Antaŭ
kelkaj monatoj reprezentis Hispanion
ĉe Eŭrovisio kanto Ĉiki-Ĉiki, kantite de histrionisto Ĉikilikŭatre
(Chiquilicuatre), klaŭno laboranta en hispana televidprogramo. Mi
memoras, ke kiam lian kanton oni elektis, mi aŭdis diri:
Estas honto
por Hispanio esti reprezentita de tiu kanto, de tiu homo!
Mi tuj vidis,
ke ŝi, la dirinto, ne pravas. Mi aŭtomate ekdiris: Same kiel de ZP. Sed
diferenco grava estas, ke niaj poŝoj suferos multe malpli de la
reprezentado de Ĉikilikŭatre ol las misfaraĵoj de Zapatero.
Fakte ni jam vidis, ke la fama egaleco de seksoj
ĉe ministrejoj
signifas, ke estas pli da virinoj ol viroj. ke bona ekonomio
signifas,
ke pli ol kvar milionoj da laboristoj ne plu havas postenon, kaj ke
paco
signifas, ke pli da soldatoj iras al la milito de Afganio kaj
aliaj lokoj, inkluzivante Irako (Ne
al milito!), kie hispanaj
militŝipoj apogas la fian usonan mararmeon. Oni esperis, ke almenaŭ
malefikajn ministrojn oni maldungos, sed ni vidas, ke ministrino
María Elena (Maleni) Álvarez daŭre estis ministro
ĝis multaj monatoj post la sekvoj de ŝia ne antaŭvido pri
tio, ke la metroo de Barselono subteriĝos kaj trajnoj ne plu funkciis
en Barselono dum monatoj.
Kaj kape de la Ministerio pri Defendo estas Ministrino Ĉakon’, pacisma virino, kiu restas kvar monatojn for el siaj devoj pro tio, ke ŝi naskis bebon, male al tio, kio estas antaŭvidita por simpla soldatino. Jen egaleco ruĝa.
Oni ne atendis dum 40 jaroj maldesktron por tio.