Raporto de la Prezidanto de HALE.

Informoj de la prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Finfine finiĝas la polemiko pro la publikiĝo de artikolo verkita de falangisto. La defendo de la liberpenso estas la taŭga vojo, kiun ni devas laŭpromeni ĉiun tagon de nia vivo.

HALE volas defendi homon malfortan je sia lukto por sia rajto. Sed la problemo estas grava: kiel defendi la rajtojn kiam la organizaĵo estas malgranda?

Kiel defendi rajtojn kiam la ombro de la Esperantistaro malkreskas?

La kongresanoj de SAT, kiuj kunestos en Hungario, devas preni la solvon.

Mi opinias, ke bona solvo, se ne plena, estas kunlabori kun ILEI por divastigi Esperanton, la ILEIanoj estos la profesoroj de la ne esperantistitoj kaj la organizaĵo apogu kun salono aŭ kun demarŝoj antaŭ alia sindikatoj aŭ aŭtoritatuloj.

Morgaŭ ni venkos, sed hodiaŭ ni devas vivi kaj travivi.

Morgaŭ la Esperanto estos en ĉiu ordono de la vivo, sed hodiaŭ estas nur en la esperantistaro.

Ankaŭ mi pensas ke estas bona ideo utili pli la interreto, ĉar hodiaŭ estas malmulte kosta kaj ni, la esperantistaro ne estas orbankisto.

Antaŭ du jaroj la Kajeroj el la Sudo komencis la divastigadon de nia revuo, kaj de nia ideoj, en Interreto. Ni sendis, sen page, al ĉiuj esperantistoj anonceton kaj revuo por ke ilii legu.

La resulto estis fiasko: esperantisto akuzis nin de _ spam _ kaj la paĝo estis cenzurita sen tio, ke ni povu defendi nin.

Pro tio, ke ni iam en nia sango suferis la cenzuron, ni devas defendi la liberpenson ĉiam kaj ĉiumaniere. Oni diras, ke oni ne povas havigi al mensoguloj niaj paĝoj, por ke ili ne plue mensogu pri tio, kion kelkaj de ni jam suferis en niaj ostoj. Tamen, mensogoj estas facile troveblaj kaj denunceblaj. Sekve, ĉiu leganto nia, kiu volos, povas sendi al ni sian artikolon aŭ ideojn denuncante ion ajn, kion li trovas mensoga aŭ manipulacianta, kaj ni volonte publikigos ĝin. Sed ni ne komprenas, ke oni malpermesu artikolon ĉi tie, ĉar tio estas atako al libereco, same kiel Generalo Franko faris ĉe ni tro longe.

Gis baldaŭ,

Johano Antono
Cabezos Martínez
Redaktore Kajero 50 | Kajeroj~ La germana
Muziko: Tremolo, de Antonjo Kano.

Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon,
25-an de aprilo de 2001.