Estimataj Samideanoj!
Mi estas ĝoja pro la okazo de la Kongreso de SAT en Alikanto, kie almenaŭ sep tagojn la utopio realiĝas. Nia propra utopio de la esperantistaro, kie liberpensuloj, anarĥiistoj, socialistoj, komunistoj, eĉ nudistoj, pensas, parolas, agadas en Esperanto.
Esperanto apartenas al ni. Ĉiuj laboristoj havas la eblecon realigi sian propran idealon per Esperanto kaj en Esperanto. La mondo miras kun ĵaluzo nian propran Esperanton. Tial, ili ne estas kapablaj realigi sian propran mensogon. Esperanto estas la eterna sonĝo, kiu efektiviĝas ĉiun jaron, veriĝas kaj tial ĉesas esti revo. Tio estas nia propra forto, nia supera spiriteco. Kial? Esperanto estas antaŭ ĉio grandego spirita. La angla, la hispana, la franca, havas siajn proprajn grandojn spiritajn, sed sub mono, kiu detruas civilizon kaj ne havas gravan spiritecon.
En Alikanto liberpensuloj, anarĥiistoj, socialistoj, montris grandecon spiritan. Pro tio la mono ankoraŭ ne markis nin.
Gis baldaŭ,
Muziko: Studo 16-a, opus 29-a, de Fernando Sor.