Super nuboj oni sentas sin pli proksime al ĉielo. La nubomaro ŝajnas farita el kotono. Ĉu ne plaĉus al vi vivi en nubo? Dormi sur ĝin kvazaŭ ĝi estus plej komforta matraco, sen io ajn, kiu ĝenos al vi, eĉ ne la vento bruo, ĉar vi vojaĝas per ĝi... Tio estus eĉ pli bone ol vojaĝi per globo, pli bone ol per plej komforta vualŝipo, ĉar oni ne devas zorgi pri vualoj. Eĉ se oni devas vojaĝi nur tien, kien la vento blovos onin, kio estas vere same kiel la ceteraj homoj faras, kvankam se via nubo pluvas troe, vi povas fali... Sed kiam via nubo tuŝas altan monton, vi povas lasi ĝin kaj iri sur alian pli grandan nubon, kies pluvo ne finigu ĝin tiom facile... Kaj tiumaniere vi povos vojaĝi tra la tuta mondo, nutrita de sunradioj dumtage, de akvo dumnokte, ĉiam rigardante la ŝanĝantajn pejzaĝojn sube, kaj la stelojn supre dum la nokto. Diru: ĉu plaĉus al vi vivi en nubo?
Malfeliĉe multaj el niaj kuncivitanoj vivas en sia privata nubo. Ili ĉiuj havas nomon, kaj nomiĝas PSOE, PP, PODEMOS, CIUDADANOS... El ĉiu el ili, nubistoj, tio estas, tiuj, kiuj vivas pere de nuboj, promesas ĉion per siaj kampanjoj, sed se ili sukcesas atingi povon ni emas kredi tion, kion ili rakontas al ni: oni ne povas plenumi siajn promesojn ĉar tiuj, kiuj estis antaŭ ili en povo faris ĉion tiom malbone, ke ili ne plu havas monon aŭ rimedojn plenumi ilin.
Nun ni estas en speciala postbalota tempo, kaj ĉiu nubo flugas alte kaj klare en ĉielo, ankoraŭ_graveda pri promesoj, kiuj poste ili ne plenumos, kvankam eble ili neniam volis plenumi, ĉar tio signifus labori..., kaj politikistojn oni ne pagas laŭ sia laboro, sed laŭ tio, kion ili mem decidis, ke ili volas ricevi. Ni, tiuj, kiuj ne vivas en nubo kaj per nubo, povas fari nur unu aferon: ne voĉdoni.
Jes, tio ŝajnas maldemokratia, sed ĝi ne estas tia: fakte tio estas la plej demokratia afero, kion oni povas fari, ĉar balotoj en Hispanio ne estas demokratiaj, sed partikratiaj, se ne fingrokratiaj. Ĉar komuna civitano ne decidas pri tio, kiu la kanditato estos kaj kiu ne. Kiu estas la Prezidento de la Registaro, kaj kiu ne. Tion decidas partioj politikaj, tio estas, la homoj, kiuj plej influas en ili, ne nome de ni, la popolo. Kaj tial, kiam ili jam estas en povo, elektitoj ne dediĉas sin al zorgo pri la intereso de tiuj civitanoj, kiuj voĉdonis por ili, sed pri la intereso de la partio, kiu elektis ilin, sen konsideri la opcion oponi sin al la ordonoj de la partio, kiam ili estas kontraŭ la intereso de la popolo, kiu voĉdonis por ili, sed favore al la intereso de la partio, kiu elektis ilin, ĉar se ili faras tion, ili povas esti eksigitaj el siaj partioj aŭ_almenaŭ_ne esti en ties listo la venontan fojon. Tial por parlamentanoj, voĉdoni konscience, eĉ se nia konstitucio postulas tion de ili, estas utopio anstataŭita en la praktika vivo de fia kaj troiga disciplino pri voĉdono, kiu estas eŭfemismo por diktatoreco de la plej grava homo en la partio, kiu inkluzivis ilin en sia listo. Kaj tio ne estas akceptebla de civitano, kiu estas tiu, kiu pagas la salajron de ili ĉiuj per siaj impoŝtoj.
Ĉiu ricevita voĉdono donacas unu eŭron al ties partio, kio ŝajnas al mi tre maldeca kaj trompo, ne gravas kiom laŭleĝa tio estas. Ne vane estas ili, deputitoj sklavoj de politikaj partioj tiuj, kiuj faras leĝon en ĉi tiu lando. Ĉar por ĉiu laborposteno oni devas havi titolon aŭ trejnado, sed ĉiu analfabeto povas iĝi parlamentano kaj pripensi, diskuti kaj aprobi leĝojn eĉ se li aŭ ŝi ne komprenas ilin, se li aŭ ŝi ricevis sufiĉe da voĉoj. Kvazaŭ ĝi estis voĉdonata kleriĝi ilin.
Tial mi rekomendas al vi, ke se vi ne volas pagi por
la servo, kiun vi ne ricevos, ne voĉdonu. Ĉesu vivi en nubo.
Malfaciligu aferojn al nubistoj, tiuj kiuj vivas per la nubo kiel
nubuloj loĝas, tuj nevrozuloj, kiuj vivas en nuboj da revo kaj
iluzio, kiuj igas ilin kredi, ke politikistoj zorgos pri civitanoj sen
tio, ke ĉi tiuj postulu al ili akre. Sindetenado e 90% finos tiun
senhonton institucian ombre de Konstitucio, kiun oni intence intrpretas
mensogado kaj alarme turpe. Se vi amas vian landon, ku estas ni ĉiuj,
sindetenu.