Kiam mi vizitis Brazilon okaze de la lasta Universala Kongreso, ŝokis min konstati, ke ne multaj brazilanoj bone konis la muzikon de Heitor Villa-Lobos, la plej granda --laŭ tio, kion mi ĉiam studis kaj konis-- muzikisto de tiu vasta lando. Mi ludis Choros n-ro 2-an al junulino, kaj kvankam ŝi diris, ke ĝi estas familia al ŝi, ŝi ne povus diri kies muziko ĝi estas. La patrino, de alia generacio, kaj pli klera, evidente, diris al mi, ke ne multaj homoj en Brazilo nun konas pri Villa-Lobos, kaj certe ne la junuloj. Mi ne scias, ĉu tio estas maljusta ĝeneraliĝo pri la afero, sed tio vere surprizis min.
Sed tute aliel okazas pri Tom Jobim. Li pruntedonis sian nomon al la plej granda flughaveno de Rio, kaj eble pro tio lia nomo ne iras senrimarkata. Ni jam konis pri Heitor Villa-Lobos en nia numero 39-a, sed, kiu estis tiu Tom Jobim?
La nomo de Antonio Carlos Jobim, mallonge Tom Jobim, estas ligita al vortoj Bossa Nova, la ondo nova, kiu venis en la muziko brazila —kaj monda— de la jaroj 50-aj de la lasta jarcento. Li naskiĝis la 25-an de januaro de 1927 proksime de tiu mirinda parko, Tiĵuka, en Rio de Ĵanejro, el gepatroj Jorge Jobim kaj Nilza Brasileiro. La patro mortis ok jarojn poste, kaj li kreskis kun patrino, duonpatro Celso Frota, kaj fratino Elena. Kiam li estis deksesjaraĝa, li komencis lerni ludi pianon, sed oni igis lin komenci studi en universitato arkitekturon, je 1946. Sed kiam li estis dudekjaraĝa, li forgesis tion favore al muzika kariero. Ĝi komencis kiel pianoludisto en kabaredoj, sed baldaŭ li registris diskojn je Continental Records je 1952, kiam lia filo Paŭlo jam naskiĝis de lia edzino Theresa. Kvar jarojn poste li laboris kiel artisman direktoron por alia kompanio (Odeon), sed, plej grave, li komencis kunlabori kun poeto Vinicius de Moraes, kaj ili produktis la sukcesan kaj gravan muzikon por la teatraĵo Orfeo de la Karnivalo, kiun famigis plivaste la filmo Nigra Orfeo.
Johano Gilberto estis en 1958 preskaŭ nekonata kiel kantisto, sed tiam li registris kelkajn kantojn de Tom Jobim, inter ili Desafinado (malagordigita) kaj Chega da saudade, kiujn oni rigardas kiel la unuan aperigon de la nova ondo en muziko brazila, tio estas, bossa nova. Tio estis grava muzika movado, kiu daŭrigas ĝis hodiaŭ, kaj kiujn oni priskribis tiam kiel logantan miksaĵon da usona jazmuziko malvarma kaj eŭropa klasika harmonio, kiu vere estas amasa kulturo regata de facila aŭskultado de rok-and-rol. La ritmo de tiu nova muziko estis dolĉa takto da ok notoj regulaj kun malregulaj akcentoj, kiu devenis de sambo, kiu siavice venis de afrika muziko de sovaĝaj modeloj ritmaj, kiun oni ludis per perkutaj iloj. Fakte, bossa nova nudigas sambon de bruo kaj malsimplaĵoj, aperigante ĝentilan zumadon pli mallaŭtan, sed kiu ankoraŭ enhavas hipnotajn akcentojn. Aldone, estas frotado de gitaro kun glitantaj melodioj kaj vortoj. La rezulto estas tre alloga ritma muziko, kiu rekte venas al koro de aŭskultanto. Tiun senton brazilanoj rapide baptis kiel saŭdade-n, senton, kiu estas malgaja kaj gaja samtempe, kaj kiun mi aŭdis esperantistojb brazilajn neologismi en Esperanton kiel saŭdado.
