Kiel Atingi Kalelon

La 13-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo

... okazos dela 1-a ĝis la 8-a de oktobro de 2005 sub la aŭspicioj de la Hispana Esperanto-Muzeo.

Adreso Luis Serrano Pérez,
Apartat 423,
ES-08200.
Faksilo (34) 93 731 101 1,
rete luis-serrano@mixmail.com,
kaj http://www.terra.es/personal5/lserrano2003/ .

Aliĝkotizoj: 20 eŭroj, ĝis la 31-a de julio. Ĉiu aliĝinto ricevos la verkon Don Kiĥoto. Kompleta pensiono, 30/40 eŭrojn du/unulitan ĉambron tage.

Programo:

  1. Cent jaroj da Esperanto, de Stano Marcek
  2. Alitipa legado de Don Kiĥoto, de Ludoviko Serrano.
  3. De la akvo al la tero-evoluo de la vegetaĵoj, de Pere Navarro-Rosines.

Dua Premio Ada Sikorska Fighiera

Gian Carlo Fighiera, Ludoviko Serrano, Jakvo Torné,Emiljo Sanz kaj Salvador Aragaj estas la komisiono de premio, kiun oni donas al esperantisto, kiu akiris gravajn meritojn en la laboro por Esperanto, honore al la antaŭa redaktorino de Heroldo de Esperanto dum multe da jaroj, kaj granda laboristino pri Esperanto.

La Internacia Esperanto-Semajno iĝas pli kaj pli grava inter la esperantaj renkontiĝoj pro tio, ke ĝi estas interesa evento en tre agrabla etoso, kaj dum malalta turisma periodo. Mi rekomendas partoprenadon kaj ĝuadon de la kataluna marbordo.


Plagxo de Kalelo.
Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan