Je la limo de katastrofo

Invadota Irako

Oni vidas hodiaŭ, ke la registaro de Hispanio diras aferon, kiun kontraŭas la parto de la popolo hispana, kiu kuraĝas paroli pri la afero. Hodiaŭ ni ĉiuj estu pacemaj, kaj se ni ne estas pacemaj, ni estas krimuloj, malpacistoj, militistoj, kaj tiel plu. Oni ĉeestas je malagrabla spektaklo pri manko da debato kaj respekto al nekunhavata opinio. Tio estas la plej malriĉa trajto de la socio hispana je la komenco de la 21-a jarcento, evidente heredita de la lasta jarcento. Ankaŭ ni vidas, ke finfine demokratiaj landoj agas kontraŭ ŝtatoj, kies registaro ne respektas homajn rajtojn tiel, kiel oni pridifinis per la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Tion oni faris unue en Afganio, kaj nun oni minacas fari tion kontraŭ Irako. Sed etosoj memnomitaj progresivaj reagas kontraŭ tiu iniciato, ne favore al ĝi. Tiuj samaj homoj, kiuj plendis kontraŭ talibanoj pro tio, ke ili detruis antikvajn statuojn de Budo, tiuj, kiuj plendis kontraŭ neigo de homaj rajtoj al virinoj en Afganio, plej frue kiel oni sciis, ke oni atakas Afganion, komencis kritiki akre kaj kondamni tiun militon..., ĉar tion faris Usono.

Cxu li vidas bone?

Kompreneble, Usono estas en plej favora pozicio fari tion, ĉar ĝi estas la sola restanta imperio en la mondo, ili havas la rimedojn fari tion, ili havas la oportunon, kaj ili havas la volon fari tion. Oni kritikas ne la aferon, sed la intencojn. Sed kion faris Usono pri Afganio? Verŝajne, nun estas demokratia registaro en Afganio, aŭ almenaŭ pli-malpli demokratia regsitaro. Ĉu estas bone por Afganio havi demokration? Verŝajne, virinoj afganaj nun havas pli da liberecon kaj rajton vivi kiel homaj estoj, post la terura diskriminacio kaj endomigo priskribita de stultaj talibanoj –malsukcesaj studentoj pri la Kurano--, kiuj ne dubis murdi virinojn kaj samseksemulojn pro siaj religiaj antaŭjuĝoj. Tio ja finis en loko de mondo, kaj tio okazis kontraŭ la opinio de progresemaj asocioj, kelkaj el ili, aldone, sennaciismaj kaj homrajtdefendantaj. Nun ni vidas, ke la mondo civilizita, estas dividita pri la afero Irako. La Unuiĝintaj Nacioj Organizo havas subite du fortajn blokojn: Francio, Germanio kaj Rusio, je unu flanko, kaj Usono, Britio kaj Hispanio je la alia flanko. La ceteraj landoj restas en la tria bloko, kaj ili ne rolas gravan parton en la afero, almenaŭ ĝis nun. Ili nur sopiras kaj deziras, ke la rolon de la UNO neniu parto anstataŭu. La problemo de Irako ne komencis kun la lasta Milito de la Golfo, je 1991. Multe pli frue, kiam Irano falis en manojn de religiaj integristoj, oni abunde armigis Irakon. La ideo estis, ke Irako kaj Irano detruu unu la alian favore al Okcidento. Tamen, neniu flanko sukcesis, malgraŭ granda buĉado ambaŭflanka. Rusio kaj Usono vendis armilojn al Irako, sed kiam ili petis atomikan stacion, ambaŭ landoj rifuzis. Francoj venis, tamen, kaj vendis ĝin al Irako. Poste, izraelaj aviadiloj, sen antaŭa averto, detruis ĝin, ĉar tio, laŭ ili, endanĝerigus la situacion en la mezorienta parto, se ili uzus tiun radiaktivan materialon konstrui atombombo, kaj de tiu avantaĝa pozicio postuli aferojn neelteneblajn, kiel, ekzemple, la malapero de Izraelo. Germanio ankaŭ respondecas pri komerco kun Irako: ili vendis pesticidojn, kiujn irakanoj igintus hxemiajn armilojn. Aldone, oni suspektas, ke Irako havas plej terurajn armilojn, bakteriajn bombojn. Tiuj bomboj povas mortigi vastajn partojn de la mondo sen tuŝi konstruaĵojn, indsutrion kaj vojosistemojn.

