Eseo.

Alia mondo eblas

Eblas ŝanĝo.Jen la temo de mia libro Oficiro kaj dancistino, kiun ni antaŭ nelonge publikigis en la hispana. Per tiu libro mi kontraŭstaras la vivon de tantra dancistino de antaŭ mil jaroj kaj tiun de leŭtenanto de SS germanaj dum la Dua Mondmilito. La unua, Ŝajla, havas metion, kiu odiaŭ estus akre kritikata de societo puritanisma kaj mal­larĝo­mensa hodiaŭa, ĉar ŝi ĉirkaŭas la limojn de reganta moralo, kvan­kam en tiu preskaŭ sanskrita societo tio etis tre kutima: tio estas kion ŝi konas kaj kion ŝi vivis dum la ok dek jaroj de sia vivo. Male, leŭtenanto Peller estis ĉio, kion bona nacisocialisto devis esti en la tridekaj  jaroj de la jarcento 20ª. Tiom bona, ke li sukcesis ekdirekti ekstermejon kiam li jaraĝis nur 22.

Tamen, Peller estos persekutata dum sia tuta vivo de plej nigraj momentoj de sia vivo, kiam lia diabla animo sufokis ĉion bonan, kio estis ĉe li, kaj tio provis eliri el sia koro ĝis la akurata momento de sia morto. Male al Ŝajla, Hans kaŝiĝas en la pej­za­ĝon, ĉiaman ŝanĝante, inter­pre­tante la ŝanĝantajn dogmojn de sia vivo laŭ sia cirkomstancaro, kaj elstarante per la maniero, per kiu li povas, el la puto de putro en kiun sia ideologio ĵetis lin.

Simile ni povus paroli tiel pri la nuna hispana societo, ĉar de ĉi tiu puto de putro en kiu ni estas submetitaj oni ja povas eliri. Mi memoras kiam la Puĉo de Tejero, je 1981, malmultaj civitanoj eliris surstrate alfronti la  tankojn de Milans del Bosch. Fakte neniu, kaj fakte tiuj malmultaj, kiuj elhejneiris nur deziris «rigardi», dum tiuj, kiuj nun fanfaronas, ke ili venigis demokration ĉi tie tiam estis tro okupataj vicante ĉe la landlimo de Francio okaze, ke la puĉo sukcesos... Sed tiu mal­ku­ra­ĝo, kiun ni ankoraŭ pagas ne estas tiu de 1981, sed tiu de 1978, la jaron, kiam ni devintus diri NE. Ni povintus fari tion, sed sufiĉis, ke Prezidento Sŭares kaj kunantoj referencis al tio, ke se ni ne volas tiun konstitucion, mili­tis­toj denoven venos kaj starigos registaron diktatorecon por tio, ke ni ĉiuj ŝafe voĉdonis, malkuraĝaj ki­el musoj, preskaŭ unuanimecan jes­on. Mankis al ni kuraĝo, or­goj­lo, sentimo unuafoje dum nia historio por diri Ne, dankon kaj sci­igi al Manŭel' Fraga kaj aliaj Patroj de Konstitucio, ke ne ni toleras konstitucion mendita de parlamento frankisma, sed, ke ni volas baloti Konstituciigantan Par­la­menton, tiel ke ĝi kreos vere De­mo­kratian Konstitucion, kaj ans­ta­taŭ ĉi tiun diktatoreco de partioj, kiujn oni enmetis ŝajnigante ne­ek­zis­tantan demokration, ni preferas tiun, kiuj militistoj kreos, ĉar ĝi estos multe malplikosta, kiel fakte okazis dum la pasintaj kvardek jaroj. Dum ĝi oni ne devis donaci sian heredaĵon al Mursja Komu­nu­mo, ekzemple, ĉar oni ne povas pa­gi la impoŝton (35% de la valu­to de la heredaĵo), al kiu oni devas aldoni 21% pro IAV (Impoŝto sur Aldonita Valuto) se oni vendas la propraĵon por povi pagi al mursja ko­mu­numo, kaj tiel oni ricevas nur 49% de la valuto de la hejmo, kie oni eble pasigis la tuton de sia vivo, kaj se oni povas pagi la impoŝtojn, oni devas pagi plurfoje tion, kion gepatroj pagis siatempe, nur por povi daŭrigi sian vivon tie. Kaj tio estas nur ekzemplo pri trouzo da povo, kiun ni suferas en ĉi tiu mona diktatoreco.  

