Mi anktaŭvidis semajnon de kongreso en la kuba insulo, sed mia frustro dekomence venis, kiam mi lernis, ke estas nur semajnfino, de la 21ª ĝis la 22ª de novembro.
Mi hazarde vizitadis la insulon de unu monato kaj duono antaŭe, ĉar mi ankaŭ deziris partopreni la junularan kongreson, kiu bedaŭrinde ne okazis pro manko da partoprenantoj, laŭ tio, kion oni diris al mi. Mi ĝuis la etoson kaj geografion de la bela insulo, tamen, kaj vizitadis Kamagŭej-on, Trinidadon kaj aliajn interesajn kaj allogajn urbojn. Kaj ĉefe Havanon, la plej gravan kaj brilan urbon el la tuta Insulo.
Mi devas konfesi, ke la kuba vivmaniero havas malmulte oferti al eŭropano: eĉ por bazaj nutraĵoj, kiel ovoj kaj lakto, oni devas vici ĉe vendejoj. Se vi estas riĉulo, vi ne havos problemojn en Kubo, ĉar vi iros en kvinstelan hotelon, kaj oni provizos pri ĉio por vi. Mi tion vidis dum la Kuba UK antaŭ kelkaj jaroj. Sed se oni deziras kubiĝi kun kubanoj, partopreni ilian ĉiutagan vivon, oni certe trovos la problemojn, kiujn kubanoj trovas ĉiun tagon. Tamen, mi trovis ankaŭ neelteneblajn aferojn, kiujn mi ne vidis aliloke: Kubo subtenas duoblan moneron: malatvaloran por kubanoj, kaj dudekvinovble valoran por eksterlandanoj. Ekzistas vendejoj, kie kubanoj ne povas aĉeti, kaj aliaj por kubanoj. Se eksterlandano deziras viziti kubanan vendejon, ne estas problemo: oni povas eĉ aĉeti aferojn..., se ankoraŭ restas.
Sed la etoso estis ĉarma kaj amika, kaj ni pasigis belan tempon kun niaj kubaj geamikoj. La koncertoj estis interesaj (aparte tiu pri trio, gitara instrumento kun tri kordoj), kaj estis bele vidi malnovajn amikojn.
Mi prezentas al vi kelkajn fotojn pri tiu grava esperanta evento en Kubo.
Interesa dancarto kuba.
La ĉeestantaro diversas...
Belega koncerto pri kubaj temoj.
Bildoj diversaj pri la sesa Kongreso de la Kuba Esperanto