Redaktore.

Tie ĉi oni parolas pri niaj aferoj.Kial daŭrigi? Kion fari?

Oni eble sin demandas kial ni ade venas antaŭ vi, leganto, se la sociala bazo de nia asocio, HALE, estas tiom malgranda. Ĉu iu legas nian karan magazinon, Kajeroj el la Sudo? Nu, se oni devas juĝi tion laŭ la nombro de la reagoj, aŭ leteroj al ni senditaj, la respondo estas, ke ne.

Do, kial insisti? Nu, estas ne malfacila demando respondi: unue, ĝi estas valora publikaĵo, kiun oni faras en Hispanio. La sola tute sendependa el iu ajn ideologio aŭ skolo. Tio kaŭzis en la estinto, ke la malmultaj sami­de­a­noj, kiuj apogis la asocion kaj la ma­ga­zinon pu­bli­­ke, ĉesis a­po­­gi nin. Sed tio es­tas unu el la plej altiraj aferoj, por ke ni daŭre pu­blikigos ĝin. Fak­­te, ni ne ver­kas por estanto, sed por estonto, ĉar ni ne ŝatas pri tio, ke oni verkis por la estinto. Esperanto havu estonton, ne vivu en la pasinto.

Alian demandon, kiun oni faris al mi laste estas, ke mi publikigas la magazinon kun eraroj, kiuj poste malaperas. Nu, por mi estas grave, ke la magazino aperu akurate —eĉ se lastjare mi tion ne sukcesis atingi—, kaj erarojn poste oni solvos, ĉefe pro tio, ke neniam mankas tiuj bonkoraj samideanoj, kiuj notigas erarojn ĉie, eĉ se ili ne ekzistas, sed mi tamen dankas ilian helpon, ĉar laŭ mi la sola kritiko, kiu estas malbona, estas tiu, kiu ne ek­zis­tas. Ankaŭ pro tio mi publikigas la magazinon iom post iom, laŭ la monato. Unue per HTML-a formato, kaj poste, kiam ĝin mi jam finis redakti, mi republikigos per PDF-a formato.

Pri la hispana politika scenejo, estas malmulte da ŝanĝoj en lastaj monatoj. Eble tio, ke la plej voĉdonata partio rifuzas starigi registaron, kaj tion rigardas la aliaj partioj, kiuj jam feliĉiĝis pri la afero, kiel insulton, bojkoton, ktp, pro tio, ke ili jam vidis, ke ili ne povos starigi novan registaron, ankaŭ. La socialisma Pedro Sán­chez, gvidanto de PSOE unue diris, ke li ne volas paroli kun PP, sed je la momento, kiam mi tajpas tion ĉi, li decidis, ke li parolos al ĉiuj, pro tio ke la Reĝo de Hispanio petis al li, ke li starigu registaron. Ĉu li sukcesos? Dume, estas akraj kritikoj al Pedro Sánchez kontraŭ lia emo pakti kun PODEMOS, ĉar estas multe da timo inter anoj de aliaj partioj (inkluzivante aliaj socialistoj).

Kaj nun komuna civitano deman­das sin, ĉu nova balotado ne estos plej konvene al la interesoj de civitanaro, kiu vidas, ke partioj politikaj prifajfas nin. Tial mi opinias, ke ni ĉiuj prifajfu pri partioj politikaj. Oni ŝanĝu la sistemon, por ke la sistemo ne ŝanĝu nin laŭ sia intereso.


Jesuo.

Regresu Numero 94ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF Progresu