La 14-an de aprilo

La pasintan 14-an de aprilo estis la 74-a datreveno de la tago, kiam oni proklamis la Duan Respublikon en Hispanio.

La Regxo de Hispanio, Johano Karlo 1-a Tiam oni provis ŝanĝi ĉion, eĉ la flagon kaj la himnon de la nacio, tiel, ke kiam oni ankoraŭ parolas pri la trikolora flago, oni parolas pri la «flago de la respubliko». Sed oni tuj devus demandi, «ĉu temas pri la unua aŭ la dua respubliko?» Ĉar en Hispanio, ĝis nun, ekzistis du diversaj respublikoj. La flago de la nacio dum la unua estis la sama flago, kiun ni havas nun, kiu estas ruĝa kaj flava.

Dum multe da jaroj mi kredis, ke Francisco Franko subite ribelis kontraŭ tiu demokrata Arkadio, kie ĉiuj estis feliĉaj, kaj finis ĝin, ĉar fiaj homoj ne toleras, Fransisko Franko, Diktatoro de Hispanio dum 36 jaroj,la sola  homo, kiu malebligis Hispanion  esti viktimo de komunismo.ke ekzistu feliĉo sur la tero. Sed poste mi legis, ke ekzistis aliaj homoj kiuj, antaŭ li faris tion, atencis kontraŭ la respubliko, kaj ili perforte celis devigi en la landon «popolan respublikon», alidirite «diktatorecon de la popolo». Ĝi sukcesis nur en Asturio, en 1934, male al la ceteraj partoj de la lando, kie popolo ne sekvis la socialistajn kaj komunistajn gvidantojn, kiuj vokis al ribelo de «reĝimo de kapitalistoj», kaj la laŭleĝa Prezidanto de la Respubliko petis Generalon Frankon, ke li subpremu la ribelon. Oni nun rilatigas tiujn maldolĉajn eventojn asturaj kaj tion, kio okazis en la tuta Hispanio post la venko de la Popola Fronto (maldekstraj kaj ekstremmaldesktraj partioj), kaj oni facile konkludas, ke la Intercivitana Milito komencis en Hispanio ne je 1936, sed je 1934, kaj ne fare de dekstruloj, sed de maldekstruloj. Pri tio nun estas sufiĉe da diskuto, kaj estas akuzoj pri «reviziismo», kiu en buŝo de ekstremomaldekstruloj havas malican nuancon, sed oni ne reviziias tion, kio okazis, sed tion, kion oni diras, ke okazis. Dum multe da jaroj kelkaj verkistoj, pli fidelaj al siaj ideologio ol al vero, diris mensogojn kaj troigis, sed nun oni finfine havas aliron al ĝis nun sekretaj arĥivoj, kaj oni povas scii pri tio, kio okazis, multe pli bone. Ni havas, ekzemple, la nomojn de miloj da homoj, kiujn oni mortigis en ĉekoj disde la tuta lando. Nun, dum la anoj de la socialismaj partioj volas malentombigi siajn murditojn, oni ankaŭ ekscias kial ili estis murditaj, kaj ankaŭ kial tiuj de ili murditaj ankaŭ estis murditaj. Dum la sepdekaj jaroj oni tre lerte kaj inteligente interkonsentis pasigi la paĝon, kaj ne plu paroli pri tiu malĝoja parto de nia historio, sed se oni insistas fiparoli pri unu flanko, la alia flanko ne povas montri tre klaran aspekton...

Prezidento Zapatero La Prezidento de Hispanio hieraŭ diris, ke la Reĝo de Hispanio estas sufiĉe respublika. Tio estas vera idiotaĵo, sed ni jam alkutimiĝis al tiuj diraĵoj senkleraj. Pli danĝera idiotaĵo estas, ke nia Ministro pri Eksteraj Rilatoj vizitu Usonon, kaj oni ne volas ricevi lin tie, kaj eĉ se altranga oficistino finfine vidas lin, ŝi rifuzas veni antaŭ ĵurnalistoj kune kun li. Hispanio montris laŭ historio, ke ĝi ne estas respublika, kaj ĝi eble neniam estos. Tio vere malĝojigas min, ĉar mi, kiu vere pledas por libereco kaj respekto al individuaj rajtoj, estas esence respublika.

Sed la unua respubliko daŭris nur dek unu monatojn (inter la regadoj de Amadeo 1-a kaj tiu de Alfonso 11-a), kaj kvar Prezidentojn.

