Jam la jaro finiĝas, kaj ni ne venis antaŭ vin, leganto, de la pasinta monato de februaro. Ne, ĉi tiun jaron ni ne venis antaŭ_vin per nia magazino, kiel mi intencis.
Du jarojn antaŭe mi preskaŭ promesis, ke Kajeroj el la Sudo aperos po monatotrio, se ne monatoduo. Bedaŭrinde, mi okupiĝis per aliaj aferoj, kaj mi ne akurate povis redakti la magazinon. Mi esperas, ke dum la venonta jaro, 2016-a, tio ne okazos, kaj niaj legantoj povos denove legi kaj reagi al la artikoloj kaj novaĵoj, kiujn ni metos antaŭ li aŭ ŝi, tiel ke nia magazino ne estos afero de pasinto.
Dum ĉi tiu jaro multe da aferoj priokupis nin, ne estante la plej neglektebla tiu pri balotoj por povo en Hispanio, kies rezulto ŝajnigas aperigi novan manieron politikumi ĉe ni. Tamen paroli pri leĝfarantoj kaj registaro estas neglektebla en Hispanio, ĉar laŭ artikolo 99ª de la Hispana Konstitucio, la Reĝo nomumos la plej voĉdonitan deputiton Prezidento de l' Registaro, kies ministrojn li mem nomumos. Tio signifas, ke en Hispanio ne ekzistas demokratio, ĉar Parlamento ne povas, denaske, kontroli la registaron, la registaron ne kontrolas la Parlamenton, kaj de la registaro de PSOE gvidate de Felipe González, ankaŭ la juĝistoj estas kontrolataj de juĝarta korpo, Alta Konsilaro de Povo Juĝa, kies anojn la diversaj partioj politikaj nomumas, laŭ_sia procentaĵo en Parlamento. Honto, ne demokratio.
Sed oni ne plendu, se oni voĉdonis en balotado. Neniu mensogis pri tio: partioj politikaj, ne civitanoj decidas en Hispanio. Ni ne povas decidi pri tio, kiu estos en listo de partio. Se oni ne estas en listo prezentata de politika partio, oni ne povas esti voĉdonata en baloto, eĉ se kaj la balotanto kaj balototo volas. Sekve, deputitoj ne estas lojalaj al popolo, sed al siaj partioj politikaj. Sekve, se deputito ne servos al mi, mi ne voĉdonas al li aŭ ŝi. Tio ankaŭ okazis dum la Diktaturo de Fransisko Franko: tiaj deputitoj servis al la Diktatoro, ne al popolo, eĉ se popolo voĉdonis por la Trio Familia, sed la povon havis unu partio, tiu de la registaro. Nun estas kvar partioj, kiuj havas la povon en Hispanio. Sed civitanaro tute fremdas al povo kaj tiam kaj nun. Sekve, mi lasas partianojn, ke ili voĉdonu ilin mem, ĉar mi konscias, ke kiu ajn venkos, faros same: ili servos sian partion, ne la civitanaron. Do fi al ili ĉiuj, almenaŭ ĝis ili ŝanĝos la konstitucion tiel ke ni, la popolo, suverenos.
Ni legos en tiu ĉi 92ª numero de nia magazino ankaŭ pri tiu revo de multaj el ni, La Tria Respubliko, pere de la sepa ĉapitro, Aldonu merizojn al pavo, de mia novelo Vivu la Respubliko!, kiu tiom da timo vekis en kelkaj homoj. Tio estas novelo, revo, sopiro, sed fakte ne estas manlibro. Ankaŭ vi legos pecon de la verko de Prus' La Faraono, ĉapitro 41ª kaj ankaŭ diversajn artikolojn socialajn, kaj politikajn.
Mi esperas, ke vi ĝuos la magazinon sufiĉe, por ke vi emos legi la sekvontan numeron, espereble en februaro.
Dume, elkore mi salutas vin kaj deziras al vi fruktodonan novjaron,