Ŝ Kajeroj el la Sudo, numero 59-a: Konvencio de Gotemburgo, subskribita de SAT je 1928.

La Statuto de SAT

Teksto de la KONVENCIO akceptita de ka 8-a Kongreso inter SAT kaj la tiamaj LEAoj. Gotemburgo — 1928
  1. Konsiderante, ke la nacilingvaj Esperanto-asocioj kvazaŭ formas la rezervujon por la tutmonda Esperanto-asocio (SAT), ĉiu laborista esperantisto klopodu, ke la interrilatoj estu la plej intimaj inter ambaŭ organizoj.
  2. Ĉar la taskoj inter ambaŭ organizoj estas malsamaj, necesas, por eviti konkliktojn, ke SAT principe plenumu la taskon de peresperanta laboro, kaj la landaj asocioj prñincipe tiun de poresperanta laboro.
  3. Per sia kooperativo, SAT eldonu ĉiujn esperantlingvan presaĵojn. La nacilingvajn presaĵojn (propagandilojn kaj instruilojn) ankaŭ kun miksita teksto, eldonu la landaj Esperanto-asocioj.
  4. Por ke la efektiviĝo de tiuj proponoj povu okazi glate kaj laŭregule, ĉiu nacilingva asocio elektu dum sia kongreso unu membron, kioes tasko estu konstante interrilati mkun la SAT-estraro en la celo trovi la plej bonan solvon pri demandoj interesantaj ambaŭ organizojn. Tiu elektota peranto havu en la gvidantaro de SAT la rolon de konsulta membro. Saman rolon li ankaŭ havu en ka estraro de la sialanda Esperanto-asocio.
  5. Okaze de konfliktoj decidas la Ĝenerala Konsilantaro de SAT komune kun la Pli vasta estraro de koncerna lingvo-regiona organizo. Se ĉi lastaj ne trovas kontentigan solvon, tiam solviĝu la konfliktoj en speciala kunsido de landaj reprezentantoj kune kun la gvidantaro de SAT okaze de SAT-kongreso, kaj en la eksterordinaraj okazoj findecidu referendumo inter la membraroj de SAT kaj la koncerna lingvoregiona organizo.
  6. Por forigi la nuntempan ĥaoson inter la diversaj asociaj membroj, ĉiu landa asocio agu jene: en æiu LEA grupo ekzistu SAT-rondo, kiu plenumu la peresperantan kaj por SAT-an laboron en la kadro de la grupo: la estro de la LEA-grupo havas la devon, ĉiujare en januaro reelektigi gvidantojn de la SAT-rondo.
  7. La SAT-rondo havas la taskon kolekti SAT-kotizojn, abonojn al SAT-organoj, entute plenumi ĉiujn peresperantajn kaj por SAT-ajn aferojn (enkasado de SAT-kotizoj kaj kolektado de abonoj al SAT-organoj prefere okazu pere de la subkasistoj de la LEA-grupo, kiuj fine ordigos tiujn aferojn kun komisiita SAT-ronda gvidanto aŭ kasisto).
  8. La SAT-rondo ne havu specialajn, lokajn kotizojn, sed ĉiuj aferoj estu ordigataj en la kadro de la LEA-grupo. Estas dezirinde, ke ĉiu SAT-ano estu samtempe LEA-ano. La LEA-oj devas nepre propagandi en ĉiuj eldonoj, por ke ankaŭ la LEA-anoj fariĝu SAT-anoj. Same SAT devas propagandi, ke ĉiuj SAT-anoj fariĝu LEA-anoj.

Progreso ~ Kajeroj ~ Kajero 60 ~ PDF (23ª paĝo) ~ Progreso

Muziko: Matenpreĝo, de Petro Ludoviko Ĉejkovski, aranĝita por du gitaroj.