Tio estas rekta sekvo de tio, ke oni ne kuraĝis defii la situacion tiam. Same kiel mi diras per mia libro kopmarante tiujn du vivojn, kiuj ŝajne ne rilatas unu la alian, ĉi tie  oni povintus fari aliel. Se ni havus veran demokration, ĉi tio estus respubliko, kaj ne estus bofratoj aŭ_bofiloj de ties prezidento, kiuj enriĉiĝus, ĉar nek unu nek la aliaj estus neres­pondecaj antaŭ komuna juĝejo, krom por liberesprimi siajn poli­ti­kajn opiniojn; kaj ankaŭ pro tio, ke ĉiuj politikistoj estus, same kiel  en ĉiu ajn vera demokratio oni devas fari, respondecaj pri siaj agoj kaj decidoj, kaj estus tute eble enkar­cerigi ilin pro perfido al nacio ki­am ili faros decidon kontraŭ la in­tereso nacia, kio estas tute ne­ko­nata en ĉi tiu demokratio, kie oni vidas, ke estas enriĉiĝo de en­treprenoj kiel Iberdrola aŭ En­de­sa danke al politikoj de re­gistaroj, kies anoj poste eniras la administrokorpon de tiuj entre­prenoj kun milionaj salajroj. Tio en vera demokratia lando supozus karceron kaj nuligon de tiuj leĝoj, sed en ĉi tiu lando nenio okazas, ĉar Hispanio englutas ĉion. Eble tion celis diri Prezidento Aznar', kiam li diis, ke Hispanio iras bone. Li nur forgesis aldoni por kiu iris bone ĝi. Por ili, la politika klaso, evidente jes. Por ni, la popolo, ĉio iras tiom malbone, kiom bone iras por ili, ĉar por ke kelkaj gajnu, aliaj devas perdi. Ĉu ekzistas en Hispanio politikistoj, kiuj zorgis pri la bonesto de hispanoj? Mi dubas. De Virjato ĝis ni mi scias pri nenio, kion oni faris favore al popolo en ĉi tiu lando, kun la escepto de la Nacia Hidrologia Plano, kiun oni elpensis dum la Dua Respubliko, defendis ĝisoste socialisto Inda­le­sjo Prjeto (esti kontraŭ_la NHP estas ne nur mal­his­pane, sed an­kaŭ malsocialisma, li diris), kaj Ge­neralo Franko efektivigis en ĝia unua parto, kiu plibonigis la situacion en Mursja, Alikanto kaj Almerio ĝis kiam kastilianoj de Toledo marteladis pri tio, ke estas pli bone lasi la akvon perdiĝi en Golfeto de Setubal, Portugalio, ol savi la terkulturejojn de Alikanto, Mursja kaj Al­m­erio, ĉar ak­vo kaj tero ne komprenas pri aŭtonomioj kaj antonoliaj, kio estas tio, kio tiuj tajforegnoj ŝajnas: io, kio ne apartenas al civitanoj, krom la mo­men­to pagi.

