Casper Gutman (kasper gutman) estas gangstero kun klera sinesprimo kaj kondutmaniero neriproĉebla: jen rolulo de l’ romano La malta falkono, de Dashiell Hammet (daŝjel hamet), kiu pretas eĉ murdi por atingi valoregan figuron el oro kaj gemoj. Kiam oni pridemandas lin rilate lian posedrajton sur juvelo, li respondas, ke objekto tiom valora partenas sendube al tiu, kiu ĝin sukcesas alpreni. Tiu ĉi ŝajnas esti la filozofio subkaŝita de la nuntempa sistemo de patentoj; la scion por tiu, kiu kapablas alrpoprigi ĝin. El tio ĉi devenas la pereiga koncepto de la intelektaĵaj propraĵoj (patentoj), ĵaluze defendata de la Monda Porkomerca Organizaĵo (MPC). Laŭ Noam Ĉomski, la “rajtoj pri patentoj estas nenio pli ol la kontrolprotektado garantianta al la superkorporacioj sian rajton enspezi monopolajn prezojn”. Li ankaŭ denuncias la korporaciojn kiuj strebas pañtenti produktaĵojn argumentante, ke ili malkovris ilin, kaŝante la fakton, ke por sukcesi je siaj esploradoj ili devis uzi kiel fundamentajn sciojn kaj eltrovaĵojn, biologiojn kaj sciiencojn, akiritajn per publika mono kaj kadre de publikaj institucioj. Ekzistas patentoj ekde pluraj jarcentoj, sed en la okdekaj jaroj, la riĉaj landoj nervoziĝsis ĉar aziaj ŝtatoj ekestis ties konkurantoj ĉar tiuj ĉi povis imiti ilin kaj vendi siajn varojn pli malmultekoste. Tiam kaj tial la nordanoj utiligis MPCD-on kie lsistemon por turnigi la situacion kiel dekomence, elepensante la prikomercajn patentojn “trips”-ojn: jen maniero bremsi la sudorientaj aziaj evoluantaj landoj kaj malutili la malriĉajn landojn.
La civitanoj ekkonis la avidecon kaj la moralan mizeron de la nordanoj rilate aferon de la konflikto inte rmediciniloj kun komercaj markonomoj kaj tiuj senmarkaj (pli malplikostaj) por esti uzataj okaze de sanakcidentoj: Svisio, Kanado, usono, Aŭstralio kaj Japanio montriĝis kontraŭaj al la permeso de la MPC por uzado de mediciniloj senmarkaj por lukti kontraŭ AISO (akirita imundeficita simptomaro), argumentinte, ke la patentorajtoj de la famaciaj kompanioj plu validas (post 20 jaroj!) Fortega internacia premoebligis akordon por fabrikado de senmarkaj mediciniloj, sedn pagi patentorajtojn, kvankma kun dubesencaj postuloj. Tiu ĉi pruvo pri avareco okazis en mondo, kie ĉiujare mortas 17 milionoj da personoj pro malebleco atingi medicinilojn, laŭ Kuracistoj Sen Landlimoj, kaj Monda Prisana Organizaĵo (MPS). Spiraj infektoj, la malario, la AISO, la tuberkulozo, kaj priseksaj malsanoj dekonumas la malriĉajn landojn ĉar la mediciniloj havas troaltajn prezojn En Eŭropo, medicinado de pneŭmonio pere de antibiotikoj samkostas kiel 2 aŭ 3 horoj de la salajro averaĝa, dum en Afriko ĝi samkostas kiel monaton. Unu triono el la monda loĝantaro ne kapablas akiri medicinilojn.
La superkorporacioj famaciaj diras, ke la nura patentosistemo garantias financadon al la esploradoj tiufakaj, sed, laŭ MPO, ili nur dediĉas 0’1 procenton de siaj esploraj fondusoj al serĉado de iu ajn produktaĵo kontraŭ, ekzemple, malario; malgraŭ ke la malario (nekonata delone en la riĉaj landoj) okazigas 500 milionoj da malsanuloj en la mondo kaj estas la kialo de 3 procento el la forpasoj en la malriĉaj landoj. Aliflanke, la grandaj laboratoriaj firmaoj nuir produktas unu procenton el la mediciniloj kontraŭ tropikaj malsanoj kaj apenaŭ dediĉas dek procenton el la monda esplorinvesto rilate 90 procento el la mondaj sanfakaj problemoj, kiel denunciis Globa Forumo por Esplorado Sanfaka. La malcedema kaj avida intelektaĵa propraĵa sistemo, gardata de MPC, ne nur koncernas la medicinilojn, sed ankaŭ al la naturaj rimedoj tiaj kiaj plantoj, bestoj kaj mikrobioj, kiuj estas antaŭ la vidpunkto de la transnaciaj korporacioj. Tiuj ĉi korporacioj, ne nur rifuzas iujn medicinilojn parapetitaj je siaj patentoj, sed ankaŭ ekspluatas la landojn malriĉajn (kvankam riĉaj je natural rimedoj): ili sendas saijn direktistojn traserĉistojn scii kiuj plantoj semoj aŭ mikroboj el la malriĉaj landoj povas esti ege monprofitataj. S.-ro Cees J. Hamelinck, profesoro ĉe la Unversitato de Amsterdamo, denunciis, ke “en pluraj landoj malriĉaj oni profitas la lokajn konojn por fabriki medicinilojn ege monprofitajn, sen la informita konsento de la tieaj loĝantoj”.
Jen esas horo reklamacii la rajtojn de la lokaj loĝantoj sur la naturaj rimedoj de siaj teritorioj; ĉar ili estas partoj kun kiuj rubriki forrabajn kontraktojn, sed rajtantoj rilate siajn teritoriojn. En la Forumo Indiĝena pri Biologia Diverseco, celebrita en Nederlando, oni proklamaciis, ke 600 milionoj de indiĝenoj, kaj ne la ŝtatoj, estas mastroj de la genetikaj rimedoj elprenotaj de la plantoj kaj bestoj de siaj teritorioj. La indiĝenoj ne estas luigantoj, sed posendantoj de siaj teritorioj.
La hispana naturfakulo Joaquín Arriola (hxoiakin’ arjola) estas denunciinta, ke la monopolo de l’ patentoj profite al la nordaj landoj estas unu el la faktoroj, kiuj malhelpas la industriigon de sudaj landoj. S-ro Cees Hamlinck verkis por periodaĵo de UN (Unuiĝintaj Nacioj), ke “estas ĉiutage pliaj pruvoj rilate la _klaŭzojn de Monda Porkomerca Organizaĵo pri patentoj, kiel bremsiloj kontraŭ la genezado de novaj scioj ĉe la asocioj evoluantaj kaj kuraĝigas la forrabadon de la sudlandaj rimedoj. La interŝanĝo de naturrespekta teknologio estas necesa por superi la malriĉecon de la sudaj landoj. La nuna patentosistemo estas por tiuj ĉi bazo nesaltebla”.
La konorajto estas tro esenca por la homoj, tial oni ne permesu ke ĝi dependu de la kaprico de la ekonomiaj potencoj. Tial, la raporto de la UN pri ekonomia evoluo de 1999 prezentis la konon kiel novan homaran patrobienon kaj bazon nepran por la evoluo de la socioj. Ĉio ĉi devigas nin rifuzi la nunan patentosistemon.