La unua el ili, S-ro Estanislao Figeras, Estanislao Figeres, Unua Prezidentoj de Hispanio.ekfuĝis al Parizo pro tio, ke li «estas ĝis la ovoj de ĉiuj ni»; la dua, S-ro Pi i Margaĝ’, volis enkonduki federaciismon, kiu preskaŭ disigis la landon en kantonojn; la tria, Nikolao Salmeron’, devis uzi perforton por revenigi aferojn en normalecon, sed li rezignis sian postenon ĉar li ne volis subskribi mortopunon; kaj la kvara, S-ro Emiljo Kastelar’ diris, ke por subteni ĉi tiun regomanieron, li bezonas multe da kavalerio, multe da artilerio, multe da Civilgvardio (milita polico), kaj multe da policanoj. Tio okazis de la 11-a de februaro de 1873 ĝis la 2-a de januaro de 1874.

Post la Unua Respubliko, venis en povon Alfonso 12-a, kaj kiam li mortis, venis en povon sia filo Alfonso la 13-a. Je la 12-a de aprilo de 1931 okazis en Hispanio municipaj balotadoj en la tuta landoj, kaj pri tio, ke en la ĉefaj urboj, la respublikaj partioj venkis, la ministraro timis malkontenton kaj ĝeneralan perturbon. Eĉ se je la tuto, la monarĥiaj partioj venkis en la lando (kvaroble pli nombre ol tiuj respublikaj), ili timis tiom multe, ke ili rezignis, la monaĥo forlasis sian postenon, kaj oni proklamis la 2-an Respublikon. Sed la hispana popolo neniam elektis inter Reĝolando kaj Respubliko, sed inter la diversaj kandidatoj por la posteno de urbestro aŭ vilaĝestro. Certe endis, ke oni organizu tiam referendumon pri ĉu oni havu Reĝon ĉu Respublikon, sed tio neniam okazis: la monarĥiistoj simple fuĝis, kaj la bravulaĉado surstrata venkis.

Tiu komenco ne povos finsukcesi. Oni vendis al ni la ideon, Alegorio de la Hispana Respubliko.dum multe da jaroj, ke la Respubliko venis sen sangoverŝado, kaj necesis multe da sangoverŝado por forpreni ĝin. Sed oni forgesas, dum tiu ekspliko, ke la unua sangoverŝado okazis en Asturio je 1934, kontraŭ la Respubliko, sed fare de la maldekstraj partioj, ĉefe de PSOE kaj PCE, tio estas, la nuna reganta partio en Hispanio, kaj la Komunisma Partio de Hispanio. La Dua Respubliko Hispana daŭris pli ol la unua, kvin jaroj. Post ĝi, la Diktatoreco de Francisco Franko daŭris 36 jarojn, ĝis la Diktatoro mortis. Poste, dum tri jaroj oni arde laboris, kaj je 1978 oni produktis la plej longdaŭran Konstitucion de Hispanio, kiu daŭras ankoraŭ, 27 jarojn poste. Ĝi ankaŭ estas la plej progresema konstitucio, kiun ni havis ĝis nun, ĉar ĝi ne toleras, ke okazu leĝo kiel tiu «Leĝo pri Defendo de la Respubliko», kiu dum granda parto de la vivo de la Dua respubliko forprenis bazajn liberecojn de civitanoj.

Ĉu iam ekzistos Tria Respubliko Hispana? Mi ne scias, kvankam mi multe dubas pri tio. Respubliko devas esti, unue, sistemo, kiu garantiu la liberecon kaj rajtojn de ĉiuj civitanoj. Ĝi devas garantii socialan pacon por ke industrio kaj entreprenoj povu labori kaj dungi laboristojn je justaj kondiĉoj.

Plaĉus al mi, ke aliaj homoj, kiuj sentos sin sufiĉe respublikemaj por dediĉi al ĉi tiu temo iom da tempo, reagu al mia artikolo, kaj diskutu pri tiu temo, Respubliko en Hispanio, kaj argumentu kontraŭ miaj ideoj, se ili ne konsentas kun miaj konkludoj. Respublikon oni de ĉiam diigis en Hispanio, sed mi opinias, ke ne hazarde oni reprezentas ĝin per putino kun flago kaj ĉapelo ruĝa kiel sango.

Lasante vin per tiuj respublikaj pensoj, mi salutas vin ĉiujn elkore,

Jesuo, Mursjo,
je la 15 de aprilo de 2005.


Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan