73a SAT-KONGRESO EN MOSKVO

Inter la 15-a kaj la 23-a de junio 200 okazis la 73-a kongreso de SAT en Moskvo (Rusa Federacio). La kongreson partoprenis entute 125 personoj. Krom la laborkunsidojn (entute 5) la gekongresanoj povis ĝui diversajn tre kvalitajn prelegojn, kulturajn programerojn, ekskursojn, kaj sperti jam tradicie konatan kamaradecan kaj familiecan etosoj. Dum siaj seriozaj laboroj, en kiuj partoprenis ĉiuj gekongresanoj (kun la voĉdono de nur SAT-membroj), la kongreso preparis jenan deklaracion (kun celo traduki ĝin en naciajn lingvojn kaj liveri ĝin al la naciaj amasmedioj):

DEKLARACIO DE LA 73-A SAT KONGRESO EN MOSKVO (12-23.07.2000)

La 73-a SAT-kongreso, okazinta de la 15-a ĝis la 23-a de julio en Moskvo (Rusio) :

Universitato de Moskvo.
  1. Firme opiniante ke eĉ la plej komplika konflikto ĉiam havas alternativan pacan solvon, kondamnas ĉiajn militojn kiel rimedojn por solvi iajn ajn problemojn de la nuna mondo, i.a. la militon en Ĉeĉenio.
  2. Kondamnas ankaŭ iun ajn terurismon, ĉu individuan, ĉu ŝtatan, ĉie en la mondo.
  3. Subtenas ĉiujn pacbatalantojn en la mondo.
  4. Kondamnas rompon de la Biŝkeka konvencio, ĉar tiel estas malhelpata libera senviza vojaĝado kaj libera kontakto.
  5. Alvokas ĉiujn registarojn en la mondo respondi taŭge al la civitanaj movadoj por enkonduki en la realan, tamen nepran tutmondiĝon, pli kaj pli da demokratio.
  6. Agnoskante, ke la kapitalismo, surbaze de la ekspluatado de la homoj, socio kaj naturo por profito de nur kelkaj homoj, estas la ĉefa kialo de niaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj problemoj, subtenas la nunajn disvastiĝantajn movadojn, kiuj manifestacias diverslande kontraŭ tiaj internaciaj instancoj kiel Monda Banko, Internacia Mona Fonduso, Monda Organizo por Komerco, kies kunvenoj estas nedemokratie komisiataj kaj kiuj strebas al transformiĝo de ĉio (eĉ de la vivo mem) en vendeblaĵojn.
  7. Subtenas la formiĝon de forta kaj kreema neĥierarkia movado celanta al socio, en kiu la homoj ne ekspluatu kaj ne subpremu la aliajn homojn, komunumojn kaj naturon, cele al la mondo, kiu baziĝu sur la solidareco, kooperado, demokratio kaj ekologia vivtenado.
  8. Subtenas la batalon de neregistaraj organizoj en Rusio por restarigo de malfonditaj decidpovaj ŝtataj mediprotektaj kaj arbarmastrumaj instancoj; tio estas nepra, eĉ ne sufiĉa kondiĉo por konservado de biodiverseco kaj naturaj heredaĵoj.
Al legita artikolo Kajero 48 ~ PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj Al legota artikolo
Muziko: Studo n-ro 3-a, komponita de Antonjo Kano.