Bomboj for de Irako, laux UNO

De 1991 oni postulis al Irako, ke ili detruu tiujn armilojn, kaj la UNO difinis kiujn armilojn ili rajtas havi por defendi sian suverenan landon. Sed oni scias, ke irakanoj ne faris tion. Je la pinto de la registaro de Irako estas diktatoro Saddam Hussein. Lia vorto estas leĝo tie, kaj irakanoj ne ĝuas tial demokratiecon aŭ homajn rajtojn. Oni scias nun, ekzemple, ke Saddam Hussein ordonis finan solvon pri la sendependismaj kurdoj je la nordo de la lando: oni gazigis grandan parton da ili. Kaj okcidento ne ŝatis, ke tion oni faris per germana gazo elŝutita de francaj kaj usonaj avidiloj, ĉar okcidentoj vendintis ilin kiam ili celis, ke ili uzu ilin nur kontraŭ Irano. Tio estis la grava eraro de okcidento, kiun ĝi nun klopodas solvi. Kial Francio kaj Rusio kontraŭas atakon kontraŭ Irako, kaj kial Usono, Britio kaj Hispanio –aŭ almenaŭ ties registaroj—favoras tion? Nu, Francio konas terorismon nur kiel spektanto: dum dekoj da jaroj teroristoj de ETA murdis en Hispanio, kaj poste ili kuris serĉi sanktejon en Francio. Francoj diris, ke ili ne miksiĝu en hispana afero, ĉar, aldone, ne estis demokratio en Hispanio. Sed post 1978 demokratio venis kaj jam estis ŝanĝo en la sinteno de Francio, kvankam terorismon oni ankoraŭ ne finis venki. Alia sinteno havas la resgistaro de Hispanio, evidente, ĉar la sama sangavida grupo, naciistoj de ETA, daŭre mortigas en demokrata lando. Ankaŭ en Britio ekzistas organizo terorisma, IRA, kaj Usono suferis la plej gravan baton en sia historio per la disfalo de la Ĝemelaj Turoj, fare de fanatikaj islamanoj. Ili armis ilin, supozeble, kontraŭ Sovetunio, sed poste, ili havante armilojn kaj kaŭzon propran, ili uzis ilin kontraŭ la Centro de Monda Komerco, kiu sidiĝis en tiuj turoj. Kio okazos nun? Se oni aŭskultas niajn gvidantojn, ili ja deziras pacon. Sed ili ne deziras pacon kun timo. Ili scias, ke estas kekaj ŝtatoj en la mondo, kiuj havas eblecon mortigi amasojn da homoj sendiskriminacie. Ili sentas sin respondecaj pri tiu situacio, kaj ili deziras solvi ĝin. Mi opinias, ke ili vere estas sinceraj. Sufiĉis al mi aŭskulti la argumentojn de la Prezidanto de Hispanio en la Parlamento, ĉar mi opinias, ke ili estas logikaj kaj bonintencaj. Kiom da fojoj oni aŭdis surstrate, ke la plej bona afero fari kun teroristoj estas mortigi ilin? Tio ŝajnas barbare, ĉu ne? Tamen, estas logike pensi, ke teroristo estas homo por kiu mortigo estas ilo por atingi sian celon. Do, se li ne respektas homan vivon, kial oni respektu lian vivon? Jes, mi scias, ke oni diras, ke se oni ne povas mortigi, ŝtato ankaŭ ne povas mortigi. Se mortigo estas kotnraŭetike, ŝtato ne povas mortigi. Nu, ŝtato devas garantii vivon al civitanoj, kiuj subtenas la ŝtaton. Ŝtato estas nenio sen la civitano, kiel mi legis laste en la interreta paĝo de ĉi tiu revuo. Sekve, ŝtato devas fari kion ajn por certigi, ke la civitanoj, kiuj pagas impoŝtojn kaj plenumas la leĝojn de tiu ŝatto, povu vivi trankvile, kaj sen timi ĉu morgaŭ oni ankoraŭ vivos. Mortigi teroristojn eble ne estas etike, sed ĝi estus efike. Ĉar niaj teroristoj estas malkuraĝaj homoj, kiuj mortigas sendefendajn homojn, sed kiam polico haltigas ilin, ili ŝafe sin donas. Mi ne postulas al ŝtato, ke ĝi estu etika, sed mi ja postulas al ĝi, ke ĝi estu ĝusta kaj protektu min. Mi eĉ pretas konsenti pri tio, ke la sango de teroristoj falu sur mi kaj sur miaj gefiloj. Certe ili multe gajnos per tio, ke ilia, ne mia sango falu sur ili. Mi donis vivon al ili, dum ke teroristoj povas oferti nur morton al ili. Ĉu ni elektu saĝe inter vivo kaj morto? Ataki Irakon celante malarmigi ĝin povas esti militeska afero, kaj, sekve, ne estas facile defendebla etike, sed kio pri efiko? Ni estu bonaj kaj bonpensantaj, kaj ne kondamnu Husejnon sen pruvoj. Sed..., ĉu oni aŭskultu al tiuj malestimindaj homoj, kiuj disvendis povajn armilojn al li? Usono vendis armilojn al Irako en la pasinto, kaj pro tio ili ja kulpas. Ĉu ni kredu je pento en homoj, eĉ se ne sinceraj