Reveno

Redaktore:

Kultura ŝanĝo

Eble vi atentis al fakto, ke de kelkaj numeroj nia ma­gazino iĝis pli li­te­ra­tu­ra. Fakte de mul­­te da numeroj ni legas la ver­­kon de Prus, en traduko de Kabe, La faraono, kaj al­do­ne estas kel­kaj aliaj ra­kon­toj miaj kaj de ali­aj aŭtoroj be­letraj. Mi vere opinias, ke literaturo igas nin pli kompletaj kaj trankvilaj. Tamen, ne timu la leganto, ke nia sinteno ade estos sociala kaj demokratia, kaj tiuj temoj ne mankos en nia revuo.

La lastan numeron ni pa­ro­lis pri la Dua Hispana Respubliko, kaj finis publikiĝi mia novelo po­li­ti­ka Vivu la Res­publiko! De ĉi tiu numero ni publikigas la novelon religian La peko de l' taliban', aŭ La mal­gaja vivo de Abdul' Sa­le', anstataŭ la pli mallongan verkon Avo kaj nepo, kiun ni publikigos post ĉi tiu. Se leganto deziras publikigi sian beletraĵon, ni volonte ricevos ĝin por konsidero.

Antaŭ nelonge okazis la 86ª datreveno de la starigo de la Dua Respu­bliko en Hispanio, sed sufiĉe oni jam parolis pri tio, kaj sufiĉe malpli pri alia grava datreveno por ni, ge­es­peran­tis­toj: antaŭ unu jarcento la in­ven­tin­to de nia lin­gvo kaj fondinto de nia Es­pe­ranto Movado mortis en Var­­so­vio la 14-an de aprilo 1917 pro kormalsano.

Ĉiu esperantisto konas pri li, la Fondinto. Sed eble oni ne scias, ke li estis granda ver­kis­to, ankaŭ. Post lia Unua Libro de Esperanto en la franca, rusa kaj aliaj lingvoj, li verkis multajn aliajn librojn, kelkfoje origi­na­la­ĵojn, kaj ankaŭ multajn aliajn tradukojn, inter ili La Sankta Bi­blio. De tiam multaj aliaj aŭtoroj verkis en nian belan lingvon, kaj oni jam povas diri, ke ekzistas tute homara kulturo pere de Esperanto.

Pro tio nia magazino jam iĝas pli kultura kaj literatura, iom post iom, ĉar nia vera revolucio estas kleriga kaj perbeletra.

Jesuo.


Iru malantaŭen ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko ~ PDF Iru antaŭen