Sennaciismo estas simpatia ideo al mi. Tamen, tro juna en la homa vivokonduto por krei veran vivoeblon, ne paroli pri vivomaniero, oni ankoraŭ ne povas adopti tiun sintenon, sen fali en fiajn perversaĵojn, kiujn ni ĉiuj konas.
Pro tio mi repripensis kaj ankoraŭ repensas mian sennaciismon. Certe mi jam konsciiĝis pri la neebleco de alies sennaciismo de la momento, kiam mi estis maljuste kaj mallerte eksigita el la memkonsiderata sennacia asocio SAT.
Mi retrovis la fian manon, kiu movigis la asocion eksigi tutan asocion, HALEn, por eksigi min, simplan homon, kiu neniam faris malbone al iu ajn, dum la lasta Universala Kongreso en Rotterdamo. Mi preterrigardis lin, lasante sian rideton vidi vakuon, ne havante ion ajn diri al li, kaj decidante, ke tiu viktimo de li mem havas nenion diri al mi. Evidente homoj ne havas la gravecon, kiun ili mem postulas aŭ konsideras, ke ili indas, sed tiun, kiun oni donas al li aŭ ŝi pro ia ajn kialo. Tial SAT havas nenion gravan, kaj jam tedas kaj ĝenas al mi tiu ega kaj nemeritita graveco donita al mi de SAT en la estinto. Tiom, ke mi ne plu agnoskos ĝian aŭtoritaton diri tion al mi.
Iam muslimoj kverelis inter si kreinte tajforegnoj, kaj unuiĝintaj kristanoj povis venki kaj forpuŝi ilin el la tuta lando. Nun, ses jarcentojn poste, la kristanoj senkristaniĝis sed tamen kreteniĝis sufiĉe por batali najbarojn tiel ke dume muslimoj denove venas inter ili kaj kreas moskeojn kaj postulas respekton al sia kulturo, dum ili tion ne faras ĉe iliaj originlandoj.
Tamen, ne estu mia artikolo legita kiel sopiro al kristaneco, sed al hispaneco, ĉar ne kristano, sed hispano estas mi. Kristanismo estis, siatempe, la kerno de la gluo, kiu unuigis la homojn, kiuj kreis Hispanion. Hodiaŭ estas, tamen, aliaj valoroj kaj ideoj respektindaj en nia civilizacio, krom amo al najbaro: respekto al homaj rajtoj, ekzemple, libereco pensi kaj sinesprimi, kaj komune agadi cele al solvado de komunaj problemoj. Sed kio malebligas tion?
Ĉefe la Konstitucio Hispana de 1978. Mi pretas konsenti, ke ĝi ja estis plibono al tio, kio ekzistis antaŭ ĝi, sed tio ne nepre signifas, ke ĝi estas bona, ĉar ĝi enhavas kernon de detruo de Hispanio, pere de la tiel nomitaj aŭtonomioj. Ne la homoj bezonas aŭtonomion, sed politikistoj. Sed tiajn politikistojn la homoj de Hispanio ne bezonas. Ni estas malgranda kaj negrava lando, kies ekonomio ne povas permesi al si pagi dek ok registarojn, dek ok parlamentojn, kaj dek ok gefunkciularojn. Parlamentoj en Hispanio ne signifas, ke oni parolos kaj konvinkos aliajn honestajn homojn pri tio, kion oni devas fari interese al la popolo reprezentata. Paroladoj malmankas, ĉar poste oni faros nur tion, kion la gvidantoj de la koncernaj partioj jam decidis. Ili uzas la partian disciplinon por ne permesi al siaj deputitoj voĉdoni honeste, sed obee al partio. Por tio ni ne bezonas parlamentojn. Eĉ ne unu. Aldone, diverseco da aŭtonomio produktis nur kverelojn nebezonatajn, kiel tiu pri akvo inter akvoriĉaj kaj soifantaj aŭtonomioj, kreante malsolidareco ene de Hispanio.
Kelkaj homoj, kiuj konas min delonge certe miros, ke mi parolas pri hispaneco, hispaneco mia, ĉar mi ofte fieris pri mia sennacieco. Mi daŭre konsideras, ke peco da tero havas nenion povon sur min, kaj neniam havos. Mi fakte opinias, ke tio estas stulta penso. Homoj de ĉiuj partoj de la mondo estas egalaj, esence. Tamen, ekzistas diverseco pri kulturo, lingvo, kaj penso laŭ la loko, kie ili naskiĝis. Sed la pejzaĝo ne tiom multe respondecas pri tiu diverseco, kiom la lingvo kaj historio de la homoj, kiuj loĝas en la koncernaj partoj de la mondo. Pro tio endas, ke la homoj, kiuj vivas en la sama loko, kaj sekve havas samajn problemojn, organiziĝu. Hodiaŭ ekzistas mirindaj komunikiloj, kiuj ebligus organiziĝi en vastajn organizaĴojn, kiel Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko..., sed tamen la homoj estas balastitaj por atingi tion, de la samaj eroj, kiuj ĝis nun helpis ilin organiziĝi: lingvo, kulturo, manieron vivi. Eŭropo ankoraŭ estas utopio, krom por turismo kaj ekonomio. Iom post iom ni solvos interrilataj problemojn, sed dum nia eŭropa rilato iĝos sufiĉe forta, restas nur hispaneco nia forigi malsolidarecon inter ni. Ni estu hispanoj pro tio, ke ni ankoraŭ ne povas esti eŭropanoj. Preterhispanan solidarecon oni ne helpos krei per subhispana malsolidareco. Francoj ne hontas esti francoj, germanoj ne hontas esti germanoj, italoj ne hontas esti italoj. Kial do, ni havu tiun malsolidaran senton ne senti nin hispanoj, sed aŭtonomanoj? Kiam komprenos ni, ke tiu vilaĝismo endanĝerigas nian kulturon kaj manieron vivi, ne diri eĉ simple vivi?