Parolas la prezidanto.

Estimataj gehaleanoj!

La Prezidanto de HALE.La krizo estas krizo por malriĉuloj sed la profito de la tutmondiĝo estas por la riĉuloj.

Antaŭ kelke da  tempo la kredantoj de maldekstro diris “ni ne volas   tutmondiĝon, ni volas alian politikon, alian socion”.

Kiel kredantoj, ili kredas sian patronojn, la partion de maldekstro, sed vera homo de maldekstro, vera homo progresiva, devus diri “mi ne volas tutmondiĝon,  per kiu mi havas tiun ĉi solvon".

Mi ne vidas maldekstran solvon, sed mi nur vidas dekstran solvon: "malpli altan salajron, pli  da laboro, pli da nesekuresco.

Kaj mi demandas, kie estas maldekstraj homoj.

Se oni vidas la televidon, oni povas vidi, ke la maldekstra estraro de Hispanio donas monon  al bankoj kaj entreprenoj sed ne ŝanĝas la kontrolon pri tiuj entreprenoj.

La politiko de la maldekstro estas simpla: mi donas monon, nian monon, al bankoj, kiuj ne scipovas labori kiel bankoj.

Kaj mi admiras usonan popolon, kiam ili en manifestacio diras: “mia mono ne estas por bankoj”,  ili devas malaperi.

Sed la bankoj ne malaperis kaj la estraranoj de la bankoj disendas inter ili la monon de la popolo. Tio havas nomon: fraŭdo.

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 79-a ~ Progresu