Amosencon

Eseo.

Humursenco neniam kaŝu amosencon

Hodiaŭ oni celebras La Tagon de Senkulpuloj. Mi opinias, ke estas vera hon­to, ke amasmurdado de senkulpaj geinfanoj ĝis dujaraĝaj plenumita en antikva aĝo de reĝo senskrupula kaj ties fiuloj okazigis tion, ke hodiaŭ, decembron la 28an, oni primoku nin per la maniero plej sendiskriminacia, sutila aŭ mal­subtila, kaj eĉ tion, ke oni ne pagu ŝuldojn, kiujn oni pruntos hodiaŭ. Ne akcepti tion, oni diras, estas manko da humursenco. Sed tiu humursenco estas fia kaj sensenca, kaj ni plej bone ni ignoru ĝin. Ni havu pli da amosenco ol humursenco, tiu afero pri kiu oni scias nenion, ĉar ni ĉiuj havas ideon pri tio, kio amo estas, eĉ se oni pro tio, ke oni rakontis al ni. Kaj ne estas pli granda amo ol tiu, kiu oni povas senti pri infano, aŭ pri infaneco ĝenerale, ĉar ni ĉiuj estis infanoj, kvankam kelkaj ŝajnas, ke ili jam forgesis pri tio.

Mi proponas pasigi la tagon de ŝerco, se oni vere emas ŝerci, al la 1ª de aprilo, kiam oni dat­re­ve­nas la turpecon de kolonistoj fran­caj en Ameriko, kiuj daŭre cele­bris la komencon de la jaro mul­te post kiam la reĝo de Francio deklaris, ke la komenco de la jaro ne plu estis la 1ª de aprilo, sed la 1ª de januaro, je 1564. Sed mi trovas malfacile defendebla rilatigi agon fian, amasmurdadon de geinfanoj, al senlima ŝercado multekolora.

Infano mistraktika.Ĉi tiun tagon, decembron la 28an, devus esti LA TAGO DE LA MISTRAKTITA INFANO. Mis­trak­tita de ĉiu vidpuntko: fizika, psiko­logia, kultura... Jes, ĉar kelkaj kulturoj mistraktas infanojn. Kiam mi vizitis Egipton, surprizis kaj kolerigis min tio, ke mi ekscii, ke tie ne ekzistas deviga instruado, kaj sekve infanoj edukiĝas sur­strate, aŭ hejme, aŭ tiel, kiel ili povas. Ne ĉiuj havas riĉajn ge­patrojn, kiuj povas pagi privatajn lernejojn, kiuj estas la solaj, kiuj ekzistas tie. Poste mi enketis pri kiel deviga instruado fartas en la cetera mondo, kaj mi konstatis, ke tio ne estas universala, malgraŭ la plendoj de Jan Komeniuŝ, kiu je jar­cento 16ª jam diris, ke edu­kado devas esti ko­mu­na al ĉiuj geinfanoj el la mondo, kun la samaj pro­gramoj kaj enhavoj, kaj la sama horaro. Ni ne multe progresis de tiam. Ho­diaŭ ni havas devigan instrua­don en Eŭropo kaj par­to de Ameriko, kaj en mal­multe da landoj en la cete­ra parto de la mon­do. Tio ĉi estas eraro, ĉar en geinfanoj ku­ŝas la es­tonto de homaro, kaj se la plej parto de la ho­maro estas misedukita, oni ne marŝas bone. En la cetero de la mondo nur la infanoj de in­te­li­gentaj riĉuloj eniras pli bo­nan mondon, tiun de edu­kado.

Infanojn oni devas ne nur eduki: oni devas ami ilin ankaŭ. Tial mi proponas, ke ĉi tiun tagon, la 28-an de de­cem­bro, ĉesu esti la fia Tago  de Ŝer­co por iĝi La Tago de la Infan­aĝo, same kiel tago de virino la­boris­ta estas tiu, kiam oni amas­murdis laborostinojn en fak­torio de Usono. Jes, mi scias, ke aŭto­ri­tatoj ignoros mian plendon, sed tiu mia ne estas peto al aŭtori­tato pli-malpli kompetenta, sed al civila societo, tiel ke oni ĉesu fari tiun stultaĵon kaj ni ĉiuj pensu aferojn antaŭ fari ilin.Tio estus bona Kristnaska Donaco por ĉiuj infanoj niaj. Ĝi ĝenus nur senbridulojn, sed tiuj, eĉ se multaj, ne estas rimarkindaj. Se ni nur riproĉas hodiaŭajn ŝercojn, tio ja sufiĉus.



Jesuo.



retresu~ Numero 92ª ~ Kajeroj. ~ progresu