De kiam ni ne devige aperas papere regule, ŝajnas kutimo ne aperi akurate antaŭ vi. Sed ni intencas, ke tio ne plu okazu. Pro tio jen nia oktobra numero de 2010, unu monaton post la apero de tiu de julio. Temoj por diskuti ja ne mankas, kiel vi vidas en niaj paĝoj.
Nun oni povas legi ĉi tie pri la movado sendia, kiu luis afiŝadon de mensoskuantaj avertoj sur aŭtobusoj en kelkaj urboj hispanaj antaŭ kelkaj monatoj, kaj ankaŭ en aliaj lokoj en la mondo. Ni komentas pri tio en paĝo 3-a, okaze de recenzo de libro Eble ne ekzistas Dio. Ne temas pri novelo, sed eeseo facile legebla, per kiu oni diras argumentojn pri tiu interesa vidpunkto pri esencaj aferoj de vivo.
Mi devas averti vin, ke nia ttt-ejo http://www.gazetotekolanti.com ne plu funkcias. Antaŭ kelkaj jaroj ni komencis per pli taŭga nomo, http://www.gazetoteko.com, sed pro diversaj kaŭzoj mi ne povis repagi la ejon sufiĉe frue, do ni perdis ĝin. Finfine mi povis rehavi ĝin antaŭ kelkaj monatoj, kiel oni vidis, ĉar dum kelke da monatoj ambaŭ tttejoj funkciis samtempe. Notu, sekve tiun adreson, ĉar de nun tie vi povos trovi ĉion, kion vi iam trovis en la malnova tttejo. Mi notu, tamen, ke simple ekzisto de nia ttt-ejo kaj magazino kostas monon, kaj se vi opinias, ke estas bona ideo helpi konservi la plej sendependan magazinon kaj asocion de la esperanta Hispanio, vi povas tion fari per kotizo rekte al nia bankokonto 2100 4617 41 2200115275. Mi ne postulas salajron kiel redaktoro, sed almenaŭ la kostoj de la ttt-ejo ne estu nur sur mi. Tiu alvoko estu rekte ankoraŭ al anoj de HALE, la asocio, kiu neniam ĉesos ekzisti, sed ankaŭ al ĉiuj bonkoraj esperantistoj el ia ajn parto de la mondo, kiu opiniu, ke estas bona ideo tio, kion ni defendas per la simpla ekzisto de ĉi tiu magazino. Kaj vi ricevos surpaperan ekzempleron de Kajeroj el la Sudo.
En paĝo 4-a vi legos kortuŝan envenon de sesjaraĝa knabino en realon de adultoj kaj adoltoj..., sed duan rakonton de tiu nova verkisto ni devis malmeti el niaj paĝoj, ĉar la interesan prelegon de Juan Lorenzo Besada Toledo ne deziris mi tranĉi po du partoj. Ĝi temas pri Kubo, historio kaj disvolviĝo, kaj ĝi estis dirita en la du lastaj Universalaj Kongresoj okazintaj en tiu mirinda lando amerika.
Finfine, je paĝo 18-a ni lernos pri la monaj malfacilaĵoj de juna princo Ramzes, per ĉapitro 29-a de tiu mirinda monumento literatura de pola Boleslaŭ Prus, kiun alia majstro literatura, Kazimierz Bein, Kabe, bonvolis traduki dum li estis esperantisto. Se ĉiu eksesperantisto farintus same kiel li, nia kulturo estus eĉ pli bunta kaj riĉa. Pro tio, ke li forlasis Esperanton, maldankemaj esperantistoj ĉiam referencas al li kiel perfidulo, sed reprodukto de sia fama traduko sur niaj paĝoj estu monumento al danko al li, fare de esperantistoj, kiuj neniam kapablos verki tiom bele kaj efike kiel li faris. Mi rezervis la centran parton de ĉi tiu paĝo por bildo pri li, por ke oni vidu la aspekton de disvastiganto de Esperanto, de la antikva egipta kulturo kaj de la pola literaturo.