aliaj. Tio atencas kontraŭ la rajtoj de aliaj homoj. Oni povas ne atenti al ili, sed ne levi sian manon kontraŭ ili, eĉ virtuale, nur pro tio, ke oni ne konsentas kun ili pri tio, ĉar tio estas totalismo. Jes, mi scias, ke estas totalismaj partioj, kaj se oni demandus al mi, ĉu mi konas iun partion politikan, kiu ne estas totalisma, mi honeste devas diri ke ne, se eble oni povas escepti PPon, kaj fojfoje CIUDADANOS, ĉar eĉ ili mem ne scias tion, kio diable ili estas. Aŭ almenaŭ ili ne kuraĝas diri. Ili inventis himnon kaj flagon ne uzi tiujn de Hispanio. Ili hontas, aŭ sentas sin kulpaj eble, pro tio, ke ili estas hispanaj. Kaj jen la vera honto. Mi sentas honton vidi tiom da flagoj de Usono en ties mitingoj de ia ajn partio; kaj en Francio okazas same. Sed ŝajnas, ke ĉi tie la himno kaj flago de Hispanio estas "de Franco", kaj pro tio neniu volas uzi ilin kiel siajn, ĉar ili timas, ke oni nomu ilin faŝistoj. Sed ne estas pli granda faŝisto ol tiu, kiu nomas faŝistoj la aliajn.
Nun vi jam scias pri alia kialoj por mia ne voĉdonado. Kaj mi konsilas al vi ĉiuj ne voĉdoni. Jes, estos same ĉu vi voĉdonas, ĉu ne. Sed se vi ne voĉdonas, vi ne estos komplicaj pri la stultaĵoj, kiujn tiuj politikistoj faros.
Resume: krom poloj kaj busoj, la markilo estas kun du goaloj favore al netoleremo kaj nulo favore al libereco pri esprimado kaj pri pensado.
Sed oni vivas en mondo kaj rilatas al aliaj. Al kelkaj el ili mi amas, ĉar ili estas miaj amikoj. Pro tio mi permesas, ke ili eraru, kaj niaj konversacioj estas netedaj. Kion fari! Eble iam mi devos iri en malliberejon liberigi ilin kiam ilia opcio jam perdis. Kvankam plej eble unu el ili estos tiu, kiu havos tiun devon amikan pri mi... Ĉar miaj amikoj valoras multe, eĉ se tio, kion ili diras, valoras nenion.
Kaj mi ne plu tedos vin. Alian tagon mi parolos al vi pri miaj amikinoj.