Tablaturo estas metodo skribi muzikon per diagramoj, kiuj montras al muzikisto la lokon, kie li devas meti siajn fingrojn, anstataŭ signali tiujn sonon kaj ritmon, kiujn li produktas, kiel solfao montras. Dum la Renesanco, tia estis la sola maniero per kiu oni notis muzikon por liuto kaj aliaj kordinstrumentoj. Baze, tablaturo uzas ciferojn por noti sur ĉiu kordo batota kiun traston oni devas premi. Havante gitaro ses kordojn, gitara tablaturo havas ses liniojn horizontalajn.
Tiu ĉi sistemo estas rapide lernebla de gitaramantoj, kiuj ne scipovas muzikon, sed kompreneble ĝi havas multe da limoj: ne estas klare dum kiom da tempo ĉiun sonon oni devas daŭrigi, ekzemple.
Ekzistas komputila programo, kiu rilatas tablaturon kaj solfaon. Krome, ĝi havas menuojn en Esperanto. Ĝi estas TablEdit, verkita de franco Matthieu Leschemelle. Je ĝia ekrano, oni trovas du liniarojn: tiu de solfao -supre- kaj tiu de tablaturo- sub la alia. Oni povas selekti kordon per musklako, kaj tajpi ciferon sur ĝi: subite oni vidos ties noton sur la pentagramo, kaj aŭdos la sonon de la noto. Iom post iom, oni povas tajpi faman pecon, aŭ eĉ krei novan, propran komponaĵon, kiel tiujn variaĵojn, kiujn mi mem kreis pri fama franca infana kanto, Ho, mi diros al vi, panjo!