Giordano Moya surprizas nin per nova libro, kies titolo estas, sendube, tre kara al averaĝa esperantisto. Temas pri prelegoj kaj eseoj, kiujn li verkis de 1965 ĝis 1999, kaj du eseoj, pli longaj, kiuj brile finas la libron: Ĉe la sojlo de la Tria Jarmilo kaj Prognozo pri Esperantismo.
Giordano Moya metas la fingron sur la veran vundon, kiun havas la Esperanto Movado, stagno, kaj priskribas la originon de la malsano, kaj kiel flegi kaj efektive kuraci ĝin..., se vere oni deziras fari tion. La titolo de la libro ne erarigas, esperantismo, kio malsamas al simpla Esperanto. Esperanto estas la ilo..., sed kion oni faru per ĝi? Ĉu oni restu hejme kaj honti pri tio? Ĉu oni ŝajnigu, ke temas nur pri hobio, kaj ne diskutu, ĉar oni estas neŭtrala en gravaj aferoj, kiu sekvigas grandajn katastrofojn, ĉar akraj diskutoj estas evitendaj? Ĉu oni, finfine, kabeu, ĉar Esperanto estas nur alia kulturo, kaj la mondo estas plenplena da kulturoj, kiuj havas multe pli granda kvanto da anoj aŭ klientoj?
Giordano Moya pensigas la leganton pri la origino de la homa socio, pri niaj mankoj kaj bezonoj, kaj ankaŭ pri niaj atingoj. Li ne traktas Esperanton kiel ion strangan al nia mondo, sed kiel ion tute nature aperantan en nia socio, kiu nepre aperus, eĉ se Zamenhof neniam ekzistintus. Tamen, Esperanto nun riskas malaperi, kaj Giordano Moya priskribas la kaŭzojn kaj la procezon per kiu tio okazos. Ankaŭ li opinias pri tio, kion oni povas fari, por prokrasti aŭ eviti la malaperon de Esperanto kaj eĉ la homa socio.
Mi konsilas legi tiun libron malrapide, cerbumante pri la tragikaj mesaĝoj, kiujn la aŭtoro sendas al ni. Eble ĝi helpos nin vidi kian Esperanton ni havas aŭ volas. Fine, mi aldonas kelkajn frazojn, riveligajn, de tiu libro, laŭ mi mastra verko da pensado pri nia afero:
Muziko: Duopo verkita de Fernando Sor pri la valso de Mohor, muzikisto de la 19-a jarcento.