Balotado truka.Sed alia vojo estas ebla. A­li­a vivo eblas. Sa­me kiel la vi­vo de Ŝajla ne rilatas al tiu de Hans, sa­me kiel tio, kio es­tas nigra en la vi­vo de li, es­­tas  pa­si­ru­ĝa en tiu de ŝi, ni, hispanoj po­­­vas havi ali­an lan­don, se ni ve­re volas, ni povas havi alian lan­don. Cele al tio, ni devas forpuŝi el siaj sidlokoj tiujn po­li­ti­kistojn, kiuj jam forrabis nian suvere­ne­con kaj daŭre ĝin uzurpas, ĉar suverena povo apartenas al po­po­lo en vera demoratio, ne al politikaj partioj. Nun ŝajnas, ke ek­zistas nova generacio de par­tioj, kiuj povus okazigi balo­ta­don por elekti Konstituciigiantan Par­lamenton kaj Referendumon por decidi kian landon ni volas kaj ĉu ni deziras Respublikon (sen­ad­jek­­tivan) aŭ Monarĥion vere de­mo­­kratian, kaj ne tiun, kiun ni heredis de Frankismo. Ja sufiĉas elteni la ligojn de la Malnova Generalo. Jam pasis 40 jarojn de lia morto, kaj ni ankoraŭ_suferas tion, kion li la­sis «ligita kaj bone li­gi­ta». Iam en His­­­panio re­gis Falango, O­pus Dei, kaj la Kato­lika E­kle­zio; nu es­tas vico por re­gi PP-o kaj PSOE-o, kaj e­ble CIU­DA­DA­­NOS (ci­vi­tanoj) aŭ PO­DE­­MOS (ni povas). Sed jam venas la ho­ro, kiam  la hispanoj regos pri tio, kion ni volas fari kun nia lando. Jam venis la horo, kiam ni petos klarigojn al koruptoloj, sed ne nur al tiuj, kiuj rabis monon, sed ĉefe al tiuj, kiuj rabis nian suverenecon, ĉar ĝi jam elĉer­piĝis. pro tio ili devas redoni ĝin al ni. Kaj por tio estas necesa kondiĉo, ke Referendumo estos farita pri ĉu ni volas ĉi tiu Monarĥio heredita de diktatoro Fransisko Franko, ĉu Respubliko en kiu ĉiuj hispanoj estos kun­res­pondecaj pri ĉio, kio okazos, ĉar ĉio okazos pro decido de de­pu­titoj kaj registaro, kiuj neniel rila­tos inter unu la alian, krom sia devo respondi pri siaj agoj antaŭ ĉiuj hispanoj, per siaj havaĵoj kaj eĉ sia libereco., se ili agas ne pro nia intereso. Kaj, aldone, alia pos­tu­lebla kondiĉo ne negocebla estas realigado de nova kons­titucio, ĉi­foje demokratia vere, kiu garantios la bonfarton de hispanoj, ĉiuj his­pa­noj, kaj ne nur tiuj, kiuj pli­bo­nigis sian karieron pere de politika partio. Ĉar politiko devas esti ser­vo, ne premio, devo, ne maniero enriĉigi sin. Se homo devas gajni sian vivon, li aŭ ŝi laboru, kaj je siaj libertempo, li aŭ_ŝi povos labori cele al bonfarto de ĉiuj civi­tanoj el posteno  de respondeco politika. Tial politi­kis­to ne devas ricevi monon koste al ni, sed male, krei politikojn por ke ni ĉiuj havos sufiĉe da mono por vivi. Ne estas, ke ni enriĉiĝu, sed tio, ke ni povos manĝi ĉiun tagon, niaj geinfanoj havos aliron al kvalita edukado pagita de ĉiuj, kaj ke ĉiu ni ĝuos sanservon universalan, kaj ne nur ĝin ĝuos tiuj, kiuj pagas kotizon, ĉar tio igas ĝin la plej multekosta san­kom­panio en His­panio, kiel montras la fakto, ke ili diras ke ne ekzistas kosto­tabulon pri sanservoj, sed poste ili postulas 332 eŭrojn por porti vin per ambulanco kelkajn centojn de metroj, aŭ  mil eŭroj por nokto en hospitala emerĝencejo (UCI, his­pa­ne). En lando kies sanservo estas universale sen­paga, neniu devos pagi eĉ unu eŭron pro tio, ĉar civitanoj, liberi­gi­taj de salajroj milionaj por tiom da politikistoj, kiuj neniel bonfatigas nin, havus sufiĉe da mono por pagi tiujn aferojn per impoŝtoj multe malpli pezaj ol tiuj, kiuj nun sufokigas nin.

Tio ĉi ne estas prelego por ke oni aĉetu mian libron, ĉar mi nur uzis ĝin kiel ekzemplon pri tio, ke aferojn oni povas fari laŭ alia maniero, pli ĝentila, eika kaj justa, kvankam dekomence ĝi ŝajnu ma­le. Ĉi tie homoj skandaliĝas kaj ekti­mas kiam oni parolas al ili pri res­pu­bliko, sed en Portugalo, Fran­­cio, Italio, kaj Unuiĝintaj Ŝta­toj de Nordameriko estas respu­bliko, kaj tie neniu mortigas unu la aliajn sur­strate, ne pro politikaj kialoj, ma­le al tio, kio okazis en tiu res­pu­bliko, kiu ekzistis ĉi tie je la las­taj jaroj 30-a, kiam aferoj ne bone ve­nis ĉar ni ne laboris cele al tio. La Trian ni devas gajni per nia poli­tika debato, nia bona agado, nia toleremo, nia soli­da­reco kaj nia deziro fari aferojn bone. Ĉar ni ankaŭ_ne kapablis konstrui mo­nar­ĥion demokratian. Neniam ekzis­tis tio en Hispanio. La reĝo, de nememoreblaj tempoj estis la ole­u­mita de Dio por regi nin, kaj ti­on ĉiuj devas akcepti, kaj dikredantoj kaj nedikredantoj, ĝis kiam Fransisko Franko venis, kaj post kvardek jaroj lasis lasis tiun ĉi monarĥion, en kiu la reĝo ne plu estas la Oleumita de la Plej Alto, sed nur proklamata de Par­la­men­to..., parlamento devenanta el tiu frankis­ma.

Ni pensu pri tio ĉio, kaj ni akceptu, ke ni havas tion, kion ni meritas, ĝis kiam ni ŝanĝos ĝin. Kaj se ni suk­cesas tion ŝanĝi, ni an­koraŭ_meritos tion, kion ni havos post la ŝanĝon. Por bono aŭ mal­bono.




Jesuo.



retresu~ Numero 92ª ~ Kajeroj. ~ progresu