Imperiismo:
La Televido kaŝas la Malsatulojn

Malsato kasxita Unu el la plej grandaj ironiaĵoj de l’ imperiismo estas, ke ju pli da informoj ni ricevas, des malpli ni scias pri la ceteruloj. Kiam niaj vivoj pli kaj pli interligiĝas kun tiuj de la gentoj el la plej foraj lokoj de l’ nia planedo, niaj amaskomunikiloj —pere de kiuj plejmulto el la homoj loĝantaj en la riĉaj landoj ricevas siajn raportojn— estas pritraktante la ceterajn monderojn kvazaŭ se ili estus nur ludejoj por homoj tiaj, kiaj ni estas. Nia komprenokapablo malpliiĝas samgreade, kaj jen la momento, kiam ni nur scias pri la eksterlandanoj, ke ili subite kaj neeksplikeble atakas nin. Tia ĉi estas la tragedio, ne nur por la murditoj kaj vunditoj de la atenco kontraŭ Klubo Sari (en Insulo Bari, de Indonezio), sed ankaŭ pro la kresko de l’ timo, malamo, kaj miskompreno al la gentoj de la Tria Mondo.

La pasintan jaron la kvanto da programoj pri landoj de la Tria Mondo sur la brita televido malpliiĝis ĝis la plej malalta nivelo el la lastaj 12 jaroj. Dum la elsendohoroj de internaciaj progrqamoj kreskis malrapide, preskaŭ ĉiuj el ili temis pri realvivaj spektakloj (tiel nomitaj rjaliti ŝoŭs) kulebronoj (aŭ saponaj operoj, tio estas, longa serio de programoj por radio aŭ televido, kiuj temas pri la amaj kaj malamaj aventuroj de membroj de ordinaraj familioj, aŭ klanoj kaj siaj amikoj aŭ malamikoj, erotikaĵoj, diboĉado aŭ similaj merdoj narkotaj rilate kiel la britoj idiotas en ekzotaj lokoj. En la tuta jaro, nur 4 programoj pri la politikoj de l’ Tria Mondo estas elsenditaj en la kvin ĉefaj televidkompanioj.

Alia maniero fini malsaton..., cxu fina solvo? Multo el kio ni vidas pri la cetera mondo sur televidilo povas esti juste difinata kiel kontraŭinforma. Loĝantoj tiaj, kiaj la tieanoj kiujn nin permesas rigardi la vojaĝobroŝuroj, ŝajnas esti metitaj sur la tero nur por amuzi al ni. Multaj dokumentraportoj pri la sovaĝa vivo priskribas la regionojn koncernatajn kvazaŭ neloĝataj. Je la komenco de l’ pasinta jaro, Kanalo + (privata hispana televido koditia, kies ĉefposedanto estas la itala amaskomunikila potenculo Silvjo Berluskoni) elsendis triraportan serion pri Kongo, kiu gajnos premion de la Hispana Reĝa Societo por la Sciencoj kaj la Naturhistorio. En ĝi la ekzisto de homoj tieaj estis koncize montratta, sed la serio informis nin pri tio, ke Kongo “iam koro de malheleco” estas nun “luma loko”: jen stranga kvalifiko por loko detruita de civila milito, kie 3 milionoj da homoj estis mortintaj. Tiu ĉi milito kaj siaj kruelaĵoj ne estis menciataj.

La televidaj direktistioj plendas, ke la programoj pripolitikaj rilate forajn mondopartojn allogas malgrandajn aŭdiencojn. Tio ĉi estas vero, se oni komparas ilin kun programoj plejaŭdiencaj kiel “Granda Frato” (temas ĝi pri la ĉiutaga vivo de ordinaruloj nekonataj unu de la aliaj, izolitaj en domo, kiun pruntedonis la televidestroj, dum ili estas konstante filmataj sen intimecaj rajtoj, eĉ kiam ili dormas, fekas, baniĝas aŭ koitas…) Sed dum pluraj milionoj da televidrigardantoj kapablas sidi rezigne antaŭ tia skorio, aŭ almenaŭ forlasi la televidilon dum ili faras ion ajn pli interesa, estas malpli nombraj tiuj, kiuj rigardas seriozajn fremdlandajn dokumentoraportojn, kiuj kapalblas pasie allogi ilin. La filmo de Jon Pilger (ĝon pilĝer) pri Orienta Timorinsulo kaptis la tanton de 3 milionoj da televidrigardantoj, el kiuj eksterordinara duonmiliono poste telefonis por sciigi siajn ĉagrenon kaj kolero pri kio ili estis rigardantaj. Estus juste diri, ke la programo ŝanĝis la itineron de la historio.

Vera vizagxo de malsato, afgana infano. Cxu gravas Ben Laden? Sed tiaj ĉi filmoj estas relative multekostaj kaj ne tre ŝatataj de la anoncistoj. Ili ankaŭ povas estigi problemojn al la homoj, kiuj funkciigas la informretojn. Kiam la lasta dokumentraporto de Pilger por Carlton=televido, rilate la maljustecon suferitajn de la palestina popolo, estis —sufiĉe antaŭvideble— atakata de l- organizita premgrupo HonestReporting (tio estas, honesta riportado), la bienposedanto de l’ televido, Michael Green (majkel griin) panikis kaj denunciis la raporton kiel “tragedion por Israelo rilate la precizecon”. Li estis kolere kontraŭdirata de la direktoro pir programoj surbaziĝintaj je faktoj de Carlton. Sed tioma kuraĝo estas malofta inter la televidaj direktistoj. La fizikan kuraĝon de la kameristoj kaj ĵurnalistoj sendependaj, kiuj riskas siajn proprajn vivojn por filmi la kruelaĵojn forgesitaj de la mondo, nur egalas la malkuraĝa moralo de la estroj, kiuj tiam rifuzas eĉ paroli al ili, lasante ilin solaj por fari la filmadojn. Antaŭ nelonge la kameristoj esploristoj havis, kiel ĉefan problemon, la tehxnikan: la kamera ekipaĵo estis malkomforta, la gravuraĵoj estis tre rompeblaj, la transporto estis riska.

Tiuj ĉi problemoj estas nuntempe preterpasitaj; ĝuste kiam la merkato por ties filmaĵoj estas malaperintaj. Estas jam tempo konvertiĝi al interaktivaj televidrigardantoj kaj ekpostuli malpli da “televido nereala” kaj pli da simpla realo. Alimaniere, ni povas esperi ke la mondo daŭrigos donante nin surprizoj ju pli maldiafanaj siaj gentoj estas por ni.

J. Wells.

Muziko: La standardo disgutita da steloj estas la nacia himno de Usono, verkita de John Stafford Smith je 1780, kiu titolis la kanton "Al Anakreonto en Ĉielo", ĉar li dediĉis ĝin al tiu greka poeto de la 6-a jarcento. La kanto temis pri plezuroj de vino kaj amo, kaj iĝis popola en Britio kaj Usono. Je 1812 poeto Frances Scott Key komponis poemon al sia nacia flago, kaj la kanto iĝis rapide la nacia himno de Usono ĝis hodiaŭ.
Kreita de Jesuo de las Heras la jaudon, la 27-an de februaro de 2003.


Al la prezo de konakiro Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al aborto