Redaktore

Mi devas pardonpeti pro tio, ke la Kataluna Kultura Semajno ne okazis nun en Kambrils, kiel dirite en nia lasta bulteno, sed en Sankta Susana. Mi esperas, ke tiu semajno estis tiom sukcesa, kiel kutime.

Je la antaŭfina paĝo de nia magazino ni publikigas la unuan parton de la Konvencio de Gotemburgo, kiu reguligas la rilaton de LEAoj kaj SAT. La venontan numeron ni finos publikigi ĝin, kaj prikomentos nian regularon, lume de la lastaj gravaj eventoj rilate al SAT, HALE kaj aliaj homoj de la lastaj du jaroj.

Je la 21-a jarcento ni atestas renoviĝo de historio kaj reserĉo, kiuj eksmodigas la ideojn, kiujn oni havis ĝis nun pri nia pasinto. Historiistoj jam sukcesis preni en siaj manoj dokumentojn ĵuse malklasigitajn kiel sekretajn, do ili rakontas al ni novajn aspektojn de la grandaj konfliktoj de la 20-a jarcento. Lastan numeron ni recenzis la libron de hispana Vidal, La ĉokoj de Madrido, kaj nun ni recenzas la apartan libron La mitoj de la Intercivitana Milito. Pri tiu lasta libro estis polemiko en gravaj ĵurnaloj hispanaj, ĉar la aŭtoro, Pío Moa, estas ekskomunisto kaj eksano de terorista asocio GRAPO. Post tiuj junaj jaroj, li iĝis historiisto, kaj ŝanĝis sian intelektan sintenon, laŭ li pro alveno de informo, kiun li ne havis, kiam li estis junulo. Interese estas, ke aliaj historiistoj, kiel Ĥavjer Tusel’, ne atakis la teoriojn aŭ eltirojn de Moa, sed Moan mem. Tio povas esti normala (tamen ne inteligenta) se temas pri subtenantoj de futbala teamo aŭ politika partio, sed ne pri seriozaj, sciencaj historiistoj. Fakte Pío Moa devis denunci la periodaĵon El País (la lando), ĉar tie Tusel’ atakis lin, sed oni ne permesis publikigi la respondojn de Pío Moa.

Kiam mi redaktas ĉi tiun numeron, venas al mi la novaĵon, ke dum la pasinta Kongreso de SAT en Ŝodefon’ (Svizio), oni parolis abunde kaj malestime pri nia asocio, nome kamaradoj Jakvo Ŝram kaj Marteno Bustín, trudis sian vidpunktojn pri HALE, sen averti al ni antaŭe, aŭ inviti nin iri tien aŭ sendi komunikon oficialan por diri duan opinion pri la gravaj akuzoj diritaj kontraŭ ni, tiel ke bazaj anoj de SAT povu havi propran opinion pri la afero. Estas bizare, ke homoj malŝatu asocion tiom multe, ke ili foriru de ĝi kaj fondu novan, kaj de tiu nova asocio, ili fiparolu pri sia antikva asocio cele al okupi la postenon, kiun la unua asocio havis, anstataŭ debati kaj modifi ĝin de interne, agadi kaj kandidatiĝi al estraro, tiel, kiel ni proponis al ili. La estraro de HALE atendas komunikon de la estraro de SAT pri tiuj aferoj rilatantaj al ni, kaj la peto komenti ilin, por ke la anoj de SAT havu justan ideon pri tio, kio okazis. Kelkaj SATanoj, tamen, jam skribis al ni, ke ili subtenas kaj kuraĝigas nin en nia kutima tasko. Dankon al ili.

Sed nun mi nur deziras al ci, leganto, ke ci ĝuu nian magazinon, kiun per zorgo kaj amo ni pretigis, por ke ci legu kaj praktiku Esperanton, kaj —se eblas— kleriĝu iomete.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ PDF (3ª paĝo) Progreso
Muziko: Pinĉato, tria parto de la 4-a simfonio de Petro Ludoviko Ĉejkovski, verko 64-a.