La kokidoj kaj la geografio

La koko kaj geografio.

La kokidoj ĉe elementa lernejo havis egajn malhelpojn por ellabori trafajn konceptojn pri la universala geografio, ĉar, por komenci, ekzistis la tiel nomata 1-a mondo, kaj la 2-a mondo apude; poste, aperis la 3-a mondo, kiu troviĝas pli malproksime, kaj fine, ekzistis gentoj de la 1-a mondo, kiuj loĝas kvazaŭ triamondanoj kaj ili konsistigis la 4-an mondon; krome, okazis ke la 2-a mondo ekdisfaladis kaj, kvankam siaj gentoj deziris formi parton de la 1-a mondo, ili, spite al ĝi glitadis al la 3-a, sed neniu povis forgesi ke ili estis konsistigantaj la 2-an. Pro ĉio tio, la kokidoj ĉiuj fariĝis revoluciuloj internaciistaj, ne nur cele al ke ĉiuj homoj estu egale feliĉaj, sed antaŭ ĉio, por simpligi la studon de la geografio.

Mariano González Mangada

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Ludis sakfajfilo, infana ĉeĥa kanto.