Redaktore

Antaŭ nelonge mi ankoraŭ doloriĝis pri tio, ke nia ko-lekto de HTLM-aj Kajeroj  el la Sudo ne estis kompleta. Nu, mi nun fiere  povas diri, ke tio ne plu estas ekzakta: se oni vizitas la koncernajn retadresojn, oni vidos tutan kolekton de nia bulteno, de 1996 (la momento de mia ekredaktorado) ĝis hodiaŭ.

En la ĵusan estonton mi havas la intencon aldoni al la kolekto la bultenojn, kiujn faris Antonjo Marko Botelja, nia unua redaktoro, kiujn tamen oni povis legi en pdfa formato de kelkaj jaroj. Eble oni povas sindemandi kial du formatoj, sed vere pdfa estas pli kongrua kun la originala formato surpapera, la naskiĝformato de nia magazino, dum la htmla formato estas pli  rapida kaj fleksebla vidi per navigiloj, kaj certe plej komforta uzi per modernaj legiloj de elektronikaj libroj, kiel PapyreInves 600, ekzemple.

Mi jam diris en la reto per noto pendanta el ligo al ĉi tiu numero, ke de nun la bultenon ne plu atingos per surpapera versio anoj de nia asocio, kiuj ne antaŭe pagis sian kotizon.  Se tio havas kelkajn  malavantaĝojn, ankaŭ ni pensu, ke la apero estos pli  rapida, kaj se estas eraroj aŭ  mankoj, ili estas pli rapide  korekteblaj ol en jam fiksita papera formato. Aliflanke, oni eĉ konsideras la eblecon paŝvortigi la retaliron al ĉi tiu magazino, kiu ĉiam estis senpaga. Novaj ventoj venas al nia asocio, kaj eble estas la okazo valorigi nian agadon, kaj peti la helpon de veraj amikoj de nia afero.

Ĉiam je dispono via,

Jesuo
Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 79-a ~ Progresu