kaj ne venante de etikaj konsideroj, sed nur de timo, ĉu oni pensu, ke oni povas disvolviĝi en sia penso kaj ŝanĝi pri gravaj aferoj, kaj taksu subite, ke oni eraris, kaj ke oni havas la devon –ne antaŭe konsiderata— pri tio, ke oni malfaru tion, kion oni misfaris? Ĉu usonanoj ankaŭ rajtas maldoni danĝerajn armilojn al tiu, kiun ili donis iam? Ĉu gefirloj respondecas pri la misfaroj de siaj gepatroj, kiel en mezepoko oni kredis? Se tion oni konsideras hodiaŭ stultaĵo danĝera, kial oni kulpu Buŝon 2-an pro tio, kion faris Carter aŭ Reagan, eĉ Buŝo 1-a? Ĉu estas defendinda, ke kulpas demokrata registaro dekstra de José María Aznar pri tio, kion faris la Ne plej grava dangxero... nedemokrata registaro de Francisco Franco, kiu honorigis Husejnon, donante al li la Krucon de Isabel la Katolika? Eble pri Usono temas nun ŝanĝo de interesoj, sed homaj situacioj tre malofte estas simplaj kaj puraj, kaj kontraŭante malarmigilon de Irako nun estas kongtraŭi liberecon –eĉ se neperfektan—por la popolo iraka. Ŝajnas moke, ke partioj tradicie defendante liberecon kaj homajn rajtojn, kiel Unuiĝinta Maldekstro kaj Partio Socialisma Laborista Hispana tiom arde kontraŭas militon liberigan en Irakon; tiom multe, ĉar antaŭ 70 jaroj ili favoris revolucion en Hispanio, ili celis detrui la nacian senton –eĉ nun ili tion favoras kaŝe, kion oni vidas per ilia duonapogo al regionismaj partioj en Vaskolando kaj Katalunio—, kiam ili celis fondi la Popolan Respublikon de Hispanio, kaj tion celante ili detruis la Duan Hispanan Respublikon en 1936, tial rajtigante la puĉon de Francisco Franco. Nun analistoj de tiuj fifamaj eventoj konkludas, ke se ne ekzistintus tiu revolucio, Franco neniam iĝus diktatoro, kaj la popolo hispana ne suferintus 40 jarojn de regreso. Tiam tiuj partioj esprimis malamon al dekstraj partioj, kaj nun ili daŭre lasas sian malestimon blindi objektivan takson pri tiu ĉi milito. Aliflanke, ni ĉeestas absurdan eventon: la Unuigintaj Nacioj deklaras, ke la inspektoroj daŭre laboru, kaj ili iom post iom tute senarmiligu ditkatoron de Irako. Usono, Britio kaj Hispanio –ties registaroj, mi ripetas—diras, ke 12 jaroj ja sufiĉas, kaj ili ne permesos, ke Husejno daŭre primoku la ceterajn landojn de la mondo. Krome, ili deziras eviti, ke aliaj diktatoroj en la mondo sekvu la ekzemplon de Irako. Sekve, la akso UsBriHi, helpate nun de Bulgario, almenaŭ morale, avertis, ke se la senarmigo ne estas kompleta je la 17-a de marto, milito okazos. Se fifnine estos milito (mi verkas ĉi tiun artikolon la 8an de marto, ĵus post diskuto de la Raporto Blix en Uno), dependante el tio, kio okazos finfine, la movo usbrihia au de la Triobla Alianco, estontis ĉu senprudenta, ĉu oportuna; ĉu hasta ĉu justa; ĉu faŝisma, ĉu savinta; sed ĉiokaze, ĝi estontos senarmiliga kaj kontraŭterorisma. Ĝi estontos la plej senjuran agon de la registaro de Hispanio kontraŭ teroristoj, sed laŭ la doktrino de Britio kontraŭ terorismo, kiun ĝi sekvis en Nordirlando (armea invado kaj ago en terorisma lando). Usono sekvas sian linion de la unua momento, kompreneble: ĉasado de la teroristo kie ajn li aŭ ŝi kaŝu en la mondo.

Kaj mi aldonu fine, ke tion farante, la Triobla Alianco ne nur savos siajn registarojn de estonta biologia aŭ ĉemia milito de Irako kaj aliaj malgrandaj grupoj da t eroristoj, sed ankaŭ al tiu bonintencaj civitanoj, kiuj kontraŭas la militon nun. Tio, ke ili povu kontraŭu publike la agon de siaj registaroj, estas unu el la plej defendindaj trajtoj de demokratia sistemo. Tamen, vere ĉagrenas min, ke samtempe, tio estas pruvo, ke la plej alta grado de demokratio estas tio blanka ĉekon, kiun civitanoj de demokrataj landoj donas al siaj registaroj ĉiun kvarjarperiodon. Tio ŝajnas esti morto de rekta demokratio...

Olga López

Muziko: Popolo, kiu iris en mallumo estas kanto de Mesio, de Georgo Federiko Haendel.
Kreita de Jesuo de las Heras la jaudon, la 27-an de februaro de 2003.


Al la Letero elkora Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Vivaldi