Oni kredas vidi en tiu muziko, ankaŭ, influojn de jazistoj usonaj kiel Gerry Mulligan, Chet Baker kaj Barney Kessel, kiuj, certe, influis la muzikon de Tom Jobim. Sed tre grave en lia muziko estis ankaŭ francaj komponistoj, kiel Debussy kaj Chopin, kaj ankaŭ lia samlandano, Heitor Villa-Lobos. Sed en la mezo de la kvindekaj jaroj, gitaristo Laŭrindo Almejda aldonis ritmojn bosanoveskajn en siajn registraĵojn diskajn, kaj Johano Gilberto ankaŭ komencis ludi sian gitaron per tiuj sinkopivaj ritmoj, kiuj iĝis bazon de bossa nova. Pro tio, Jobim atribuis la kreadon de tiu nova muzika formo al Johano Gilberto. Tamen, Jobim mem vestis la novan ritmon per sia supera harmoniado kaj melodioj, per sia kantaro nova. Chega de Saudade, evidente, lanĉis la movadon bossa nova en Brazilo, kaj la partituro de Nigra Orfeo (Black Orpheus, en la originala titolo) lanĉis la ritmon en la tutan mondon en 1959. Tri jaroj poste Stan Getz registris Desafinado-n, kio konatigis lin kaj Jobimon mem en Usono. La vortojn bossa kaj nova oni aldonis al muzika terminaro usona, kaj multaj famaj kantistoj tie aldonis la novan ondon al siaj kantoj.
Multaj brazilaj muzikistoj flugis al Novjorko por la unua koncerto bosanova en halo Carneĝi Hol je la 22-a de Novembro de 1962, ekzakte antaŭ 40 jaroj1. Ankaŭ Tom Jobim estis tie, en sia unua vizito al Usono.
Du jarojn poste, kiam oni dirus, ke Bossa Nova komencis stagni, Johano Gilberto kaj Tom Jobim aperigis A garota de Ipanema (knabinon de Ipanema), kiu reviviĝos ĝin. Tri jarojn poste, Jobim estis pli vaste konigita, kiam li kunlaboris kun Frank Sinatra, en kabaredeska programo televida, kiun li gvidis en tiu tempo en Usono. Frank kaj Tom kantis duope je la Knabino de Ipanema (fama plaĝo de Rio), kaj en la portugala kaj en la angla sinsekve. Ilia kunlaborado komencis je 1966 kaj daŭris ĝis la sepdekaj jaroj. En tiu tempo la bosanovo ne estis jam nova, kaj perdis grundon, sed nun ankoraŭ estas en la muziko de Brazilo, iel ajn. Jobim preferis registri al koncertumi, do li produktis multajn diskojn per firmaoj Verve, Warner Bros, Discovery, A&M, CTI kaj MCA de la sesdekaj al sepdekaj jaroj, kaj por Verve en la okdekaj ĝis la naŭdekaj. Lia gitara kaj piana ludadoj havis simplan stilon, modestan kaj ofte ĉarman. Li plej ofte laboris por kinaj kaj televidaj sonbendoj brazilaj. Sed finfine en la naŭdekaj jaroj, denove li iĝis popola, kiam li denove koncertumis kun sia dua edzino, Ana Lontra, sia filo Paŭlo kaj sia filino Elizabeto, kune kun aliaj muzikistoj amikaj, kiuj formis la Novan Bandon. Ili trairis Brazilon koncertumante en 1993, kaj je la 8-a de decembro de 1994 ili ludis kaj kantis en la konata Halo Karneĝi de Novjorko. Baldaŭ poste li mortis pro koratako. Lia influo en la muziko de Brazilo estas tre granda, kaj li estas unu el la naciaj heroo tie.
Ni esperantistoj havas la avantaĝon ĝui liajn kantojn en nia lingvo internacia, ĉar Aleksandro Cossavella kaj Flávio Fonseka registris mirindan diskon, Brazila Kolekto, Tom Jobim en Esperanto, kun la vortoj de la naŭ plej belaj kantoj de Jobim en Esperanto, por ke oni povu kanti kune kun Jobim kaj la kantistoj esperantaj, praktikante nian lingvon dum ke oni kaptas la spiriton de Brazilo, ĉar kune kun la disko, oni inkluzivis libreton kun la vortoj por ĉiu kanto en Esperanto.