Sed mankis al mi kelkaj samideanoj, tamen, kiuj ne plu estas inter ni.
Bedaŭrinde, esperantistoj averaĝe estas maljunaj, kaj de
kongreso al kongreso kelkaj el ni mortas, kaj lasas grandan
truon, kiun ne facile oni replenas.
Sed kongresoj estas ankaŭ ŝanco, por ke malnovaj geamikoj denove
renkontu kaj klaĉu pri aferoj, kiujn ili faris de la lasta fojo,
kiam ili trovis unu la alian.
Bedaŭrinde jam pasis multe da tempo de la kongreso, kaj mi ne havas
multon diri pri ĝi. Espereble venontfoje mi rakontos pli al vi, pri la
Kongreso de Nitra, la 101ª, se mi finfine sukcesos partopreni.