Kiel eble vi ĉiuj scias, estas intenco eldoni la Grandan Vortaron Hispana-Esperanto, de Fernando de Diego. Tiu verko estas unu el la plej gravaj produktitaj en nia movado de antaŭ multe da jaroj, kaj ĝi ampleksos pli ol PIV, kaj enhavas kvin dek mil enirvortojn, kun klarigoj, frazoj, ekzemploj, ktp.
La kosto de la eldono ne permesis eldoni ĝin ankoraŭ. Pro tio, mi lanĉas kampanjon por klopodi atingi la necesan monon por eldoni ĝin plej baldaŭ kiel eble. La budĝeto estas 13 000 eŭroj. Pro tio, mi petas al ĉiu unuopa samideano, asocioj, sponsoroj, privataj kaj publikaj institucioj, aliĝi al ĉi tiu kampanjo por tuj eldoni tiun mirindaĵon.
Se oferto venas, oni malfermos konton speciale tiucele, æe Hispana Esperanto-Federacio aŭ ĉe Valensja Esperanto-Federacio.
La aperigo de la vortaro estos en si mem omaĝo al nia elstara Fernando de Diego. Koran dankon anticipe.
Aŭgusto Casquero de la Cruz,
Estrarano de Hispana
Esperanto Federacio
komisiita por tiu eldono.
Kiam mi ankoraŭ pretigas tiun ĉi numeron, venas al mi bonega novaĵo de Miĥaelo Gutiérrez Adúriz, el Kantabrio, dirante, ke oni jam povas antaŭmendi la Grandan vortaron Hispana-Esperanto. La kosto estas 33 eŭroj, se oni kolektas ĝin je ĝia prezentado, la 15-an de julio de 2003, dum la Kongreso de HEF en Valensjo. Se oni deziras, ke oni sendu rekte al lia hejmo, oni aldonu sendokostojn.
Laŭ Gutiérrez Adúriz, la vortaro estos tiom korpa kiel la nova verio de la Plena Ilustrita Vortaro, sed dulingva, kompreneble. Oni jam komencas nomi tiun ĉi vortaron kiel la hispanan PIV. :-) Eble tiun verkon ni jam bezonis, ĉar tiu, kiun ni uzas kutime, kun tiom da profito kaj utileco (Sopena), ververe, havas evidentajn mankojn. Vortaroj ofertas, ni scias, eblecojn paroli klare kaj elegante, vortumi nian penson plej ekzakte, kiel ni povas. Nia memoro ja estas malforta, kaj ni kutime proponas kunmetaĵon provizoran, kiam mankas vortoj al ni. Vortaro helpas nin tiam, ĉar vortaristo jam pensis pri tiuj situacioj, kaj ofertas solvojn, kiujn li rekomendas. Ili ne estu devigaj, kompreneble, sed konsilo ĉiam povas helpi en tikla situacio, ĉu ne?
Fernando de Diego estas sufiĉe konata esperantisto. Li verkis tradukon de la fama novelo Don Kiĥoto de la Manĉo, de Miĥaelo Servanteso, kaj multaj aliaj, dum sia longa vivo kiel aktiva esperantisto. Same kiel inter hispanoparolantoj, la indikoj de la fama Vortaro de la Reĝa Akademio Hispana ne ĉiam plaĉas al ni, kaj ni preferas sekvi la konsilojn de la vortaro de María Moliner (tiel nomita la verko), kies prestiĝo estas simila al tia, tiu ĉi nova vortaro de Diego povus esti nia mariamolinereska vortaro de Esperanto. Laste, mi diros, ke ĝi estos plej grava donaco al hispanamerika esperantisto.