Amanda, infano legema.

Rakonto

La noto

Amanda legis ekde kiam ŝi povis pensi. Eble ĝi estus malsana scivolemo, eble estus dubegemo, kiun ŝi penis plenigi per alies kono. Eble ŝi nur emis kompreni la mondon, kiu ĉirkaŭis ŝin. Sed ĉiun skribitan paperaĵon, kiu trovis ŝiajn manojn, ŝi ne povis ne legi.

Iam, kiam ŝi jam estis sesjaraĝa, ŝi trovis noton en monujo de ŝia patro, ĉar ŝi ofte kontrolis la pantalonon de patro, dum li siestumis kun patrino. Ŝi malrapide legis ĉiun vorton sur la paperaĵo. Sed ŝi ne komprenis bone. Estis io, kiu eskapis ŝian komprenkapablon. La paperaĵo diris:

Dankon pro ĉi tiu mirinda nokto da amo. Mi atendos vin la venontan ĵaŭdon je la sama loko kaj horo. Kisojn, karulo.

Kaj malsupre estis subskribo nelegebla. Ŝi divenis, ke estas E ĉirkaŭita de multe da kurbaj linioj.

Pensema kaj timema, ŝi remetis la noton tie, kie ŝi trovis ĝin. Sed ŝi serĉis fraton Rodolfon, kiu multe pliaĝis ŝin. Rodolfo estas la plej aĝa el la kvar gefratoj, kaj li jam aĝis 18 jarojn. Ŝi ripetis al sia frato la tutan mesaĝon parkere, kvankam ŝi ne bone memoris, ĉu subskribo komencis per E, ĉu per P.

Ŝia frato blankiĝis. Li ne sciis kiel klarigi al fratineto tiujn aferojn plenkreskulajn; do li simple diris:
—Vidu, fratnjo, plenkreskuloj faras multajn stultaĵojn. Ili ŝercas unu la aliajn. Paĉjo havas du kunlaborantinojn, kiuj ĉiam ŝercas lin, kaj aliajn kunlaborantojn.
—Kaj kial ili faras tiel?
—Mi ne scias. Verŝajne ili ne multe emas labori.
—Kaj kiel ili nomiĝas?
—Nu, unu el ili nomiĝas Petra. Ŝi estas tre aĝa, kaj ŝi ĉiam diras stultaĵojn kaj ŝercaĵojn al paĉjo.
—Bah, ŝi estas stulta.
—Alia nomiĝas Priscila, kaj ŝi estas pli serioza. Sed fojfoje ŝi helpas sian amikinon ŝerci. Kaj eble pro tio ili metis tiun paperaĵon en la monujon de paĉjo kaj li ankoraŭ ne vidis ĝin.
—Aha!—, diris Amanda, kiu jam pensas, ke ĉiu plenkreskulo estas stulta.

Kaj la infano aldonis:
—Kaj la aliaj kunantinoj de paĉjo..., kiel ili nomiĝas?
—Delmira, kaj ankaŭ estgas Rosa. Ha, kaj ankaŭ estas Ernestina.

—Do, kiam mi vizitos la oficejon, mi diros al ili, ke ili estas tre stultaj. Kaj ke ili lasu paĉjon trankvila, ĉar poste li revenas tre laca el sia oficejo, kaj panjo malgajiĝas.

—Ne, fratineto, diru nenion. Kaj ankaŭ al paĉjo vi diru nenion. Nek al panjo. Vi ne devas kontroli la pantalonon de paĉjo. Se li ekscias pri ĝi, li ekkoleriĝos kun vi kaj punos vin, ĉar li kredos, ke vi intencis preni monon de li.
—Ne, Rodolfo, ne pensu tion. Kelkajn fojojn paĉjo havas novelon en poŝo de sia pantalono, kaj mi prenas ĝin kaj legas iom, sed mi remetas ĝin antaŭ li vekiĝas.
—Ĉu vi komprenas la novelojn de paĉjo?
—Ne ĉion. Sed mi komprenas belajn aferojn, kiel kiam ĝi parolas pri sunleviĝo, kaj pri belaj ĉevaletoj, kiujn la bonuloj rajdas. Kaj kiam virinoj restas laborante dum la bovistoj iras vendi la gebovojn en alia urbo.

La aĝa frato, pli trankvila, sentencis:
—Bone, Amanda, mi parolos al paĉjo, sed vi devas promesi al mi, ke vi diros al neniu neniam tion, kion vi ĵus rakontis al mi. Ĉu en ordo?
—En oordo. Sed mi volas glaciaĵon.

-La sekvintan tagon, Rodolfo trovis sian patron sola, finfine, je la tagmanĝotablo. Li estis ironta al universitato, kaj sia patro al laborejo. La aliaj ankoraŭ dormas.
—Paĉjo, mi devas diri ion al vi.

La patro, mirita pro tio, ke la malsimpatia filo deziras konfesi ion al li konfide, rigardadis al li, timante, ke estas nova ventro plena ĉe najbareco, sidis:
—Pafu, Billy Kid.
—Amanda trovis paperaĵon en poŝo de via pantalono. Mi promesigis ŝin, ke ŝi diros al neniu iam.

La patro rigardadis la filon longe kaj senvorte. Post longa momento, lia vizaĝo lumiĝis, kaj li ekridaĉis laŭte. La filo miris komprenante nenion. Tiun momenton panjo venis en la kuirejon.
—Kio okazas? Kial vi ridas tiom laŭte? Vi ekvekos la geinfanojn.
—Rigardu, Felisa, tion, kio vian amatan filon timigas—, kaj je la hororo de ilia filo, li malmetis la paperaĵon el sia monujo, kaj montris ĝin en la aero:

La edzino, kun bunta rideto, prenis la paperaĵon, kaj legis laŭte:

Dankon pro ĉi tiu mirinda nokto da amo. Mi atendos vin la venontan ĵaŭdon je la sama loko kaj horo. Kisojn, karulo.

Kaj ŝi alprolksimiĝis al sia edzo, kaj kisis lian frunton. Poste, ŝi ĉirkaŭis liajn ŝultrojn per ŝiaj brakoj, kaj rigardis al filo, kiu demandas:
—Ĉu tio ne gravas al vi?
—Kompreneble, ke tio ja gravas al mi, filo. Tiun paperaĵon skribis mi, antaŭ dudek kvin jaroj.
—Sed kial la subskribo komencas per P?
—Per F, Rodolfo. F de Felisa. Via patrino.

Tiun momenton Rodolfo decidis, ke li devas helpi sian fratineton pri legado.

Jack Crane,

Mursjo, la 9-an de septembro de 2010

Eble Dio ne ekzistas ~ Kajeroj 83ª ~ Kajeroj ~